MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

KURIOZAĴOJ

Ĉu vi parolas „grammelot”?

Multaj legantoj estas poliglotoj kaj kredas koni almenaŭ la nomon de miloj da lingvoj de nia planedo, sed levu la manon tiu, kiu iam aŭdis tiun de la lingvo grammelot, kiu tamen ekzistas kaj gajnigis eĉ Nobel-premion al sia disvolvinto!

Grammelot estas termino uzata en lingvistiko por indiki la fantazian lingvon fojfoje uzatan de teatraj aktoroj, kies esprimmaniero kaj imitkapablo estas aparte bonaj. Teatruloj parolas tian scenan lingvon elvokante siamaniere la sonojn, la intonacion kaj la akĉenton tipajn por iu lingvo aŭ dialekto. Ili ja ne artikulacias reale ekzistantajn fremdajn vortojn, sed simple simias kelkajn fonetikajn ecojn de la reproduktenda lingvo: ili do homogenigas la voĉtonon, la sonojn, la akĉenton, la ĉeeston de apartaj fonemoj en iu daŭra fluo, kiu memorigas plensencan paroladon spite al tio, ke ĝi konsistas el rapidega kaj precipe arbitra sinsekvo de unuopaj sonoj. Ĉi tiu malfacila ago okazas pere de la parodia reproduktado de la vorttrezoro de alia lingvo. Sed oni ekspluatas ankaŭ kaj ĉefe la mimikon: grammelot estas fakte karakterizita de forta mima komponanto, kiu disvolviĝas paralele al la voĉa plenumado fare de aktoro. Grammelot akiras sian veran nuancon nur tiam, kiam interagas ambaŭ niveloj, kiuj estigas ĝin: la voĉa kaj la mima.

Grumbleto

La termino grammelot ne havas etimologion, pri kiu ĉiu homo konsentas. Oni kutime konsideras ĝin kiel pruntvorton el la franca aŭ kiel pseŭdo-francismon. Laŭ la italaj lingvistoj Francesco Sabatini kaj Vittorio Coletti temas pri substantivo rilatigebla al la francaj vortoj gram(maire) (gramatiko), mêl(er) (miksi) kaj (arg)ot (ĵargono, slango). Tamen hipotezendas ligiteco ankaŭ kun la franca verbo grommeler (murmuri, grumbleti). Sendepende de sia historio la ero grammelot ja ĉeestas en la ĉefaj vortaroj de la nuntempa itala lingvo; kaj ĝiaj unuaj atestoj datumas el la dua duono de la 20a jarcento. Plej verŝajne la vorto disvastiĝis en Italio danke al la aktoro Dario Fo, granda dramaturgo, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 1997: la praktikado de grammelot kaj, laŭ iuj, la ekuzado mem de tiu vorto grandparte dependis ĝuste de liaj teatraj spektakloj.

Infanoj

„Temas pri onomatopea ludo, kadre de kiu parolado arbitre artikulaciata ja transigas – helpe de apartaj gestoj, ritmoj kaj sonoj – la ideon pri reala fremda parolado kun plena senco. Tiumaniere eblas improvizi ajnspecan grammelot. La unua speco de grammelot estas tiu kreata de infanoj, kiam ili per sia nekredebla fantazio ŝajnigas, ke ili faras klaregajn paroladojn pere de eksterordinaraj balbutaĵoj (kiujn la ceteraj infanoj perfekte komprenas)”, asertis Dario Fo antaŭ 20 jaroj. La fonetika sistemo de la lingvo, kiun la koncerna grammelot deziras simii, ludas tre gravan rolon. Fakte ĉiu natura lingvo posedas tipajn fonemojn kaj akĉentojn. Imitante ĉi tiujn, la grammelot komprenigas malambigue al la aŭskultantaro, al kiu idiomo oni aludas. Aliflanke la melodio kaj la intonacio mem, per kiuj iu frazo estas elparolata, informas la publikon pri la intenco de la parolanto aserti/demandi/ekkrii ion, aŭ eĉ nedireme interrompi frazon en la mezo. Tiujn ĉi informojn ja eblas sciigi pere de grammelot, spite al la foresto (aŭ al la malofteco) de vere ekzistantaj vortoj. Rimarkindan rolon ludas ankaŭ la onomatopeoj, tio estas tiuj voĉaj esprimoj, kiuj konvencie reproduktas apartan sonon.

Ĝentlemanoj

Kiel dirite, paralele al la sona aspekto, kaj kohere kun la informoj en la parola parto, la aktoro aplikas vizaĝ-esprimojn kaj faras gestojn vaste rekoneblajn (pro tio, ke ili estas koditaj en iu socio aŭ atestitaj en antikvaj manlibroj pri deklamado destinitaj al teatraj aktoroj). Ekzemple, kovri la okulojn per unu mano, etendante la alian manon por malproksimigi ion pritimatan, montras hororon deflanke de la aktoro. Aldone, la gestaro mem de la aktoro povas komprenigi al la publiko, kiu estas la lingvo, al kiu li aludas. Okaze de angla grammelot, oni adoptas la stilon formalan kaj sinregan, kiun tradicie oni atribuas al la britaj ĝentlemanoj. Pro ĉi tiuj kialoj, kaj kvankam ekzistas iuj libroj, kiuj skribe reproduktas tekstojn en grammelot (almenaŭ proksimume), esence temas pri lingvaĵo, kiu emas esti pli bone priskribata ol transskribata. Ĉiu tia parolado estas fakte unika okazaĵo pro la multaj variantoj, kiuj ekzistas en la kombinado de fonemoj, voĉtonaj profiloj, gestoj kaj esprimoj de la vizaĝo. Ĉiu recitado do signifas inventon de malsama kodo fare de la aktoro, kiun la spektantaro devas rekonstrui dum la spektaklo. La publiko ludas tre aktivan rolon en la interpretado de la preciza nuanco de tio, kion la aktoro volas komuniki.

Burleskuloj

Kvankam grammelot havas iujn antaŭulojn en la plurdialekta renesanca komedio kaj en la tiel nomata Arta Komedio (Commedia dell'Arte), kiel ĝia kreinto estas kutime rigardata la itala dramverkisto Dario Fo. En 1969 aperis lia Mistero buffo (Amuza mistero), spektaklo recitata en miksita lingvo, kiu kunfandis kaj unuigis diversajn dialektojn de norda Italio kun la lingvo de la mezepokaj burleskuloj, por elvoki la rakontmanieron de la kamparanoj, kiujn la aŭtoro aŭskultadis, kiam li estis infano. Temis pri ideologia lingva elekto, por la reakiro de iu popola kulturo, kiu ŝajnis jam malaperanta. En la parto La fame dello Zanni, Dario Fo superas la simplan dialektan miksadon por ekrakonti en tute inventita lingvo, kaj ne nur en fantazia lingvo resonanta de dialektaj ecoj, la grandan malsaton de kamparano en la Venecio de la 16a jarcento. Poste Dario Fo aplikis la inventan teknikon de grammelot al iuj fremdaj lingvoj (la angla, la franca) kaj ankaŭ al la ĵurnalista maniero paroli la italan. Por konkludi, grammelot estas parolado tute sena je gramatiko kaj je semantiko; tamen ĝi estas scena lingvaĵo forte komunikema, danke al la mimaj kaj voĉaj virtoj de la aktoro, kiu ĝin uzas.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07