MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ORNITOLOGIO

Blua belulo atingis Slovakion

Slovakaj ornitologoj entuziasme ĝojkrias: pasintnovembre ili rimarkis unuafoje en la propra lando novan minacatan birdospecion. Temas pri la bluvostulo (science Tarsiger cyanurus).

Vosto

La bluvostulo apartenas al la familio Muŝkaptuledoj (science Muscicapidae). Tiu palearktisa birdo similas, laŭ grandeco, al fenikuro (konata ankaŭ kiel komuna ruĝvostulo). Ĝi estas alta 13-14 centimetrojn kaj pezas nur 10-18 gramojn. La masklo havas belajn bluajn dorson, ŝultrojn, kokcigon kaj voston. Pro tio ĝi havas la nomon „bluvostulo”, kiu tamen ne precize taŭgas por ĉiuj specioj. Inoj kaj idoj ja estas malpli okulfrape koloraj.

Nestado

La bluvostulo estas migranta birdo, kiu nutras sin per insektoj. Ĝi reproduktiĝas en miksitaj koniferaj arbaroj, kie ĝi nestas ĉegrunde aŭ tuj super la grundo. La ino demetas kaj mem kovas 3-9 ovojn jare. Ĝi loĝas nur en norda Azio, de Uralo ĝis la Oĥotska Maro, kaj travintras en sud-orienta Azio. En Eŭropo ĝi nestas – malofte – nur en Finnlando.

Oni ĝenerale konsideras la ekaperon de bluvostulo en la slovaka teritorio kiel signon de sana vivmedio. Laŭ ornitologoj nuntempe vivas kaj nestas ene de la malgranda lando Slovakio entute 365 birdospecioj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 05, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07