MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

EKSPOZICIO

Fernando Botero: volumeno, volupteco, fabla dimensio

Se vi estos en Romo inter la 5a de majo kaj la 27a de aŭgusto, ne maltrafu la okazon viziti vere specialan kaj interesan ekspozicion. Ĝin gastigas la tiel nomata Complesso del Vittoriano, en la centro de la itala ĉefurbo. Kvindek ĉefverkoj, multaj el kiuj estis tiucele alpruntitaj el la tuta mondo, montras la 50-jaran karieron de Fernando Botero, eklektika artisto, kies arta agado komenciĝis fine de la 1950aj jaroj kaj ankoraŭ sukcese daŭras. Oni tiel spertos kaj eniros „sonĝan, fantazian, fablan dimension, kie forte percepteblas la eĥo de la nostalgio kaj de iu mondo, kiu ne plu ekzistas aŭ estas nun dissolviĝanta” (el la oficiala retpaĝaro de la ekspozicio).

Volumeno, volupteco, diverskoloreco: necesas ĉi tiaj terminoj por priskribi la distingajn signojn de la verkoj de la majstro Botero, konata pro sia pentrado de muta naturo, pro la larĝmezuraj formoj de liaj portretoj: portretoj, kiuj prias ĵonglistojn, toreistojn, sed fojfoje havas rilaton ankaŭ al religiaj figuroj (Jesuo Kristo, la Virgulino) kaj kompreneble ne nur.

Ritmo

Kio estas pentraĵo? Laŭdire de la 75-jaraĝa aŭtoro, kiu devenas de Kolombio, sed jam ŝajnas bone integriĝinta ene de la itala socio danke al la pluraj vojaĝoj tie plenumitaj (li parolas la lokan lingvon kaj allasis plurajn intervjuojn al la itala gazetaro), temas esence pri aparta ritmo, konsistanta el serio da buntaj volumenoj. Tio, kio karakterizas lian pentrarton, ja estas la nekutima dilatiĝo, kiun spertas la subjektoj. Ili akiras strangajn formojn, preskaŭ superrealajn. Sed tio estas necesa paŝo por komprenigi la bezonon de koloro en liaj verkoj. La artisto montras sin esence malproksima de la personoj, kiujn li pentras. Kaj ĝuste tiu ĉi malvarmeco malaperigas, en tiuj homoj, la moralan kaj psikologian dimensiojn. La rigardoj ŝajnas perdiĝintaj en la vakuo, la okuloj ne „batas”, kvazaŭ ili observus ion sen vere tion rigardi.

Ĉevalo

Ekster la konstruaĵo, kie okazas la plurmonata ekspozicio, en la koro de la Eterna Urbo, jen loga ĉevalo kun brido. Ni ne parolas memkompreneble pri besto preta galopi kun turistoj, sed pri tre granda skulptaĵo el bronzo, elektita de Botero por bonvenigi la publikon kaj indiki la sidejon de ĉi tiu – vere unika – arta okazaĵo.

Pli da informoj, itale kaj angle, haveblas ĉe: www.ilvittoriano.com/mostra-botero-roma.html.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07