MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

REAGO

Etike kaj ĵurnalisme

„Kio donas prestiĝon kaj fidindecon al via laboro?” demandis Mario, mia mentoro en la mondo de ĵurnalismo. Post kelkaj sekundoj, li mem respondis: „Tio estas respekto al la profesia deontologio. Ĵurnalistoj povas esti sportaj, sciencaj, dekstrulaj, maldekstrulaj ktp. Ĉiuj, tamen, devas respekti la regulojn de la ĉartoj, kiuj konsistigas nian deontologion.”

Kiam mi legis la artikolon Nifo: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo de Alexander Gofen (MONATO 2017/8-9, p. 12-14) mi tuj pensis pri tiuj ĉi vortoj. En 2010, du jarojn kaj duonon post mia unua renkontiĝo kun Mario, mi oficiale iĝis ĵurnalisto, kiam la regiona komisiono favore juĝis miajn respondojn al ĝiaj demandoj, ĉiuj ĝuste pri nia profesia deontologio.

En Italio oni reglamentas kaj gvidas

Tiu, kiu skribas kaj rakontas faktojn, havas grandan respondecon ne nur antaŭ sia legantaro, sed ankaŭ antaŭ sia kolegaro. Pro tio tre gravas la respekto de komunaj principoj. Deontologio signifas „doktrino pri la devoj”: en malmultaj vortoj, ĝi per minimuma kvanto da reguloj donas aplikon de la etikaj principoj. Dum la jaroj, paralele al la evoluo de la komunikiloj kaj de la socio, en Italio oni kreis ĉartojn, kiuj reglamentis kaj gvidis la vivon de ĵurnalistoj. En la lastaj jaroj oni reordigis en unu teksto ĉiujn ĉartojn (ili estis pli ol dek), kiujn ĉiu ĵurnalisto devus koni.

Por plene kompreni la faktojn

„Malgraŭ la diferenco inter ni kaj niaj kolegoj”, daŭrigis Mario, „jen nia komuna trajto: la strebo al la esenca realeco de la faktoj.” Vera ĵurnalisto enketas por rakonti tion, kio okazas, kiel eble plej fidele kaj uzante nur informojn utilajn al leganto por plene kaj vere kompreni la faktojn.

Fidindeco

Nia laboro similas al tiu de detektivo: ni ĉiam – surbaze de la kolektitaj elementoj – rekonstruas faktojn kaj situaciojn; kaj la leganto estas preta fidi nin, pro nia geografia proksimeco aŭ pro niaj fakaj konoj pri la pritraktita temo. Tio speguliĝas en la landa principo de MONATO. La fidindeco de ĵurnalisto kuŝas en la boneco de liaj fontoj kaj en la kapablo elekti la plej utilajn elementojn por doni plenan komprenon de la okazintaĵoj. Elstaras tiu, kiu scipovas trovi informojn, kiujn aliaj homoj (kaj liaj kolegoj!) ne povas akiri.

Kiel detektivo

Kiel detektivo, ni portas nian laboron antaŭ la legantaron, kiu donas sian verdikton. Se artikolo baziĝas sur falsaj informoj, la tuta konstruaĵo falos pro la manko de solida fundamento. Des pli, se la leganto povas kompreni tion post rapida retumado. Li sentos sin trompita kaj ne komprenos, kio diferencigas ĵurnaliston de trompisto aŭ de simpla homo trinkanta vodkon en kafejo.

Se opinioj kaŝas mensogojn

Laste, sed ne balaste, mi volas paroli pri opinioj. Eblas inter amikoj amuze debati, ĉu pli belas Moskvo vintre aŭ Sankt-Peterburgo somere. Tio rilatas al niaj sentoj kaj preferoj, kiuj estas personaj. Plej danĝere estas, tamen, kiam malantaŭ la vorto „opinio” kaŝiĝas mensogoj aŭ malbonfidaj akuzoj: tiu ĉi konduto estas malhonesta. „Sen respekto al la deontologio”, konkludis tiam mia mentoro, „la ĵurnalisto perdas sian dignon kaj fidindecon, ĉar li perfidas ne nur siajn legantojn sed ankaŭ sin”.

Massimo RIPANI
Italio-Rusio

Reago pri reago: Kritiko sen faktoj

La redaktoro afable ebligis al mi tralegi la kritikan leteron de s-ro Ripani koncerne mian artikolon pri uzurpado fare de Obama kaj respondi al ĝi.

Bona ĵurnalismo

La plejparto de lia letero tamen ne rilatas al mia artikolo, sed prezentas la ĝeneralajn principojn de bona ĵurnalismo (deontologio de ĵurnalismo), al kiuj mi entuziasme aplaŭdas. Mi tre ĝojas, ke mia kompreno de bona ĵurnalismo identas kun tiu de s-ro Ripani. Kiel jam notis multaj kolegoj (kaj ankaŭ mi), la nuntempa amasa ĵurnalismo en Okcidento estas ekzakta malo de la deontologio deklarita fare de s-ro Ripani, sed tio estas alia granda temo.

Konkretaj punktoj de kritiko

Mi pene serĉis en la letero de Ripani konkretajn punktojn de lia kritiko, kie li ne konsentas aŭ obĵetas miajn faktojn, sed mi ne trovis tiajn. Nur videblis, ke li prezentis tiun deontologion nur por nerekte (sed bon-evidente) piki min kaj aludi kiom draste mia artikolo malakordas al la menciitaj principoj de bona ĵurnalismo – sen prezenti iujn konkretajn faktojn. Li nur aludas „pri manko de solida fundamento [en mia artikolo] des pli, se la leganto povas kompreni tion post rapida retumado”!

„Rapida retumado” ne sufiĉas

„Rapida retumado” certe ne helpis kompreni al s-ro Ripani, kaj mi ne kulpigas lin pri tio, ĉar orientiĝi en la reto nur surbaze de tio, kio amasas aŭ estis metita supre, estas malfacile. Kaj jes, la amaskomunikiloj jam skuis kaj kondiĉis la amas-percepton ĝuste tiamaniere, ke mia artikolo ŝajnu kalumnia aŭ „konspira” (en humiliga ĵargono).

Ĝuste tial mi prezentis multege da referencoj al ĉiuj faktoj menciitaj en mia artikolo: sekvu ilin kaj analizu mem.

Firma scio

Kaj jen „lasta sed ne balasta” klarigo: estis ne mi, sed la redakcio, kiu decidis prezenti mian artikolon kvazaŭ opinion. Mia artikolo ne estas „opinio” (ne estas supozoj, divenoj, hipotezoj aŭ spekulativaĵoj), sed mia firma scio (laŭ mia plej bona kapablo): la scio bazita sur faktoj.

Alexander GOFEN
Usono

Per tiu ĉi reago MONATO fermas la diskuton.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 12.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.