MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

RECENZO

Nuancita biografieto pri fama ekonomikisto

Adam Smith (1723-1790), aŭtoro de The Wealth of Nations (La riĉeco de nacioj) en enciklopedioj kaj libroj pri ekonomio estas menciata kiel baza persono de la nuna ekonomika scienco. Novliberaluloj dum la pasintaj jardekoj iom misuzis liajn ideojn por pravigi senbridan liberecon. La sveda ekonomikisto Bo Sandelin (1942) en malgranda libro por nefakuloj skizas nuancitan bildon.

Adam Smith naskiĝis en la skota havenurbeto Kirkcaldy kaj tie loĝis dum granda parto de sia vivo. Li estis la sola infano de mezklasa familio. Lia patro, doganisto, jam mortis antaŭ lia naskiĝo, sed la familio zorgis pri bona instruado en lokaj lernejoj. Kiel dek-kvar-jarulo – ne eksterordinara aĝo en tiu epoko – li ekstudis en la universitato de Glasgovo. Inter la studobjektoj estis moralfilozofio, tiam multfaceta fako, kiu enhavis ankaŭ juron kaj ekonomion. En 1740 li ricevis stipendion por studi en Oksfordo. Smith ne alte taksis la tiean instruadon, sed la stipendio ebligis al li dum ses jaroj multe legi kaj studi.

En 1746 Smith revenis al Skotlando, sen diplomo. Tie li dum kelkaj jaroj okupiĝis pri memstudado kaj instruado. En 1751 li iĝis profesoro pri logiko en Glasgovo. Tie li pasigis la plej fruktodonajn jarojn de sia profesia vivo, sed en 1764 li forlasis sian postenon por akompani junan dukon dum lia grand tour, la tradicia kelkjara „granda vojaĝo” de riĉaj britaj junuloj en la eŭropa kontinento. Dum preskaŭ tri jaroj Smith kaj la duko restadis en Francio (ĉefe en Tuluzo) kaj dum iom da tempo en la svisa Ĝenevo. Tie Smith povis havi rektan kontakton kun la enciklopediistoj d'Alembert kaj Diderot, la ekonomikisto Quesnay kaj la filozofo Voltaire, kaj tiel profundigi siajn ideojn pri ekonomio.

Smith jam de sia junaĝo verkis pri diversaj temoj (interalie pri lingvoj), sed reveninte al Skotlando li finverkis sian ĉefan libron, La riĉeco de nacioj. Ĝi aperis en 1776 kaj estis plurfoje represita dum la postaj jaroj. Ankoraŭ nun ekonomikistoj citas el tiu libro, sed foje de iu tezo de Smith la citanto nur mencias tiun parton, kiu oportunas al li. Jen la graveco de la verko de Sandelin: li memorigas, ke Smith ankaŭ konsciis pri eblaj misefikoj de senpripensa aplikado de liaj tezoj kaj ke indas zorge konsideri porajn kaj kontraŭajn argumentojn.

Kelkajn ĉapitrojn de sia libro Smith dediĉas al la labordivido, uzante kiel ekzemplon la pinglofaradon. Tio estas kompleksa laboro, sed dividante la procezon en dekojn da etaj taskoj, plenumotaj de po unu laboristo speciale trejnita por tiu tasko, oni atingas multe pli racian produktadon, kio estas bona al la socio. Tamen, tiu laboristo verŝajne havas kapablojn, kiuj povus multe pli utili al la socio, sed restas neutiligataj en tia laborsistemo.

Alia tezo de Smith estas, ke la ŝtato laŭeble malmulte intervenu en la ekonomian vivon, ĉar per libera komerco varoj povas esti produktataj kie kaj kiel tio povas okazi plej efike. Tiel el granda proponado de bonkvalitaj produktoj profitas ĉiuj. Sed ne ĉia ŝtata agado estas evitenda, ĉar restas almenaŭ tri devoj: la defendo de la ŝtato, la zorgo pri interna ordo kaj justico, kaj komunaj utilaĵoj kiel vojoj, poŝto, instruado ktp.

En 1778 Smith estis nomumita dogankomisaro por Skotlando. Li mortis, 67-jara, en julio 1790.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
Bo Sandelin: Adam Smith. Vivo kaj verko. Eld. www.librejo.com, 2018. 86 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-1595693-68-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 07, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07