MONATO
Serĉi en MONATO

Lingvo

OPINIO

Ĉu unulingva, unukultura, unukolora mondo? Ne, dankon

Kredeble, neniam en la historio de la mondo estis tiom da miksiĝo inter unuopaj uloj el diversaj nacioj, nek iam estis tiom da migrado. En Irlando, ekde la aliĝo de ĉi tiu ŝtato al EU, la demografio draste ŝanĝiĝis. Antaŭ kelkaj jardekoj la loka loĝantaro estis preskaŭ tute homogena, sed la alveno de homoj kun plej diversaj originoj (tamen precipe el Pollando kaj baltaj landoj) aliigis iom post iom la situacion, buntigante kaj kulture pliriĉigante ĝin.

Interetnaj geedziĝoj

Neevitebla sekvo de ĉi tiaj enmigrado kaj miksiĝo estis, ke okazis multaj interetnaj geedziĝoj. Kelkaj el tiuj kunligiĝoj daŭris, kelkaj aliaj ne. Se la geedzoj parolas la saman lingvon, havas la saman religion aŭ ideologion, kaj estas karakterizitaj de similaj interesoj kaj gustoj, ili relative malofte spertas gravajn problemojn aŭ miskomprenojn. Tamen, se la membroj de tiaj ĉi paroj venas de tute malsamaj kulturoj, kaj se iliaj gepatraj idiomoj malsamas (kaj unu el ili ne kapablas aŭ tute rifuzas lerni la lingvon de la alia), ja estas dubinde, ĉu la geedziĝo povas longe daŭri. Se naskiĝas infanoj, povas estiĝi konflikto pri la idiomo, per kiu oni parolu al la etuloj. Eĉ se ne estas malakordo en la familio, estas ne ĉiam facile decidi pri la plej konvena uzenda lingvo (aŭ lingvoj).

Iama ĉefministro

Aliflanke veras, ke tio ne nepre kaŭzas problemon. Ie legeblas, ke iama ĉefministro de Kanado, kies patro estis kebekia franclingvano, dum lia patrino estis angleparolanta, supozis en sia infana aĝo, ke ĉiu knabeto parolas la francan kun la patro kaj la anglan kun la patrino. Feliĉulo li! Bedaŭrinde, ne ĉiuj familioj tiom kontentige sukcesis harmoniigi tian lingvan malsamecon aŭ elekti paceme la plej taŭgan lingvon por paroli kun eventualaj infanoj. En sia libro Pajleroj kaj stoploj, la skota poeto Vilhelmo Auld inkludigas fragmenton kun la titolo „Intermiskompreno”. En ĝi li rakontas, ke, kiam lia unua fileto naskiĝis, li kaj lia edzino ambaŭ opiniis, ke ĉiu infano devus havi du denaskajn lingvojn. Plie Auld decidis, ke unu el tiuj lingvoj estu Esperanto. Tamen, „kiel novico en tiaj aferoj”, li konfesis, ke li havis dubojn pri la praktika aplikado de tiu ĉi decido. Al la gepatroj la malfacilaĵoj ligitaj kun tiu elekto ŝajnis grandaj. Bonŝance, la paro ricevis bonajn konsilojn deflanke de geamikoj kaj solvis iumaniere la dilemon. Vilhelmo laŭdire parolis esperante kun la infano, dum lia edzino utiligis la anglan, la plej disvastiĝintan lingvon en la regiono, kie ili loĝis.

Bizaraj vestaĵoj

Sed ne ĉiam tia aranĝo facile plenumeblas. Povas aperi nenature – kaj eĉ artefarite – komuniki, kiam unu el la gepatroj komunikas kun infano aŭ infanoj en lingvo kiun li/ŝi ne kutime uzas por babili kun la edzo aŭ edzino. Plie, infanoj kaj junuloj kutime ne ŝatas uzi lingvon ne konatan de la propraj junaj geamikoj. Eble ili sentas sin fremdaj kaj mokataj: ili volas paroli la saman lingvon kiel la samaĝuloj, aŭskulti la saman muzik(aĉ)on, porti la samajn bizarajn vestaĵojn kaj manĝi ekzakte la saman nutraĵon (prefere tiel nomatan „rapidan manĝaĵon”).

Persona sperto

Eble la leganto interesiĝos legi personan sperton de la verkanto. Lia edzino naskiĝis en Britio, kie la majoritata lingvo estas kompreneble la angla; li mem naskiĝis, male, en sud-amerika lando, kie la oficiala lingvo estas la hispana. Tamen, ili ambaŭ estas skotdevenaj, do, kiam ili geedziĝis, ili decidis, ke ilia familia idiomo estu la skotgaela, kaj parolis ekskluzive tiun lingvon kaj inter si kaj kun siaj infanoj, ekde ilia naskiĝo. Dum kelkaj jaroj ili laboris en Argentino kaj la du plej aĝaj filoj vizitadis lernejon, kie la hispana estis la ununura instrua lingvo. Malgraŭ tio, ke en la hejmo ĉiuj konis kaj scipovis utiligi la gaelan, inter si la knaboj ja preferis babili hispanlingve. Kun la patro tamen ili neniam uzis la hispanan kaj, post la reveno de la familio al Eŭropo, okazis la jeno: la du knaboj dum sufiĉe longa tempo paroladis hispane, kiam ili troviĝis solaj, sed laŭgrade ili poste ŝanĝis la sintenon kaj ekuzis la gaelan; hodiaŭ ili parolas la hispanan nur tiam, kiam ili renkontas homojn el hispanlingvaj landoj aŭ troviĝas en Hispanio.

Komuna pensmaniero

Inter angleparolantoj, la familio de la verkanto estis forte kritikata pro la uzado de la gaela, antikva etna lingvo de malgranda malplimulto, anstataŭ la angla. Oni asertis, ke ĉi-lasta estas pli parolata kaj pli utila, kaj esprimis la timon, ke la filoj neniam majstros la anglan, ĉar la gepatroj parolas la gaelan kun ili. (Parenteze, tia pensmaniero estas komuna en anglalingvaj medioj. Laŭ onidiro, la gepatroj de la kimra poeto Dylan Thomas ne konsentis, ke li parolu la kimran, „por ne difekti sian prononcon de la angla”.) Laŭŝajne ĉiuj kritikantoj ne komprenis, ke nuntempe oni apenaŭ povas eviti, ke la junularo lernu la anglan. Kompreneble, la filoj de la verkanto ja lernis kaj ja parolas la anglan sen malfacilo, ĉar ili konstante aŭdis, kaj plu aŭdas, la anglan (plej ofte la uson-anglan) danke al radio, televido, reto, filmoj, populara muziko kaj al la tuta ĉirkaŭaĵo. Male, precize pro la fakto, ke ili unue lernis la lingvon de siaj prapatroj, ili nun estas plurlingvaj, ĝuas aliron al diversaj kulturoj kaj trovas multajn geamikojn el diversaj landoj. Du el la tri filoj de la verkanto parolas ankaŭ Esperanton, sed pri tio oni silentu en nemovada eldonaĵo!

Peza ŝarĝo

En Irlando estas multaj eksterlandaj familioj, kiuj en la hejmo parolas siajn proprajn naciajn lingvojn, kvankam ekstere ili devas uzi la idiomon de siaj enlandaj najbaroj kaj kolegoj. Kompreneble la plimultoj ne deziras, ke la infanoj perdu sian nacian lingvon. En iuj areoj, ekzemple, polaj infanoj estas devigataj vizitadi la lokajn lernejojn, kie ili lernas la anglan kaj la irlandan. En ĉiu semajnfino ili aldone frekventas kursojn, kie ili studas la polan kaj batalas kun ĝia kompleksa gramatiko. Same, infanoj el Rusio devas studi la rusan en sia limigita libertempo. Tio estas peza ŝarĝo por etuloj vivantaj en fremda lando. En alia lando, kie la verkanto pli frue loĝis, vivis nederlanda familio, kiu ŝajne trovis drastan rimedon. La gepatroj decidis paroli nur la anglan lingvon en la domo. Estus demandinde, ĉu tio ne fremdigus la infanojn, kiam ili eble revenos al Nederlando kaj renkontiĝos kun geavoj kaj samlandanoj. Tiu situacio ne ŝajnas akceptebla. Ĉi tia fremdiĝo observeblas en gaellingvaj regionoj de Skotlando kaj Irlando, kie la gaelaj gepatroj parolis nur la anglan kun la infanoj, kiuj tial ne kapablas kompreni la parolojn de siaj geavoj kaj aliaj parencoj, kaj nenion sciis pri sia propra kulturo kaj sia historio.

Insisti (sen skoldi!)

Ŝajnas, ke en dulingvaj familioj la infanoj preferas kaj pli ofte uzas la lingvon de la patrino, kaj en tiu okazo la patro devas insisti (sen skoldi!), por ke ili parolu kun li en lia gepatra lingvo. Unu el la filoj de la artikolanto, kiu loĝas en Skotlando, havas plurlingvan irlandan edzinon, kiu parolas angle kun la infanoj, dum li mem parolas gaele al ili. Antaŭe, la knaboj pli ofte parolis angle, sed, post kiam ili iĝis lernejanoj en gaellingva lernejo, ili flue parolas ambaŭ lingvojn. Alia filo de la skribanto laboras en Germanio kaj havas bavaran edzinon. La familio, kiun ili kreis, havas ĝemelojn: knabon kaj knabinon. Ĉar la gefiloj estas junegaj, ili ankoraŭ (kaj infane) babilas nur la bavaran dialekton de la germana, kvankam la edzo parolas kun siaj gepatroj, kaj kun siaj du fratoj, nur skotgaele. Kiujn lingvojn la infanoj poste parolos, ne eblas scii. Espereble, tamen, nia mondo neniam iĝos unulingva, unukultura, unukolora!

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07