MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BELGIO

6000 rapidaj SIM-kartoj

La 22an de marto 2016 okazis pluraj eksplodoj kun multaj vunditoj kaj mortigitoj en la flughaveno de Zaventem norde de Bruselo, kaj en Bruselo mem, en metrostacio. Ĉar evidente en tiu momento multegaj volis aŭ kontakti la helpservojn, aŭ telefoni al familianoj aŭ amikoj por informpeti pri ilia farto, dum pluraj horoj la telefona reto en Belgio estis komplete superŝutita kaj neuzebla. Eĉ fajrobrigadistoj kaj sukuristoj ne povis atingi siajn kolegojn por transdoni necesegajn mesaĝojn.

Blua SIM-karto

Kelkajn tagojn post tiuj ĉi atakoj de simpatiantoj de la tiel nomata Islama Ŝtato, Jan Jambon, federacia ministro pri internaj aferoj, en gazetara konferenco promesis, ke li trovos solvon por evitigi tiajn situaciojn. „La personoj kun plej grava funkcio okaze de katastrofoj ĉiam havu retkonekton,” li diris.

Nun, nur iom pli ol unu jaron poste, lia promeso konkretiĝis. 6000 personoj kun ŝlosila tasko okaze de teroratakoj kaj aliaj katastrofoj, ricevis „bluan SIM-karton”. Tiu karto ne estas vere blua, sed ĝi estas nomata tiel pro analogeco kun la blua turnolumo de policaj kaj sukurservaj aŭtoj. La blua koloro simbolas la prioritaton. Kiu havas tian SIM-karton, tiu ricevos absolutan prioritaton super aliaj telefonantoj.

Gvidaj funkciuloj

Inter tiuj 6000 estas ne nur la ĉefaj respondeculoj de polico, armeo, sukurservoj kaj fajrobrigado, sed ankaŭ la gvidaj funkciuloj de la ŝtata sekureco, la ministro-prezidantoj de Flandrio, Valonio, Bruselo kaj la germanlingva komunumo de Belgio, la estroj de la dek provincoj kaj aliaj respondecaj pri sekureco.

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07