MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SEKSATAKOJ

Ĉu iras tiel la mondo?

Tutmonde disvastiĝas la movado „#AnkaŭMi” iniciatita de holivudaj stelulinoj, kiuj estis viktimoj de seksaj atakoj kaj molestoj. Rezulte de la seksatakoj kontraŭ 18 virinoj en Svedio la ĉi-jara aljuĝo de la Nobel-premio pri literaturo ne okazos.

La movado instigas la viktimojn anonci sin kaj batali kontraŭ la socio, kiu toleras kaj ne kulpigas tiujn molestantojn. La amplekso kaj rezultoj kompreneble varias laŭlande depende de sociaj tradicioj kaj nivelo de virinaj rajtoj. En Japanio la movado ne estis vigla, dum la tiej amaskomunikiloj kun amuziĝo raportis pri eksterlandaj okazaĵoj.

Altnivelulaj seksatakoj

En aprilo 2015 Yamaguti Noriyuki – la ĉefo de la Vaŝingtona Buroo de la Tokia Elsenda Sistemo, unu el la grandaj televidaj kompanioj – renkontis en Tokio la sendependan ĵurnalistinon Ito Ŝiori, kiu volis labori en lia buroo. En kelkaj suŝi-restoracioj kaj aliaj drinkejoj li drinkigis ŝin multe. Li prenis ŝin senkonscian pro ebrio al sia hotelo, kaj seksatencis ŝin. La polico enketis post la akuzo fare de Ito, kaj konvinkiĝis pri la krimo surbaze de atestoj de la drinkejo-klientoj kaj de la ŝoforo de taksio, kaj surbaze de fotoj de la gvatfotilo en la hotelo. Tamen, la arestordono kontraŭ Yamaguti estis abrupte nuligita de Nakamura Itaru – la estro de kriminala departemento de Metropola Polico – sen ia ajn klarigo, kio estas tute nekutima afero.

Oni scias, ke Yamaguti estas la aŭtoro de biografio de la ĉefministro Abe Ŝinzo, kaj lia intima konato. Aldone, Nakamura antaŭe estis ĝenerala sekretario de la kabineto de Abe.

En la vespero de la 4a de aprilo la vic-ministro Fukuda Ĵuniĉi telefonis kaj venigis raportistinon de Asahi-Televida Kompanio al drinkejo proksima al sia loĝejo. Ŝi venis kaj demandis lin pri la skandalo en la ministerio pri financo. Li devojiĝis de la temo kaj ripete diris „Ĉu mi rajtas tuŝi vian mamon?”, „Post la aprobo de la (ŝtata) buĝeto, ĉu ni faru malmoralaĵon?” kaj „Ĉu mi povus brakumi vin?” ktp. La raportistino jam de antaŭ unu jaro spertanta tiajn liajn eldirojn, portis sonregistrilon kaj registris liajn molestajn dirojn.

Reagoj

Post pluraj demarŝoj faritaj de la raportistino, Fukuda anoncis sian eksiĝon ne pro sia faro, sed pro la maleblo plenumi sian devon en tiaj cirkonstancoj. Li diris: „Mi ne havas konscion, ke mi faris ĝenan eldiron, pri kiu la alia partio povus senti malagrablon.”

Post la eksiĝo de Fukuda, la ministerio punis lin per mallaŭdo kaj redukto de lia eksiĝmono, sed la superulo Aso Taro – ministro pri financo kaj samtempe vic-ĉefministro kaj eks-ĉefministro (2008-2009) – senĉese defendis Fukuda kaj insultis la viktiman televid-raportistinon dirante, interalie: „Troviĝas opinioj, ke li falis en koketan kaptilon”. „Ĉu ne ekzistas homaj rajtoj por Fukuda?” kaj „Ne ekzistas krimo de seksaj molestoj. La afero diferencas disde murdo.”

Viktimoj akuzataj

Kiu viktimo de seksaj atakoj kaj molestoj kuraĝos anonci sin kaj akuzi atakantojn en socio, kie la viktimoj, ne la atakantoj, estas akuzataj kaj kritikataj? En Japanio oni konjektas, ke nur 4 % de la seksatakoj estas raportataj al la polico, kaj nur duono el tiuj iras al la kriminalaj kortumoj. Viktimoj fojfoje ne ricevas atenton de virinoj.

En la mondo de aktoroj kaj talentuloj la situacio estas malpli bona. Iu juna fotmodelino diris: „Ĉar seksaj molestoj estis tiel normalaj, mi neniam pensis akuzi. Se mi akuzos, mi tuj perdos laboron”. Multaj diras: „Ŝi eniris tiun ĉi mondon sciante, ke iras tiel la mondo”.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07