MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SOCIO

Brulanta homo

Brulanta Homo (angle Burning Man), kiu jam ekzistas de pli ol 30 jaroj, estas samtempe okazaĵo, artloko, efemera urbo kaj festivalo. Pli ol 70 000 partoprenantoj alvenas al grandega ebenaĵo en la nevada dezerto en Usono kaj konstruas efemeran urbon por la aranĝo, kiu daŭras unu semajnon. Black Rock City (Urbo de la Nigra Roko) estas strukturita kiel du trionoj de cirklo, kun samcentraj stratoj nomitaj de A ĝis K kaj radiaj stratoj nomitaj de 2:00 ĝis 10:00, same kiel la horoj ĉe horloĝo. Ekzemple, oni povus starigi sian tendon ĉe D kaj 8:15.

Leonardo da Vinci

La centro de la cirklo estas okupata de grandega ligna statuo de homo. En 2016 la temo elektita de la organizantoj estis Leonardo da Vinci. La statuo estis konstruita kun dentradoj, kiuj simbolis la inventaĵojn de da Vinci. La statuo estis ĉirkaŭita de atelieroj por instruado, lernado kaj praktikado de artoj kaj metioj.

Sur la tiel nomata plaĝo (playa) estis starigitaj dekoj da artaĵoj, interalie templo, kie partoprenantoj povis mediti pri siaj mortintoj kaj aldoni memoraĵojn pri ili. Inter la artaĵoj estis lignaj konstruaĵoj, kiuj estos bruligitaj fine de la semajno. Beleco kaj arto estas ĉie en Brulanta Homo. Krome, multaj modifitaj veturiloj ĉiam veturas sur la plaĝo aŭ en la stratoj de Urbo de la Nigra Roko, tiel kontribuante al la arta etoso.

Tem-kvartaloj

La aranĝo daŭras unu semajnon ĝis la unua lundo de septembro. Dum la tuta semajno okazas multaj eventoj: artaj kaj muzikaj aranĝoj, koncertoj, kunvenoj, prelegoj kaj ĝenerale ĉiaj okazaĵoj por kunigi homojn.

Centoj da „tem-kvartaloj” estas proponitaj kun diversaj temoj, ekzemple en 2016 estis Anarkiista Kabaredo, Frakasita Kompaso, Pirataj Simioj, Elsenda Reto de la Plaĝo kaj Blanka Oceano. La temo de la kvartalo Gimnastikejo estis sportoj de la antikva Helenio. La grekoj praktikis sportojn vestite nur per iom da olivoleo. Oni organizis piedkuradon, luktadon kun olivoleo, diskoĵetadon, helenan nudan filozofion ktp. Multaj el la partoprenantoj anticipe ekzercis sin por ĉeesti en la aranĝoj.

Kun aŭ sen vestaĵoj

La plej granda parto de la partoprenantoj surmetas diversajn kostumojn. Multaj viroj sin vestas per jupo, multaj virinoj restas sen mamzono, multaj surmetas tre ellaboritajn kostumojn faritajn el artefarita peltaĵo aŭ el brilantaj tukoj. Aliaj, tute simple, estas nudaj.

Ĉiu kontribuas

Unu el la principoj de Brulanta Homo estas, ke neniu estas spektanto, sed ke ĉiuj estas partoprenantoj. La tuta evento baziĝas sur donacado: partoprenantoj donacas manĝaĵojn, trinkaĵojn, servojn aŭ simple afablecon aŭ brakumojn. Mono ne ekzistas ĉe Brulanta Homo. Donacantoj ne atendas ricevi reciproke, sed ĝenerale, ĉar ĉiuj ricevas donacojn, ĉiuj ankaŭ mem donacas. Tio donas al la aranĝo apartan etoson, laŭ kiu ĉiu estas kaj bonveniganta kaj bonvenigata. Partoprenantoj intersalutas per la vortoj "Bonvenon hejmen!", kio signifas, ke Brulanta Homo estas ne nur domo, kie ĉiu estas bonvena, sed ankaŭ hejmo.

Partoprenantoj kontribuas al la aranĝo diversmaniere. Kelkaj konstruas artaĵojn sur la plaĝo aŭ proksime al sia tem-kvartalo. Aliaj muzikas aŭ organizas muzik- aŭ danc-vesperojn. Ankaŭ multaj kvartaloj proponas servojn, kiel masaĝo aŭ bicikla riparo, aŭ simple bonaj sofoj, kie oni povas ripozi. Aliaj proponas senpagajn manĝaĵojn (kolbasan sandviĉon, japanajn nudelojn, kukojn ktp) aŭ la plej variajn trinkaĵojn.

Fine de la semajno profesiaj fajrobrigadistoj organizas la bruligon de la homstatuo. Ĉiuj, preskaŭ 70 000 homoj, kunvenas ĉe la centro de la plaĝo en etoso de kreskanta streĉo. Okazas belega nokta spektaklo fare de multaj fajroĵonglistoj, antaŭ ol la fajrobrigadistoj ekbruligas la statuon. La ĉefa evento de la semajno daŭras la tutan vesperon. La homamaso aplaŭdas ĉiujn etapojn de la bruligo de la Homo kaj poste festas sur la cindroj ĝis la mateno.

Thierry SPANJAARD

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07