MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

EŬROPA UNIO/ITALIO

Ne ĉia lakto laktas

Neniu rajtas surmerkatigi produktojn centprocente vegetaĵajn kun devojigaj nomoj, kiel „lakto”, „kremo”, „kirlita kremo”, „butero”, „fromaĝo”, „jogurto” kaj similajn, kiujn la juro de Eŭropa Unio rezervas nure al produktoj kun besta deveno. Do, por rajti paroli pri lakto, ja devas esti okazinta ia melkado. Iu ajn alia produkto, kiu baziĝas sur sojo, rizo aŭ migdaloj, ne vere laktas kaj tial ne povas esti nomata tiumaniere.

Klarigoj

Jen tio, kion decidis en junio 2017 la Juĝkortumo de Eŭropa Unio, kies sidejo estas en Luksemburgo. Oni sciigas, ke tio validas ankaŭ en la okazo, ke sur etikedoj tiujn nomojn kompletigas klarigoj aŭ priskribaj indikoj pri la vegetaĵa deveno de la koncerna produkto.

Veganoj

En Italio pluraj gepatroj komencis sekvi, en la lastaj jaroj, la modon nutri siajn idojn per alternativa, vegetaĵa lakto. Komence de 2016 kaŭzis grandan diskuton la fakto, ke paro nutris sian novnaskitan filinon per speco de migdala lakto hejme preparata, erare konsiderante ĝin el nutra vidpunkto simila al bovina lakto. Ilia infankuracisto konstatis, ke la etulino ne kreskas regule, kaj li denuncis tiujn malprudentajn gepatrojn. Eĉ Vasco Merciadri [vasko merĉadri], kuracisto kaj ano de la scienca komitato de la asocio Italaj Veganoj, tiam parolis klare pri stulteco de la gepatroj. Vegana dieto povas liadire komenciĝi fine de la demamigo, ne antaŭe. Beboj komence de sia vivo bezonas patrinan lakton, nenion alian kaj precipe neniun anstataŭaĵon senrajte nomatan tiel.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07