MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FLANDRIO

Nova statuo inaŭgurita

La 10an de decembro 2016 okaze de la vintraj festoj en Antverpeno estis inaŭgurita la nova statuo de Nelo kaj Patraŝ, la du ĉefroluloj de la romano Hundo de Flandrio. La romano estas verkita de la brita aŭtorino Ouida (plumnomo de Marie Louise de la Ramée), kiu pasigis kelkajn tagojn en Belgio. Ŝi estis pasia bestoŝatanto kaj per la libro volis plendi kontraŭ la misuzo de bestoj kaj la infanlaboro en Eŭropo en la 19a jarcento.

La statuo troviĝas kelkdek metrojn antaŭ la katedralo de Antverpeno, grava loko en la romano. Ĝi estas blanka marmora statuo, 1,10 metrojn alta kaj 1,80 metrojn longa. La skulptisto estas la 35-jara gentano Batist Vermeulen. La marmora statuo, metita tie per granda gruo, estis poste kompletigita per „kovrilo de stratŝtonoj” identaj al la cetero de la placo, tiel ke la du ŝajnas dormi sub pavima kovrilo.

Loĝloko

Laŭ supozo de dungito de la turisma servo de Antverpeno, Nelo kaj Patraŝ loĝis en Hobokeno, suda distrikto de la urbo Antverpeno, ĉar la rakonto menciis muelilon apud kanalo, kaj, ne konante iun kanalon, li supozis, ke temis pri la rivero Skeldo. Multaj amantoj de la rakonto, aparte japanaj turistoj, por kiuj la rakonto havas tre specialan lokon en la koro, veturadis al Hobokeno por tie viziti la statuon de Nelo kaj Patraŝ. Por ŝpari al ili tempon, oni instalis nigran memorblokon antaŭ la katedralo; tamen, homoj plejparte ignoris tiun blokon kaj uzis ĝin anstataŭe kiel sidejon. Tial la urbo decidis organizi konkurson por la kreado de vera statuo.

Fakte, laŭ esploroj kaj la priskriboj de tiuj urboj en la libro, Ouida vizitis ankaŭ Meĥlenon kaj Lovenon, kaj oni konkludas, ke la rakonto estas tute fikcia kaj do ne indas serĉi la ĝustan loĝlokon. Aliflanke, Nelo kaj Patraŝ loĝis je piedira distanco de la katedralo de Antverpeno, do la loĝloko ja estus relative proksima al la katedralo. Laŭ la asocio Nelo kaj Patraŝ, la kanalo povus esti norde de Antverpeno, nome la kanalo Albert. Tamen, kiel dirite, la loĝloko ne vere gravas; oni prefere lege frandu la belan rakonton kaj dum vizito al Antverpeno admiru la belan statuon!

La esperanta traduko (2004) de la romano haveblas ĉe FEL. Vinktita libro A5, 52 paĝoj, 5,95 eŭroj. Por mendi, iru al la Retbutiko.

Lode VAN DE VELDE
korespondanto de MONATO en Antverpeno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07