MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Komenco de la fino

Hodiaŭ nian mondon skuas grandaj politikaj tertremoj. En Nord-Ameriko kaj en Eŭrazio de Britio ĝis Koreio, ŝanĝoj de ŝtataj gvidantoj kaj parlamentoj spegulas grandajn krevojn kaj malakordojn en la socioj. Male, en la japana insularo, la regado de Abe Ŝinzo kaj lia Liberal-Demokratia Partio (LDP) kun absoluta majoritato de du-triona plimulto en ambaŭ ĉambroj de la parlamento ŝajnis tre potenca kaj stabila. Tamen pro la ĵusa kompleta malvenko en la elektoj de la tokia gubernia parlamento la potenco kaj aŭtoritato de Abe ekŝanceliĝis.

Venkis nova partio

La 2an de julio okazis parlamentaj elektoj en la ĉefurbo Tokio. La partio de Abe, havinte ĝis tiam 57 seĝojn, gajnis nur 23 el 127 seĝoj. La venkinto kun 49 (79, se enkalkuli 30 seĝojn de koaliciaj partioj) estis nova partio, Tokianoj Unue, kies ĉefo estas Koike Juriko, nuna guberniestrino de Tokio. Ŝi estas eksmembro de LDP kaj defiis kandidaton de LDP ĉe la pasintjaraj elektoj de tokia guberniestro (Tertremaj taskoj de la guberniestro, MONATO 2016/10, p. 9).

Malpopularaj politikoj

Notindas, ke la malvenko de LDP en Tokio montras efektivan malkonfidon kontraŭ Abe. Fakte, ĝis la printempo Abe ĝuis altan subtenon de la popolo, malgraŭ siaj malpopularaj politikoj. Akirinte la ŝtatpotencon pro la mizera fiasko kaj sinpereigo de Demokratia Partio (DP) antaŭ kvar jaroj kaj duono, LDP trudeme enkondukis kontraŭdemokratiajn politikojn: ekzemple, refunkciigon de nukleaj centraloj, kion la plimulto de la loĝantaro kontraŭas. LDP ankaŭ enkondukis leĝojn, kiuj plifortigas la ŝtatan potencon kaj limigas rajtojn de civitanoj. Plej gravaj estas la leĝo, kiu permesas al la japana armeo operaci kie ajn en la mondo, kaj la leĝo, kiu, sub la preteksto preventi teroron, aldonis punon pro konspiro pri 277 ekzistantaj krimoj. Oni timas, ke tio ĉi povus malfermi pordon al epoko, kiam la polico gvatos ordinarajn civitanojn.

Kialo por subteno

La kialo de alta subteno de Abe (ĉ. 50 %) kaj LDP (ĉ. 40 %) en opinisondoj estis tio, ke, pro la koŝmara kaj seniluziiga fiasko de DP, la publiko rigardis la partion LDP kiel ununuran praktikan elekton. Tial DP, ankoraŭ la plej granda opozicia partio, havas nur c. 7 % da subteno, dum ĉ. 40 % subtenas neniun partion.

Neglekto de kritiko

Rezulte, LDP tute neglektis la kritikon flanke de la opoziciaj partioj, amaskomunikiloj kaj la publiko. Abe, tenante la nazon supre, nerekte aŭ mistifike respondas la demandojn, mokadas la opoziciulojn, aŭ eĉ krie interrompas opozician demandadon en parlamentaj komitataj kunsidoj. Dum lia lasta kvarjara regado, pluraj ministroj aŭ vicministroj maldece parolis aŭ skandale kondutis, sed en multaj okazoj li aŭ la kabineta sekretario senkulpigis ilin, dirante: „nenia problemo!”

Specialaj favoroj

Ĝenerale, potenculoj ofte misuzas sian povon aŭ influon por havigi specialajn favorojn al sia parencaro, siaj amikoj aŭ subtenantoj. Abe ne estas escepto. Leviĝas suspekto, ke pasintjunie la ministerio pri financo vendis al fondota elementa lernejo, kies posedanto estas subtenanto de Abe kaj antaŭaranĝita honora estro estis Abe Akie, la edzino de Ŝinzo, ŝtatan terenon je ĉirkaŭ 100 milionoj da enoj (ĉ. 800 000 eŭroj), dum ĝi fakte valoris naŭoble pli. Alia suspekto estas, ke pasintjare altrangaj oficistoj de la Kabineta Oficejo trude premis la ministerion pri instruado, por ke ĝi speciale kaj rapide aprobu peton por establi veterinaran fakultaton en universitato, kies estro estas malnova amiko de Abe Ŝinzo. La ekziston de tia premado klare konstatis la eksa vicministro de la ministerio, kiu intertempe demisiis pro alia kialo.

Kategoria neado

Ĉefministro Abe kaj liaj stabanoj en la Kabineta Oficejo kategorie neis tiujn misuzojn de potenco kaj aŭtoritato malgraŭ la atesto de eks-vicministro kaj multaj aliaj nerektaj pruvoj. Kiam opoziciaj partioj kaj amaskomunikiloj postulis dokumentojn montrantajn tiun misuzon de potenco, Abe kaj liaj kolegoj ripete neis la ekziston de la dokumentoj. Kaj kiam la dokumentoj tamen troviĝis, la potenculoj neis ilian aŭtentecon.

Perdis paciencon

Antaŭ tiuj ĉi trudema politiko, nepotismaj favoroj, obstina neado kaj aroganteco, la japana popolo, malgraŭ sia ĉiama pacienco kaj obeemo, ŝajne perdis toleremon. Ĉiuj opinisondoj ekde majo montris malpliiĝon de subteno de la reĝimo Abe, kaj en junio tokianoj diris „ne!” al Abe kaj LDP kaj preferis la partion Tokianoj Unue.

Kio do okazos nun?

Kvankam eĉ multaj subtenantoj de LDP komencis forlasi Abe kaj multaj LDP-anoj, kiuj antaŭe estis silentigataj de Abe ekkritikis lin, la subteno por la opoziciaj partioj estas tro malalta. Do, oni enfokusigas atenton al Koike Juriko kaj ŝia partio, kiuj minacas la reĝimon Abe de ekster la parlamento.

Iuj antaŭvidas aŭ esperas, ke kelkaj gravuloj kaj rivaloj de Abe en LDP forlasos sian partion, kune organizante novan partion kun Koike kaj ŝia partio Tokianoj Unue, antaŭ la venontaj elektoj de la membroj de la Ĉambro de Deputitoj en decembro 2018. Ĉar Koike antaŭe estis membro de LDP kaj servis kiel ministro pri defendo, la baroj por kuniĝi en la nova partio ne estos altaj.

Ĉiuokaze la reorganizado de la japana politiko estiĝos en la kampo de konservativuloj. Unu el la elstaraj trajtoj de la japana politiko estas, ke tie troviĝas nek Sanders, nek Mélenchon, nek Corbyn, kiuj klare reprezentas la prematajn kaj junajn tavolojn, kvankam certe ekzistas multaj malfacilaj sociaj problemoj: malriĉeco, troa laboro ktp. En Japanio popolismo aperas nur inter la dekstruloj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07