MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĈINIO

Viroj superfluaj

Post la Printempa Festo, la vilaĝano Zhang Jinchun en Huinan (provinco Shaanxi [ŝanŝi], nord-okcidenta Ĉinio) tuj okupiĝis pri afero, kiu delonge obsedis lin: edzigi sian 25-jaran filon kun fraŭlino Wang en najbara vilaĝo. Zhang kun 100 000 juanoj kaj aliaj donacoj iris al la hejmo de la knabino por interkonsenti kun ŝiaj gepatroj pri la geedziĝo. Zhang estis tre maltrankvila, ĉar pluraj pli-ol-30-jaraj fraŭloj en lia vilaĝo ankoraŭ ne povis trovi edzinon; tial li deziregis fiksi la daton de la geedziĝo kiel eble plej baldaŭ.

Statistiko

Ĝenerale, la proporcio de geedziĝintaj loĝantoj en Ĉinio estas pli alta ol tiu en eŭropaj landoj. Tamen en la lastaj jaroj multaj fraŭloj en Ĉinio alfrontis la problemon, ke ili ne povas trovi taŭgan virinon por geedziĝo. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Buroo de Statistikoj, ĝis la fino de 2015 en Ĉinio estis 704,14 milionoj da viroj kaj 670,48 milionoj da virinoj. La diferenco inter la du seksoj atingis 33,66 milionojn. La prezidanto de la Ĉina Loĝantara Asocio, Zhai Zhenwu, diris, ke laŭ konservativa kalkulo, ĉirkaŭ 30 milionoj da fraŭloj en edziĝa aĝo ne povos trovi junulinojn por geedziĝo en la venontaj 30 jaroj en Ĉinio.

Kaŭzo

Ekde la mezo de la 1980aj jaroj la kvantoj de novnaskitoj laŭ sekso estas misproporciaj, kaj la problemo fariĝas pli serioza. La ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke estas tradicia koncepto, ke la viroj estas superaj al la virinoj; tiu antaŭjuĝo restas influa precipe en la kamparo. Modernaj medicinaj aparatoj povas facile determini la sekson de feto, kiam ĝi estas en la aĝo de almenaŭ 14 semajnoj. Multaj familioj persvadas gravedulinojn havi abortigan operacion, kiam ili ekscias, ke la feto estas ina.

En 2010 la Esplorcentro pri Disvolvado de la Loĝantaro sub Jiaotong-Universitato de Xi'an publikigis la raporton de enketo pri 369 administraj vilaĝoj en 28 provincoj. La raporto prognozis, ke ekde 2013 ĉiujare ĉirkaŭ 1 200 000 viroj ne povos trovi virinon por geedziĝo. Tiuj fraŭloj kutime kun malalta instruiteco loĝas ĉefe en malriĉaj regionoj en la meza kaj okcidenta Ĉinio.

Solvo

Por renormaligi la proporcion de la seksokvantoj ĉe novnaskitoj, Ĉinio reĝustigis sian nask-politikon kaj klopodas akceli la urbanizadon kaj altigi la nivelon de la instruado. En la fino de 2013 Ĉinio komencis efektivigi la du-infanan politikon, tio estas, ke ĉiuj geedzoj rajtas havi du infanojn. Fakuloj kredis, ke geedzoj, kies unua infano estas knabo, kutime deziras havi knabinon aŭ ne plu zorgas pri la sekso de la dua infano, kaj tial naskiĝos pli da knabinoj. La nova politiko iagrade helpas ekvilibrigi la kvantojn koncerne sekson de la novnaskitoj.

Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07