MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

NEŬRODEGENERAJ MALSANOJ

Italo arestita pro trompa resaniga metodo

La 26an de aprilo 2017 la itala polico provizore arestis Davide Vannoni, la kreinton de la „procedo Stamina”, kiu havis vastan reeĥon en Italio en la lastaj jaroj. La kialo? Malgraŭ tio, ke Vannoni estis jam pasintece kondamnita pro krim-asociiĝo celanta fraŭdon kaj utiligon de difektitaj kuraciloj, li pretis translokiĝi kaj daŭrigi sian agadon eksterlande, eble en Kipro, Belorusio aŭ Dominika Respubliko.

Komunikado

La metodo lanĉita de Davide Vannoni konsistas el traktado – laŭŝajne sena je sciencaj valideco, pravigeblo kaj efikeco – celanta la kuracadon de neŭrodegeneraj malsanoj pere de la konvertado de certaj praĉeloj en neŭronojn. Necesas atentigi, ke Vannoni nek estas medicinisto nek havas iun ajn sciencan kvalifikon, sed estis profesoro pri komunikado ĉe la universitato de Udine. Kiam lia procedo ekaperis, iel ajn, ĝi vekis grandan intereson kaj provokis viglan debaton en la itala socio, spite al la totala manko de pruvoj koncerne la efektivajn utilecon kaj sekurecon de tia ĉi terapio.

Kontaĝo

La itala parlamento, pro la enorma premo fare de la publika opinio, decidis aprobi, en la jaro 2013, la ekon de testa fazo ĉi-rilate. Ĝi tamen donis nur malbonajn rezultojn, tiel ke scienca ministreja komitato substrekis per komunikaĵo la riskon – por tiuj, kiuj submetus sin al tiu speco de terapio – pri kontaĝo de morboj, kiel ekzemple aidoso kaj eĉ bovofrenezo.

Tbiliso

La 18an de marto 2015 Davide Vannoni, defendita de Liborio Cataliotti (antaŭe advokato de la televida trompistino Wanna Marchi), ricevis kondamnon al 22-monata prizonpuno. Ĝi estis tamen suspendita pro lia promeso, ke li ĉesos liveri la traktadon. La akcepta marĉando, kiu estis allasita al Vannoni, havis kroman konsekvencon: la pluraj trompitoj ne rajtis postuli kompensadon de la mono bonfide deponita al lia konto. Parto de liaj pacientoj, aliflanke, ankoraŭ fidantaj la bonecon de lia metodo, ja daŭrigis la kuracadon ĉe la kliniko de Mardaleiŝvili en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, alfrontante tial grandajn elspezojn. Sed ankaŭ la kartvelaj aŭtoritatoj, samkiel la italaj, malpermesis al Vannoni la agadon: tio okazis en decembro 2016.

Misinformado

Tiu ĉi historio evidentigas la fojfojan respondecon de la amaskomunikiloj antaŭ la publiko, ĉar la televida prezento de scienc-rilataj temoj ne povas okazi sen taŭga kaj faka klarigo. La „procedo Stamina” ricevis grandan reklamon, entuziasmigis senkiale multajn homojn kaj gajnis popularecon per devojiga elsendo fare de populara tutlanda kanalo. La bedaŭrinda rezulto estas, ke trafitoj de nekuraceblaj malsanoj ekhavis esperojn pri traktado, kiu montriĝis trompa, kaj pri ulo interesita pri ilia monujo kaj ne pri ilia bonfarto.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07