MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Ĉu tatuado estas barbareca kutimo?

La 9aj rugbeaj mondpokalaj ludoj okazos septembre 2019 en Japanio. Kadre de la preparado la administra organo en Dublino pasintseptembre donis gvidlinion pri tio, ke la ludontoj kaŝu siajn surkorpajn tatuaĵojn. Ili devos kovri la desegnaĵojn per jako aŭ similaĵo, kiam ili uzas publikan lokon kiel naĝejon aŭ ekzercejon.

Dirante, ke ili klopodas respekti la kutimojn kaj kulturojn de vizitotaj landoj, la membroj de la nov-zelanda teamo All Blacks (Tutnigraj) deklaris, ke ili respektos tiun instrukcion. Hodiaŭ ne-malmultaj sportistoj – ne nur rugbeistoj – portas tatuaĵojn sur siaj brakoj aŭ dorso. Ankaŭ ja estas fakto, ke en la nuna Japanio tatuado estas ofte ligata al mafianoj, kaj multaj publikaj banejoj kaj varmafontaj gastejoj rifuzas akcepti gastojn kun tatuaĵoj sur la haŭto.

Tatuaĵoj trans jarcentoj

Historie tatuado estas tre malnova. En Eŭropo „la glaciulo” 1 havis tatuaĵojn sur siaj dorso, brakoj kaj gamboj. En Azio ĉina historia libro verkita en la 3a jarcento priskribis la tiamajn japanojn. Laŭ ĝi, ĉiuj viroj havis tatuaĵojn sur siaj vizaĝo kaj korpo. Tamen probable pro ĉina influo tatuaĵojn oni longe uzis kiel signon de krimado en la mezepoka Japanio.

Krome, en la 17a jarcento tatuaĵoj reaperis kaj evoluis kiel belartaj desegnaĵoj surhaŭtaj. Metiistoj, fajrobrigadistoj kaj kanajloj fanfarone montris siajn kolorplenajn kaj precize enhaŭtigitajn desegnaĵojn, kiel floroj, drakoj aŭ budho-figuroj. Baldaŭ tatuado populariĝis eĉ inter samurajoj, budhismaj pastroj kaj virinoj en bordeloj. Tamen post la Mejĝi-reformo en 1868 la japana registaro – pro konsidero al la eksterlanda vidpunkto, ke tatuado estas barbareca kutimo – malpermesis tiun praktikadon en 1872. Post tiu jaro tatuistoj kaŝe laboris, ruze evitante la polican kontrolon. Tamen okulfrapaj kaj rafinitaj tatuaĵoj – kiel „ukijoe” 2 – ravis multajn alilandanojn, precipe maristojn, kiuj tutmonde disvastigis japanstilajn tatuaĵojn. Ne-malmultaj eŭropanoj vizitantaj Japanion estis tatuitaj. Oni raportis, ke la brita reĝo Georgo la 5a kaj lia filo princo Alberto havis tatuaĵojn, kiam ili vizitis Japanion en 1881. Ankaŭ Nikolao la 2a, kiam li estis princo de Rusio, estis tatuita en 1891.

En 1948 la malpermeso estis nuligita. Tamen ordinaraj homoj ne emis havi tatuaĵojn, ĉar dum longa tempo tatuado estis praktikata nur de jakuzanoj 3, kies kialoj estis montri apartiĝon de la ordinara mondo, lojalecon al sia organizaĵo kaj kuraĝon elteni doloron. Tatuaĵoj imponis kaj timigis ordinarajn homojn.

En la nuntempo

Iom post iom artistoj, kantistoj kaj gejunuloj timeme komencis pave montri siajn tatuaĵojn. Hodiaŭaj gejunuloj sentas, ke tatuado estas mojosa. Ĉar nur kuracistoj havas la permeson fari aŭtentan tatuaĵon, oni faras iom oportunan kaj fojfoje forviŝeblan tatuaĵeton. Ja ne necesas referenci la japanan konstitucion pri la rajto je libereco de esprimado kaj serĉado de feliĉo, kiam oni volas desegni tatuaĵon sur sian haŭton.

1. Mumio nuntempe konata kiel Ötzi, la Homo de Similaun aŭ la Homo de Hauslabjoch. Li vivis antaŭ ĉirkaŭ 5300 jaroj kaj estis trovita en alpa glaciejo en 1991. La mumio havas surhaŭte 70 tatuaĵojn.
2. Genro de japana arto.
3. Ekster Japanio Jakuza estas la nomo donata al la japana mafio.
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07