MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Lingvorajta disputo en parlamento de Nord-Irlando

La politiko de Nord-Irlando estas tre delikata kaj disputoplena afero. Ekzistas granda divido inter la du komunumoj, kio malfaciligas kunlaboron inter politikaj partioj. Ekaperis nova konflikto pri lingvaj rajtoj, principe la rajtoj rilataj al la irlanda (gaela) lingvo.

Du popoloj

En Nord-Irlando ekzistas du popoloj: la irlandaj katolikoj kaj la britaj protestantoj. Dum tridek jaroj ĝis 1998, la Irlanda Respublika Armeo (IRA) militis kontraŭ la brita ŝtato, por ke Nord-Irlando eliru el Britio kaj aliĝu al Respubliko Irlando. Kadre de la pac-konsento en 1998, la loka registaro de Nord-Irlando devas enhavi kaj katolikojn kaj protestantojn. Ekde tiam oni provis dividi la potencon inter la du popoloj.

Kontraŭstaro

La nova disputo ekestis pri proponata leĝo por subteni la irlandan lingvon, inspirita de leĝoj, kiuj subtenas la skotan gaelan kaj la kimran. La leĝo donus la rajton uzi la irlandan en juĝejoj, sur vojsignoj kaj en la parlamento. Ĝi ankaŭ donus pli da mono por la lingvo en televido kaj gazetoj. La plej granda katolika politika partio Sinn Féin (Ni mem) deklaris, ke la parlamento ne povas kunveni sen tia leĝo, sed la plej granda protestanta partio Democratic Unionist Party (DUP, Demokratia Uniista Partio) kontraŭas ĝin.

Du vidpunktoj

La problemo estas, ke la lingvo estas politika afero. Preskaŭ nur katolikaj irlandanoj uzas la irlandan kaj, laŭ ili, la lingvo estas la kerno de la irlanda identeco kaj estas grava heredaĵo. Ekzistas ofte ripetata fama esprimo: „lando sen lingvo estas lando sen animo”, kaj multaj irlandanoj opinias, ke la irlanda lingvo estas la animo de irlandeco. La protestantoj konsideras ĝin fremda lingvo, kiun preskaŭ neniu vere uzas. Laŭ ili, ĝi estas antikva lingvo, senutila en moderna angleparolanta mondo.

Malmultaj uzas la irlandan

Laŭ la censo de 2011, nur 3,7 % de la nord-irlanda popolo kapablas legi, skribi kaj kompreni ĝin (kaj eĉ tio verŝajne estas troigo). Nur 0,2 % (4000) deklaris, ke la irlanda estas ilia ĉeflingvo en la hejmo, kaj 90 % neniom posedas la irlandan. Pli da homoj parolas la polan aŭ litovan en Nord-Irlando ol la irlandan. Sed iuj diras, ke la irlanda estas tiel malforta pro manko de subteno de Britio. Ili opinias, ke pli da subteno revivigus la lingvon.

Ŝtata subteno

La protestantaj politikaj partioj kontraŭas la leĝon kaj pensas, ke ĝi estas malŝparo de mono. DUP opinias, ke la leĝo estas malplena simbolo, iu negravaĵo simple por feliĉigi la katolikan popolon, kvankam la leĝo neniam estos aplikata. En Respubliko Irlando, la irlanda estas oficiala lingvo kaj ricevas grandan ŝtatan subtenon. Sed ĝi ankoraŭ estas tre malgranda kaj malofte uzata, malpli ol 2 % uzas ĝin ĉiutage. Tial DUP opinias, ke ŝtata subteno ne tre helpus la lingvon.

Ĉu politika projekto?

DUP subtenus la leĝon nur, se la leĝo donus subtenon ankaŭ al la ulster-skota lingvo. Malpli ol 1 % kapablas legi, skribi kaj paroli tiun lingvon. Multaj irlandanoj ne kredas, ke la ulster-skota estas vera lingvo. Laŭ ili, ĝi estas nur la angla parolata kun nord-irlanda akĉento. Apenaŭ ekzistas verkoj en tiu lingvo, kaj neniu lernejo instruas ĝin. Antaŭ dek jaroj preskaŭ neniu konis ĝin. La lingvo atingis gazetojn nur, kiam DUP eksubtenis ĝin responde al la subteno por la irlanda lingvo. Tial irlandanoj pensas, ke la ulster-skota estas politika projekto anstataŭ vera lingvo.

Grava simbola valoro

Simboloj estas tre gravaj en Nord-Irlando. Ofte okazas bataloj pri flagoj kaj kulturaj simboloj, dum sanprotektaj problemoj estas ignorataj. La plej granda kaj polemika evento ĉiujare estas la marŝo por memorigi batalon inter katolikoj kaj protestantoj antaŭ 300 jaroj. Voĉdonadoj ne temas pri la ekonomio aŭ sociaj problemoj, sed ĝenerale pri simboloj. Kvankam ĉiuj en Nord-Irlando parolas la anglan kaj apenaŭ iu uzas aliajn lingvojn, lingvoj havas tre gravan simbolan valoron. Eĉ se la leĝo estos neniam uzata kaj ŝanĝos nenies vivon, ĝi havas altan simbolan valoron. Tial politikistoj forte batalos por lingvo, kiun ili ne komprenas.

Robert NIELSEN
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 14.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.