MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kial Le Pen povas venki? (2)

En antaŭaj artikoloj (MONATO 2017/01, p. 8 kaj 2017/04, p. 5) mi proponis hipotezon por klarigi freŝajn neatenditajn politikajn fenomenojn: la sukceson de Trump kaj la eblan venkon de Le Pen en venonta balotado. En la franca okazo, temas pri kunteksto dominata de tradiciaj konservemaj partioj, kie la ne-ekzisto de progresema kaj transforma kandidato lasas al la voĉdonantoj nur unu manieron por (teorie) atingi signifan socian ŝanĝon, nome elekti la ĉiam pli zorgigan Le Pen.

Malunueco maldekstre

Nun mi celas substreki kialon por tiu ne-ekzisto: la (eternaj) malfacilaĵoj ene de la maldekstro por konstrui unuigitan politikan kandidat-liston. Fakte, laŭ multaj enketoj, la sumo de la procento atingota de Hamon (12-14 %) kaj tiu de Mélenchon (12-14 %) – t.e. la kandidatoj de la du plej gravaj maldekstremaj partioj – povas konkuri kaj kun la procento atingota de la konservemulo Fillon (19-21 %), kaj tiu de la ion-novan-ŝajniganta Macron (24-25 %), kaj kun tiu de la ekstremdekstruloj (25-27 %). Tamen, estas tiuj lastaj tri, kiuj havos la ŝancon elektiĝi kiel la nova prezidanto de Francio.

La maldekstrularo ne havos taŭgan elekton

Tiuj ĉi informoj ne estas sekretaj; ĉiuj konscias pri la afero. Spite al tio, Hamon kaj Mélenchon opinias, ke iliaj malsimilaĵoj pli gravas ol iliaj similaĵoj. Ĉu pro personaj kialoj? Ĉu pro politikaj malkonsentoj? Ŝajnas, ke la politika partio de la unua, ŝarĝita eble de tro da historio, neniam akceptus ne gvidi kandidat-liston. Pri la dua, Mélenchon asertas (prave), ke li estas la sola kies radikala diskurso sukcese kapablas malmunti la popol-flatadajn kaj rasismajn mesaĝojn de Le Pen. Iel ajn, en politika sistemo kiel tiu de Francio (nomata dufaza lista majoritata balotsistemo), kiu favoras la du plej grandajn partiojn, tio signifas, ke la maldekstrularo ne havos signifan politikan liston por kiu voĉdoni.

Provo unuiĝi

Tiun punkton elstarigis je la fino de februaro tri amaskomunikiloj: la ĵurnalo Libération, la cifereca Mediapart kaj la trimonata revuo Regard. Ili ĉiuj petis la du politikistojn kun transforma diskurso partopreni en publika debato por klarigi ĝuste tion: kial iliaj legantoj ne havos realan elekton en la venonta voĉdonado. Laŭ mia scio, neniu el la du kandidatoj akceptis la proponon pridiskuti publike tiun aferon.

Kiel eviti internajn kverelojn

Al ekstera observanto (mi estas nek franco, nek loĝanta en Francio), tio memorigas aliajn similajn situaciojn. Fakte, tro ofte la maldekstruloj pli kverelas inter si ol kun la partioj, kiuj reprezentas la potenculojn. Por komprenigi tiun ideon, jen vera anekdoto okazinta en pasinta SAT-kongreso en 2014, en Madrido. Parolante pri la ĉeesto de malsamaj politikaj tendencoj en la SAT-asembleo, hispana SAT-ano diris al mi: „Tion mi aparte ŝatas en SAT. Ĝi estas la sola medio, kie mi vidis komunistojn kaj anarkiistojn interparoli sen esti agresemaj unu al la alia”. Ĉu tio ŝuldiĝas al la sennacieca karaktero de tiu asocio? Ĉu al (la interna ideo de) la lingvo uzata dum la interparolado? Mi verdire ne scias, sed se la francaj progresemuloj ne lernos kiel kunlabori inter si, ni povas certi pri ilia neevitebla fiasko.

Javier ALCALDE
Barcelono/Florenco

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.