MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ITALIO

Meteorŝtono riskis plentrafi Venecion

Tiu direktiĝis al Venecio, sed fine haltis en alia loko, inter la urboj Rovigo kaj Faenza [faenca] (tutmonde fama pro siaj ceramikaĵoj). Temas ne pri sendecida fremda turisto en Italio, sed pri meteorŝtono, kiu fine de majo 2017 superflugis nordan Italion, lasante malantaŭ si spirhaltigan luman poststrion. Aŭdeblis diversaj bruegoj kaj abundis komentoj sur ĉiuj sociaj retservoj (precipe Twitter) pri la majesta kaj neatendita spektaklo. Unua rekonstruo de la meteora trajektorio eblis danke al fotoj faritaj de membroj de Unuiĝo de Italaj Astroŝatantoj, kiuj mastrumas apartan reton ĝuste pri la observado de meteoroj.

La spaca ŝtonego, kiu transformiĝis en tre brilan bolidon videblan de Lombardio ĝis Emilio samkiel en pluraj lokoj de Venecilando, eniris en la atmosferon je la 23:09:22 (loka horo) de la 30a de majo. Ĝia rapido estis sufiĉe malalta, dum ĝia proksimuma trajektorio estis de sudo al nordo. Ĝia kunpuŝiĝo kun la atmosfero de nia planedo kaŭzis kelkajn sinsekvajn eksplodojn, iuj el kiuj estigis laŭdire lumecon similan al tiu de plenluno – laŭ iuj atestantoj eĉ plian. Tion ĉi sciigis la fakuloj Maurizio Eltri kaj Enrico Stomeo el la supre menciita astronomia asocio.

Maso

Laŭ la haveblaj donitaĵoj, verŝajnas, ke la ŝtono ekaperis en la ĉielo je alteco de ĉirkaŭ 99 kilometroj iom sude de la urbo Faenza (provinco Ravenna) por poste malaperi je alteco ĉirkaŭ 22-kilometra super la suda parto de Venecilando, inter la urboj Rovigo kaj Chioggia [kjoĝa] (ne malproksime de Venecio). Se la fluganta objekto ne estus diseriĝinta en la atmosfero kaj ĝia maso estintus pli granda, oni kalkulas, ke ĝi estus frakasiĝinta ene de la metropola teritorio de Venecio, plej probable ĉe la urbeto Mira.

Fragmentoj

„Geamikoj, super Milano ĵus pasis verda aerolito aŭ io tia. Ĉu vi scias ion ĉi-rilate?”, pepis ŝokite la populara kantisto Fedez [fedec], dum liaj ŝatantoj plejparte pensis pri nura ŝerco. Pro la pluraj eksplodoj, kiujn la eniro de la bolido provokis precipe en la lasta fazo de ĝia freneza itinero, la areo, kie disperdiĝis la falintaj fragmentoj, estas tre granda kaj situas inter la regionoj Emilio kaj Venecilando, pli precize inter la vilaĝoj Berra (provinco Ferrara) kaj Adria (provinco Rovigo). Neniu, bonŝance, estis tamen vundita, nek estiĝis iaj damaĝoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07