MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KUTIMOJ

Akompani sin mem

Jen eksterordinara novaĵo: 40-jara viro el la itala vilaĝo Sant'Antonio Abate ĉi-printempe decidis edziĝi sola, sen iu ajn edzo aŭ edzino. Kun si mem!

Trankvila amo en orda vivo

La frizisto Nello Ruggiero [nelo ruĝero] konsideras, ke „ni daŭre vivas en socio, kiu izolas iun ajn ankoraŭ ne edz(in)iĝintan en la aĝo de 40 jaroj. Mia amo? Mi plezure dediĉas ĝin al Afriko.”

Nello organizis grandan feston en bela kastelo kaj invitis amikojn kaj parencojn soleni sian naskiĝdatrevenon, kiu estis eĉ filmita de televida stacio. La viro deklaris: „Mi certas, ke mi neniam povos ami aliulon pli ol mi amas min mem. Ami sin estas la plej bela afero, kiu povas okazi al vivanta estaĵo: nur tiel oni povas fakte atingi la propran enan trankvilecon”.

Li klarigis, ke lia celo estas ĝojigi kaj fierigi siajn maljunajn gepatrojn, ĉar el kvin gefiloj li estas la unusola, kiu ankoraŭ vivas „tute libera kiel birdo aera”, laŭ frazo el populara itala romano. Nello volis pruvi al ili, ke la soleco ne estas malsano, ĉar por li la vivo ordas tiel.

Ringon kaj admiron por li

La edzo alvenis al la festokastelo rajdante sur blanka ĉevalo. Neniu lin akompanis, sed la festoaranĝisto Costantino Imparato bone zorgis pri ĉiuj detaloj kaj disponigis al li nuptoringon.

Nello asertis, ke multaj homoj poste vokis lin aŭ per sociaj retejoj sendis peton pri amikeco. Ankaŭ homoj „tradicie” (ge)edziĝintaj esprimis sian admiron al li kaj konfesis, ke ili volas havi la kuraĝon fari la saman aferon.

Solidara sinteno

Egoisma karaktero? Narcisismo? La frizisto opinias, ke ne. Jam de pluraj jaroj, danke al la instigoj de forpasinta onklino (misiista monaĥino), Nello eligadas sian amon kadre de solidaraj iniciatoj por Afriko kaj precipe por la lando Benino.

Li promesis al la religiulino, ke li iel daŭrigos ŝian karitatan agadon, ekzemple per regula sendado de konteneroj plenaj de pastaĵoj kaj aliaj lad-manĝaĵoj. „Mi komprenis, ke en Afriko sufiĉas malmulto por rideti”, li aldonis.

Kritikoj kaj gratuloj

La itala gazetaro donis grandan spacon al tiom kurioza fakto, kaj en la reto abundas plej diversaj komentoj:

„Estos nun malsimple por li divorci!”

„Plej interesa estas ne la mem-edziĝo, sed la maniero, kiel li pasigos la unuan nokton post ĝi!”

„Tre bona ideo: iu socio, kiu postulas decidi pri la aliula privata vivo, estas socio, kiu volas ŝteli la aliulan vivon, nuligante la homan rajton je memdecido.”

„Ĉio, kion oni faras en sia vivo, estas bona: sufiĉas, ke oni estu konvinkita pri tio kaj sen eksteraj kondiĉoj.”

„Ne ĉiuj povas geedziĝi, ĉar kelkaj homoj ne trovas iun, kiu scipovas ilin akcepti. Ĝuste tia estis mia okazo, ĉar mi havas malgrandan handikapon. Nello volis klare provoki, sed nia socio sin bazas efektive sur la ideo de nepraj paroj. Unuopuloj ne estas helpataj. Ofte mi sentas min primokata pro mia statuso, sed mi vere laciĝis pro tio. Tiu ĉi iniciato ja estas pensiga.”

„Nello forgesas, ke ami sin signifas transbordigi sian amon; kaj elbordiĝante, la amo ja fluas nature al alia persono.”

„Li faris belegan aferon. Ni estas en 2017, kaj tamen individuoj sen akompano estas ankoraŭ rigardataj kiel difektitoj, precipe se oni superis iun aĝon. La ceteraj viroj spektas vin malestime. La virinoj rigardas vin kiel sen-testikulon.”

„Stranga novaĵo, sed kion fari? La loĝantoj de Napolo estas ĉiuj iomete filozofoj.”

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07