MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

ITALIO

Adiaŭo al Tullio De Mauro

Italio priploras la morton de Tullio De Mauro, reala gvidosigno por la lingvosciencistoj de la mediteranea lando, sed ankaŭ (ne tro konata) amiko de Esperanto.

Vortaroj

La jaron 2017 inaŭguris funebra anonco, fare de la italaj amaskomunikiloj, pri grava perdo por la lokaj lingvoscienco kaj kulturo. En la unuaj tagoj de januaro forpasis Tullio De Mauro [tuljo de maŭro], naskiĝinta en 1932 apud Napolo, konata pro la propraj riĉegaj vortaroj kaj pro notinda serio de sciencaj artikoloj dediĉitaj al diversaj temoj (ĉefe koncerne lingvan demokration, italajn dialektojn kaj strukturismon; rilate al ĉi-lasta temo li interalie estos memorigita ankaŭ kiel oficiala tradukisto de la fundamenta Kurso pri ĝenerala lingvistiko fare de la sviso Ferdinand de Saussure [1857-1913]).

Estu menciitaj ankaŭ la politikaj roloj de tempo al tempo atribuitaj al Tullio De Mauro (li estis ekzemple ankaŭ ministro pri klerigado inter 2000 kaj 2001, dum la ĉefministreco de Giuliano Amato), same kiel lia multjara membreco en Accademia della Crusca (la akademio pri la pureco de la itala lingvo). En 1999 aperis lia probable plej grava verko Grande dizionario italiano dell'uso (Granda vortaro de la uzata itala lingvo), akompanata de kompakta disko. Li estis pli juna frato de Mauro De Mauro, ĵurnalisto kidnapita de la mafio en septembro 1970 kaj poste mortigita.

Kavaliro

Tullio De Mauro ricevis en sia vivo multe da honoraĵoj: li estis kavaliro de Granda Kruco de la Ordeno pro Merito de la Itala Respubliko, sed ankaŭ estis nomumita honora doktoro en 1999 ĉe la Katolika Universitato de Loveno (Belgio), en 2005 ĉe la altlernejo École Normale Supérieure de Liono (Francio), en 2008 ĉe la Universitato Waseda de Tokio (Japanio), en 2009 ĉe la Universitato de Bukareŝto (Rumanio), en 2010 ĉe la franca universitato Sorbonne Nouvelle, en 2012 ĉe la Universitato Pablo de Olavide en Sevilo (Hispanio), en 2013 ĉe la Universitato de Ĝenevo (Svislando).

Kunveno

Rilate al Esperanto, li verkis la enkondukon al Manuale di Esperanto (Manlibro pri Esperanto) de Bruno Migliorini, kiu aperis en la 1990aj jaroj kaj ankoraŭ ege populara kaj uzata en la itala duoninsulo. De Mauro kredis, ke neŭtrala planlingvo povus tre sukcese esti uzata en Eŭropo. „Komuna lingvo sen difinita etna bazo povas esti [...] faciliga, translingva ŝlosilo por solvi la ĉiam pli kompleksajn rilatojn inter kulturoj. Kaj en multaj okazoj ĝi povus ekludi gravan rolon en la jura fako.”

Apogon al la utiligo de internacia lingvo De Mauro esprimis, per similaj vortoj, ankaŭ la 15an de novembro 2016, kiam li partoprenis – tio estis unu el liaj lastaj publikaj aperoj, en la aĝo de 85 jaroj – lingvistikan kunvenon organizitan en la universitato La Sapienza de Romo por soleni la 75an naskiĝdatrevenon de Renato Corsetti, emerita profesoro pri psikolingvistiko en la sama universitato (kies fakon pri humanismaj studoj De Mauro mem fondis siatempe, kune kun Alberto Asor Rosa).

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07