MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

Terorismo kaj identeco

La 23an de junio 2017 mi aŭskultis ĉe Kroatia Radio diskuton de fakuloj pri terorismo en Eŭropo kaj aŭdis interesajn starpunktojn kaj faktojn. Prof. Mirko Bilandžić el la Zagreba Universitato diris, ke ekde 1970 estis nur unu teroristo, kiu faris ion en Eŭropo kaj kiu ne estis eŭropa ŝtatano, kaj sekve ĉiuj teroragadoj fontas de nekontentaj islamaj eŭropaj ŝtatanoj. Li asertas, ke la esenca problemo estas la tiel nomata konflikto de identecoj (ĉu oni estas, ekzemple, franco kun franca pasporto aŭ alĝeriano kun alĝeria eduka kulturo?).

Alia kunparolantino diris, ke la integriĝo de enmigrintoj ne okazas sufiĉe rapide ĉefe pro tio, ke ni, eŭropanoj, ne esprimas al ili bonvenon kaj pretecon akcepti ilin. Ili estas terure frustritaj post teruraĵoj travivitaj, kaj poste ili estas enfermitaj en kvazaŭ karceroj, en kiuj ili restas fojfoje dum jaroj sen koni sian sorton ...

Kompreneble, ankaŭ nekono de lingvoj ege bremsas ilian integriĝon, kaj kelkaj el kunparolantoj diris, ke tre grava afero, kiun oni ne aplikas, estas organizi rektajn kontaktojn kaj kunvivadon kun la hejmaj loĝantoj.

Erara premiso

El tio mia ĉefa konkludo estis, ke la esenca problemo estas solvebla per forigo de aksioma aserto veninta en la eŭropan filozofion kaj politikon en la 18a jarcento, ke ĉiu homo havas nur unu ĉefan identecon: la ŝtatnacian, kiu povas esti interpretata kiel aparteno al iu ŝtato aŭ al majoritata kulturo. Sur tiu falsa premiso ankoraŭ nuntempe regas en Eŭropo naciisma logiko de puraj nacioj kaj naciaj ŝtatoj. Tio esence malebligas evoluon de eŭropa identeco, ĉar ja estas malpermesite entute pensi kaj evoluigi la penson, ke la nacia identeco ne estas la sola, ke ĉiu el ni posedas multajn identecojn je diversaj grupaj niveloj (familia, urba, regiona, nacia, filozofia, religia ktp) kaj ke homoj ĉiam vivis kun multaj paralelaj grupidentecoj, ankaŭ dum jarmiloj, kiam neniu sciis pri nacia aparteno (ĝi estis invento de la 18a jarcento kiel politika intereso de novaj burĝaj-naciaj ŝtatoj).

Solvo simpla ...

Do, laŭ mi, ni povas solvi la problemon de naciismo kaj de enmigrintoj per forigo de tiu ĉi burĝnacia filozofio (ofte ligita kun „naciaj” religioj), dirante la veron: ĉiuj estas multidentecaj, kaj arabdevena franco normale estas kaj franco kaj alĝeriano, kaj li efektive ne havas identecan konflikton, samkiel mi estas kaj kroato, kaj sloveno, kaj esperantisto, kaj zagrebano, kaj mariborano ktp ... sen havi identeckonflikton. Identecoj ne sumiĝas kaj ne forigas unu la alian, sed simple apudekzistas unu apud aliaj.

En tia kompreno de la mondo estas tute normale aldoni novan plian identecon kiel la eŭropa, kiu ne povas krei identecan konflikton kaj ebligas al ĉiuj eŭropanoj vivi sub la sama tegmento, kompreni sin reciproke kiel eŭropanoj kaj paralele senti ankaŭ sian nacian, regionan, religian kaj aliajn identecojn. Ĉiujn tiujn identecojn oni realigas kadre de la koncerna grupo kiel individuajn rajton kaj volon, sed en la administra sistemo ĉiu estas membro de sia ŝtato kaj de EU. Tio evidente estas simpla afero, sufiĉas akcepti tiun novan paradigmon kaj diskonigi ĝin.

... sed ne facila

Sed tio tamen ne estas facila. Kio kontraŭstaras? Kontraŭstaras la naciaj politikoj, ĉar ili funkcias baze de mistiko de la aserto pri nacio kiel io mistika, kreita de dia volo iam fore en la nekonata historio. Ja tiel la politikistoj povas konvinki la popolon subteni ilin, se ili volas konflikti kun aliaj popoloj kaj militi – kio ofte estas en la intereso de unuopaj ŝtatoj kaj ekonomiaj celoj. Aparte sentemaj je tiu demando estas la tiel nomataj novaj naciaj ŝtatoj, kiuj nelonge „ĝuis” sian nacian senton, kiel, ekzemple, la makedona, kelkaj baltaj landoj, sed ankaŭ albana, slovaka kaj ankaŭ kelkaj forte nesekularecaj ŝtatoj kiel Pollando aŭ Kroatio ... Ili panikas, okaze ke iu povus propagandi la herezan tezon, ke nacio ne estas diodonita kaj ke ĝi ne nur ne estas unusola identeco de iliaj ŝtatanoj, sed esence eĉ ne la plej grava (la plej grava por ĉiu homo ĉiam estas la familia identeco).

Makedonio

Imagu nur Makedonion, kies makedonslava popolo difinis sian naciecon nur post la dua mondmilito kaj kreis sian ŝtaton en 1991. Fakte, tio ne estas ŝtato de nur denaskaj naciaj makedonoj, sed ŝtato de ĉiuj ĝiaj ŝtatanoj (ja en ĝi loĝas unu triono da albanoj, sed ankaŭ minimume dek aliaj popoloj kiel minoritatoj). La nuna problemeca politika stato en tiu lando fontas el nekapablo kompreni, ke tiu ŝtato estas ŝtato de siaj ŝtatanoj, kio inkluzivas plurajn naciojn kaj iliajn kulturojn, kiuj ne konfliktas identece, se ili ĉiuj akceptas, ke ilia komuna ŝtata kaj identeca tegmento estas makedonia ŝtato (ne ŝtato de makedonoj).

Kroatio

Kroatiaj politikistoj kaj la kroatia katolika eklezio sentas panikon pro la hereza ideo, ke ĝi ne estas ŝtato de katolikaj kroatoj, sed ŝtato de ĉiuj kroatiaj ŝtatanoj, kiuj nacie povas esti kroatoj, serboj, bosnianoj, italoj, ĉeĥoj, hungaroj, romaoj kaj religie katolikoj, ortodoksaj kristanoj, islamanoj, ateistoj ktp, kaj per ĉiuj ebloj de psika premo kontraŭbatalas tiajn ideojn. Ja kiel ili regu la popolon, se ili ne povas diri, ke tio estas ŝtato de kroataj katolikoj kaj ke ĉi tie ĉiuj aliaj estas duarangaj, ne tro dezirataj personoj. Ili ne povas krei siajn politikojn sen havi serbojn kiel malamikojn, kaj baze de daŭra kreado de malamo al najbaroj (ne nur al serboj) ĉefpartioj gajnas voĉdonantojn, kiuj kredas, ke tiuj partioj defendas la kroatan nacion kontraŭ malbenitaj nekroatoj.

Ankaŭ lingva problemo

Sekve, la politikaj kaj ekleziaj gvidantoj – la ĉefaj potencoj en naciaj ŝtatoj – forte defendas kaj defendos sian nacian filozofion.

Evidente la dua ĉefa problemo en EU, rilata al la enmigrintoj, estas la lingva problemo. Ĉar lingvo kaj identeco estas intime ligitaj (lingvo estas simbolo kaj signo de grupa identeco kaj neniu nova identeco povas esti realigata sen lingvo, kiu ĝin karakterizas), estas klare, ke komuna eŭropa identeco postulas decidon pri tio, kiu lingvo ĝin signos kaj signalos. Sendube tio devus esti nova lingvo, neŭtrala, neniu el la ekzistantaj eŭropaj lingvoj.

Zlatko TIŠLJAR
Slovenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07