MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KRIMO

Jakuzoj, malmultiĝo kaj skismoj

Jakuzoj, membroj de japanaj mafioj aŭ krimorganizaĵoj, daŭre malmultiĝas. Post 1963, kiam la jakuzoj nombris pli ol 150 000 laŭ polica takso, ili konstante malpliiĝas, precipe post la efektivigo de leĝo kontraŭ krimaj organizaĵoj en 1992. La leĝo faciligis la fermadon de iliaj oficejoj, kaj rajtigis la policon priserĉi iliajn proprietaĵojn kaj aresti la ĉefojn pro krimoj faritaj de iliaj subuloj. Sekve la nombro de jakuzoj falis ĝis ĉirkaŭ 22 000 en 2014.

La plej granda organizaĵo estas Jamaguĉi-gumi (bando), al kiu apartenis ĉirkaŭ 10 300 jakuzoj kaj rilataj organizaĵoj en 44 (el ĉiuj 47) gubernioj en 2014. Antaŭe Jamaguĉi-gumi estis la plej granda kaj profitdona mafia grupo en la mondo. Sed ĉefe pro subpremado, la organizaj potenco kaj agadoj de Jamaguĉi-gumi malfortiĝis. Oni taksas ĝian enspezon je 6,1 miliardoj da eŭroj en 2014, kontraste kun 8,1 miliardoj da eŭroj de Solntsevskaja Bratva, unu el la rusaj mafioj. Ankaŭ skismado kaj sekvaj perfortaj bataloj en 2015 akcelis la reduktiĝon de jakuzoj kaj iliaj organizaĵoj.

Jakuzoj havas longan historion kaj antaŭe profunde enradikiĝis en la socion. Ili iam funkciis kiel privataj policoj kaj advokatoj, kaj ofte estis rigardataj kiel neeviteblaj malbonuloj. Sangaj bataloj inter malamikaj bandoj estis heroe pritraktataj en multaj filmoj. Ili okupiĝis pri hazardludoj, vendado de drogoj, prostituado, surstrata vendado, maklerado pri konstrulaboristoj, fraŭdoj, ĉantaĝoj, uzuro ktp.

Tamen pro la efiko de la menciita leĝo, sed ankaŭ pro moderniĝo de la socio, tiuj krimoj, precipe la videble perfortaj agoj, rimarkinde malpliiĝis. Multaj bandoj ŝanĝiĝis en modernajn firmaojn kaj okupiĝas pri laŭaspekte normalaj komercadoj, kiuj tamen fojfoje kamuflas kontraŭleĝajn agadojn.

Lastatempe pro la longedaŭra ekonomia stagnado, ankaŭ entreprenoj de jakuzoj ne gajnis profiton. Sed la postuloj pri tributmono de la administra centro de Jamaguĉi-gumi estis tiel severaj, ke iuj subaj bandoj ribelis kaj fondis novan grupon, nome Kobe-Jamaguĉi-gumi, al kiu alfluis ĉirkaŭ 3000. Tuj post la skismo okazis luktoj kaj atakoj inter la novaj kaj restantaj grupoj. La polico avertas, ke civitanoj ne implikiĝu en tiuj luktadoj inter jakuzoj. Ekde la komenco de la skismo mortis tri jakuzoj, el kiuj du estis pafmortigitaj. Oni esperas, ke tiu skismo estos la komenco de la fino por tiuj krimorganizaĵoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 11, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07