MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

LITOVIO

Vilnius: Kastela monteto ruiniĝas

La plej ofte vizitata loko de Vilnius estas la supra kastelo de la grandduko Gediminas. Ĝiaj brikruĝaj muroj leviĝas sur 40 metrojn alta monteto. Tamen ĝi estis fermita en decembro. Vizitantoj, kiuj intencis iri al la kastela turo kaj de sur ĝi admiri la panoramon de Vilnius, haltis antaŭ informtabulo: „Fermita pro teknikaj kaŭzoj”.

En la jaro 2013 ĉiuj malnovaj arboj estis forigitaj de la monteto. Onidire ili influas ĝian ruiniĝon. Evidentiĝis, ke tio ne estis la ĉefa problemo. La unua granda terglito okazis la pasintan februaron. Oktobre post forta pluvo tio ripetiĝis. Decembre oni denove rimarkis, ke parto de la suda deklivo malsuprenmoviĝis.

La Nacia Muzeo, al kiu apartenas la Gediminas-kastelo, asertas, ke periode okazis terglitoj, arbofaligoj, moviĝoj de la grundo sur la deklivoj dum la lastaj jardekoj. La ruiniĝon influas vibrado pro la intensa trafiko sur apudaj stratoj, grandegaj konstruoj proksime kaj instalo de kablotramo. Katastrofaj terglitoj okazis pro la komplika geologia strukturo kaj krutaj deklivoj ankaŭ dum la pasintaj jarcentoj. Historiaj fontoj atestas, ke en 1396 forta moviĝo de la okcidenta deklivo eĉ detruis la palacon de la urba vojevodo Montvydas kaj kaŭzis la morton de 15 personoj.

Fakuloj nun cerbumas pri urĝe bezonataj rimedoj por savi la historian monteton. Probable, la problemojn solvus muntotaj geodinamikaj detektiloj, fortikigoj de la betonŝirmiloj, ĉirkaŭantaj la monteton. Komenciĝis diskutoj pri eventuala malmunto de la kablotramo, kiu estis konstruita en 2003. Danke al ĝi vizitantoj ja povas atingi la supron dum 35 sekundoj, admirante la urban panoramon.

Malkovroj

Sur la placo de la monto de Gediminas arkeologoj trovis kelkajn homajn restaĵojn, inter kiuj, supozeble, estis ankaŭ tiuj de la estro de la ribelo de 1863 Zigmantas Sierakauskas (pole: Zygmunt Sierakowski). Sur la fingro de lia dekstra mano oni trovis ringon, sur kiu videblas pollingva enskribo Zygmund Apolonia 11 Sierpnia / 30 Lipca 1862 r. (Zygmunt Apolonia 30a de julio – 11a de aŭgusto 1862). Sierakauskas la 30an de julio 1862 edziĝis al Apolonija Dalivskyte (pole: Apolonia Dalewska).

Legendo

La konstruon de la supra kastelo de Gediminas akompanas bela legendo. Unufoje la grandduko ĉi tien venis ĉasi. Li mortigis grandan urson kaj dormis en la valo Šventaragis proksime al la nuna kastela monteto. En sia sonĝo li ekvidis feran lupon, kiu hurlis kvazaŭ cent lupoj. La aŭguran sonĝon interpretis la idolkulta pastro Lizdeika. Li diris al Gediminas, ke sur tiu ĉi loko necesas konstrui kastelon kaj fondi urbon, kiu kiel fera lupo estus nevenkebla. Centlupa hurlo signifas la famon de tiu urbo, kiu atingus ĉiujn landojn de la mondo.

En 1948-1949 la okcidenta turo de la supra kastelo estis renovigita kaj nun ĝi estas nomata la Turo de Gediminas. En la tri etaĝoj de la turo oni instalis kastelan muzeon, kaj sur ĝi estas placo, de sur kiu malfermiĝas vasta panoramo de Vilnius.

Rekonstruaj laboroj sur la monteto en 1995 rezultigis ankaŭ renovigon de la kastela ekspozicio. La turo de la kastelo Gediminas nun estas la plej vizitata loko de Vilnius. Ĝi allogas pli ol 150 000 personojn jare.

Sur la Turo de Gediminas milita taĉmento de litovaj volontuloj unuafoje hisis la litovan trikoloran (flavan-verdan-ruĝan) flagon la 1an de januaro 1919 kiel signon de libera lando. Tamen poste rusaj bolŝevistoj okupis la urbon kaj suprentiris la ruĝan flagon. La litova flago reaperis sur la turo la 7an de oktobro 1988. Ekde tiam ĉiujare la 1an de januaro oni solene anstataŭigas ĝin.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07