MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

EKSPEDICIO

Trovita milita ŝipo

Sciencistoj de universitato de la litova havenurbo Klaipėda kaj militistoj de la litova mararmeo, kiuj julie partoprenis en scienca ekspedicio al Balta Maro asertas, ke ili trovis la dronintan marŝipon Antanas Smetona, kies nomo omaĝas prezidinton de Litovio. Ili konstatis, ke ĝi kuŝas en profundo de 85 metroj proksime de la bordo de Estonio.

Malapero

Ĝi estis la unua militŝipo de sendependa Litovio, kiun en 1927 la tiama registaro aĉetis de Germanio. La cirkonstancoj de la malapero ĝis nun ne estas klaraj, ĉar eĉ ne unu el la kelkaj versioj pri ĝia lasta navigo estas konfirmita. Laŭ unu versio, januare de 1945 Antanas Smetona, kiu tiam nomiĝis Korall fornavigis el la haveno de Helsinko kaj trafinte minon dronis en la Finna Golfo. Aliaj fontoj asertas, ke pri la drono kulpas germana submarŝipo.

Profesoro de la universitato de Klaipėda Vladas Žulkus diris, ke estas forta damaĝo en la fronta parto de la ŝipo. Tio donas la ideon, ke en 1945 torpedo trafis kaj dronigis ĝin.

Ne estas intencoj elakvigi la dronintan ŝipon, ĉar tiu operacio kaj posta konservado estus tro multekostaj, sed la loko de la trovo estos protektata.

Aliaj dronintaj ŝipoj

La ekspedicio celis per modernaj aparatoj esplori la lokon, kie malaperis Antanas Smetona kaj aliajn lokojn, kie en 1939 proksime de Tallinn malaperis la granda komerca ŝipo Panevėžys kaj meze de aŭgusto 1941 aliaj du malgrandaj, Utena kaj Kretinga, kiuj estis trovitaj en pli frua tempo.

Laŭ la profesoro, tiu ĉi malkovro havas ne nur sciencan valoron, sed ankaŭ gravan historian signifon. Krome ĝi estas bela donaco okaze de la 25a datreveno de rekreo de la litova milita mararmeo la 4an de julio.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07