MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

KUBO

Irma: detruo sed ankaŭ neatendita profito

La klimato en la kuba insularo fariĝas ĉiam pli varma kaj, el pluraj vidpunktoj, ekstrema. La jara mezuma temperaturo plialtiĝis je 0,9 gradoj celsiaj kompare kun la mezo de la pasinta jarcento. Oni rimarkis variadon de la ciklona aktiveco post 2001. Ankaŭ la pluvsezono ŝanĝiĝis ekde 1960, kaj sekaj periodoj pliiĝas rimarkinde. La averaĝa marnivelo altiĝis je 6,77 centimetroj ĝis nun. Ĉiuj ĉi faktoj evidentigas la klimatan ŝanĝiĝon en Kubo.

Antiloj spertis pasintseptembre teruran meteologian fenomenon, kiu ricevis la inan nomon Irma. Temas pri la dua plej potenca kaj detrua uragano iam ekinta en Atlantiko. Ĝi atingis kaj tenis dum tri sinsekvaj tagoj la klason 5, la maksimuman laŭ la skalo Saffir-Simpson, kun konstantaj ventoj je rapido de 300 km/h, kiuj daŭris 37 horojn.

Inundoj

Irma ege damaĝis la nordan grupon de la Malgrandaj Antiloj kaj ankaŭ la Grandajn Antilojn. Iom norde kaj paralele al la norda kuba marbordo, ĝi translokiĝis de la orienta provinco Guantánamo al la okcidenta provinco Matanzas (kie troviĝas la turisma poluso Varadero) kaj tie turniĝis norden al la duoninsulo Florido. Multe da disrompoj, disfaloj, inundoj, ĝenerale grandaj detruoj kaj gravaj malbonaj efikoj estiĝis, kiam Irma alproksimiĝis kaj trafis la kuban teritorion. Ĝia paso eĉ pereigis dek kubanojn: tion konfirmis per informa noto la Nacia Konsilio de Civila Defendo.

Sed ne ĉio estis malfavora: ni memoru, ke tiuj hidrometeologiaj okazaĵoj preskaŭ ĉiam kuntrenas torentajn pluvegojn, kiuj por la kuba loĝantaro iĝis profitigaj pro la ekstrema sekeco, kiu karakterizas kelkajn el la provincoj.

Akvorezervoj

En la lastaj jaroj nenormala varmo intense skurĝis la landon kaŭze de la klimata ŝanĝiĝo: rezulte de tio kaj de la longa sekeco, la nivelo de la akvo estis malalta. Antaŭ la alveno de la uraganego, la landaj akvorezervujoj tuŝis nur 40 % de sia entuta kapacito. Hodiaŭ, post la precipitaĵoj ligitaj al tiu hidrometeologia evento, la situacio ja pliboniĝis. La procentaĵo supreniris al 64, alivorte oni taksas je iom pli ol 2 milionoj da kubaj metroj la akvon havigitan al la naciaj rezervujoj de la abunda torenta pluvo falinta, tiel ke estas nuntempe pli ol 5 milionoj da kubaj metroj en rezervujoj. La kapacito de la enlandaj basenoj estas sume 9 milionoj da kubaj metroj.

Modereco

La akvorezervujojn de la plej granda insulo de Antiloj administras la Nacia Instituto pri Hidraŭlikaj Rimedoj (NIHR), kiun prezidas Inés María Chapman Waugh. Spite al la reganta optimismo, ŝi tamen komentis tuj post la paso de Irma, ke, kvankam abunde pluvis kaj nuntempe la basenoj troviĝas en pli bonaj kondiĉoj, ĉi tio neniel signifas, ke oni uzu senefike la altvaloran akvon disponeblan. Tiun kvanton oni bezonos en pli seka sezono kaj ĝi devas sufiĉi por 2-3 jaroj. Nepras do plani la provizadon per akvo kaj utiligi akvon modere, tiel ke eblos atingi plian produktadon en agrikulturo kaj en aliaj ekonomiaj sektoroj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07