MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MEDICINO

Prostata tumoro venkeblas

Ĉe 400 homoj en eŭropaj hospitaloj estis sukcese testita noveca traktado kontraŭ la kancero de prostato, kaj tio ĉi travidigas eblan revolucion rilate al la maniero kuraci tiun malsanon.

„Temas pri terapio, kiu kombinas la utiligon de dek laseraj optikaj fibroj kun tiu de nova kuracilo enhavanta marajn bakteriojn, kiuj estis trovitaj en plej profundaj akvoj. Ĝi efektive funkcias: sufiĉas konsideri, ke duono el la traktitaj pacientoj jam saniĝis kaj ke, aldone, prezentiĝis neniu kromefiko,” oni povas legi en antaŭ nelonge aperinta numero de la medicina revuo The Lancet Oncology.

Erektiĝo

Dumviva impotenteco kaj inkontinenco (malkapablo reteni urinon) estas la prezo plej ofte „pagenda” fare de viroj, kiam medicinistoj intervenas kontraŭ ilia prostata kancero pere de kirurgio aŭ radioterapio. Fakte 90 % el la pacientoj vidas problemojn pri erektiĝo ekaperi, kaj eĉ kvinono spertas pli kaj pli malfacilan regon de la propra urina veziko.

Abismoj

Multe da viroj, kiuj malkovras tumoron je frua etapo, preferas atendi kaj konsentas traktadon nur en la momento, en kiu la malsano agreseme ekkreskas. La novtipa traktado uzas bakteriojn, kiuj vivas en la maraj abismoj – je preskaŭ absoluta mallumo – kaj kiuj fariĝas toksaj nur tiam, kiam ili elmetas sin al la lumo. La testado de ĉi tiu metodo estis efektivigita en 47 malsanulejoj de la malnova kontinento. La rezulto? La prostata tumoro plene reduktiĝis ĉe 49 elcentoj el la pacientoj. Krome, dum la posta periodo nur 6 elcentoj (oni notu: kvinfoje malpli ol ĉe la malsanuloj traktitaj per la kutimaj proceduroj) devis sperti prostatektomion.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07