MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

NOVELO

Migrantoj

– „Ducent kvindek mil homoj mortos, ok milionoj da homoj perdintaj siajn havaĵojn iĝos enlandaj migrantoj, unu kvarono de la tuta popolo formigros al eksterlando. Ho, homoj, pripensu! Malicaj dioj revenos! Satano ruinigos la landon. Ve, mia bela Damasko, ve!”

Ahmad, leginte la fragmenton de matena ĵurnalo, grumblis: „Kia absurdaĵo! Ĝuste nun, kiam multaj turistoj kaj investantoj trovas sian vojon al Damasko, tiu ĉi sinistra aŭguristino ĉiutage ululas, ke nia bela lando ruiniĝos! Kia sinistrozaĵo. Ŝi sidas sur la ŝtupoj de la Baala Templo kaj konsideras sin kvazaŭ aŭguristino de Delfo. Hodiaŭ mi ordonos, ke oni ŝin arestu.”

Klak klak klak, aŭdiĝis la pordofrapo!

– Jen, eniĝu – Ahmad ordonis estratone.

Estis la pordisto, kiu informis Ahmad pri la alveno de Ĵulia.

Ĵulia estis lia samklasanino en la pariza inĝeniera instituto de urbanizado, kie ili ambaŭ studis kaj fariĝis lertaj inĝenieroj.

Ahmad amis Ĵulian, sed ne kuraĝis esprimi sian amon.

La orientanoj ne sukcesas facile paroli pri tiaj aferoj. Post la studfino, Ĵulia eklaboris en Francio, kaj Ahmad reiris al Sirio. Li akiris gravan postenon en la koncerna ministerio. Li ambicie planis fari Damaskon francstila urbo. Li mem ofte nomis Damaskon „la Parizo de la mez-oriento”.

Kiam oni aprobis lian planon kaj dediĉis sufiĉan buĝeton, li anoncis en franca ĵurnalo reklamon por trovi la plej bonan desegniston por sia planaro.

Inter la partoprenantoj li renkontis la nomon de Ĵulia. Li tuj elektis ŝin eĉ sen bone rigardi ŝian skizon aŭ aneksitajn proponojn. La asistantoj rimarkis, ke la oreloj de Ahmad ruĝiĝas, kiam li vidas la nomon de Ĵulia sur tiuj paperoj.

Sed tio rilatis al kelkaj jaroj antaŭe! Kial Ĵulia revenis viziti lin nun?

Ahmad senpacience iris al la pordo kaj bonvenigis ŝin:

– Saluton, Ĵulia. Bonvenon.

– Saluton, Ahmad. Dankon.

– Estas ne atendite. Kial vi ne informis min antaŭe, ke mi iru al la flughaveno ...

– Ne necesas. Mi ja konas Damaskon. Mi laboris kaj loĝis tie ĉi, ĉu ne?

– Tamen ...

– Ne gravas! Mi venis diri gravan aferon al vi.

La okuloj de Ahmad ekbrilis ... sed la tuja klarigo de Ĵulia elrevigis lin:

– Via lando estas sojle de granda danĝero! Kaj vi mem ...

– Mia lando kaj mi? En danĝero? Kial? Kiel? ...

– Ahmad, vi estas tre okupita. Vi ne vidas la faktojn. Ni ambaŭ sufiĉe scias pri la longdaŭraj rilatoj inter niaj landoj. Nun ja mi svage sentas la danĝeron de milito.

– Vi ja parolas kiel tiu virino de la Templo de Baalo ...

– Mi ne konas ŝin kaj ne scias, kion ŝi diras. Sed mi ... mi ... mi ...

– Kion vi volas diri?

– Mi ne volas, ke io malbona okazu al vi ...

Momento de silento! Eterna momento, dum kiu ĉiu homo sen eĉ unu vorto komprenas, kion la alia volas diri ... Kaj du larmogutoj verŝiĝis de la belaj bluaj okuloj de Ĵulia ...

Ahmad sentis fortan neceson brakumi ŝin. Momenton li hezitis, pensante pri siaj religio, kulturo, moralo, oficeja ĉirkaŭo kaj, pli grave ol ĉio, la reago de Ĵulia ...

Tamen malgraŭ ĉio ĉi li faris tion, brakumis ŝin kaj kisis ŝian frunton. Ĵulia ne reagis malbone. Ahmad sentis sin la plej feliĉa viro de la mondo.

***

Malgraŭ siaj antaŭvidoj, Ĵulia decidis resti ĉe Ahmad.

Ŝia familio konsideris ŝian decidon frenezaĵo kaj ade rekomendis al ŝi revenon al Francio. Ahmad, malgraŭ la malkonsento de sia familio, malgraŭ la kulturaj kaj religiaj baroj, definitive decidis edziĝi al Ĵulia ... Kiam aŭdiĝis la unuaj eksplodoj sur la stratoj de aliaj urboj de Sirio, Ahmad ankoraŭ ne traktis la aferon tiom grave, sed Ĵulia, per sia virina senso, perceptis la danĝeron:

– Ahmad, ni devas formigri!

– Kara mia, kien? Tie ĉi estas mia lando, mia hejmo, mia laboro, mia familio, mia historio, mia ...

– Morgaŭ la milito atingos Damaskon. Ĉu vi ne aŭdas la hurlon de la milito?

– Ne estas milito. Estas protesto kontraŭ modernismo, kontraŭ progreso ...

– Kio ajn! Ni devas kelke da tempo resti for. Kiam la tumulto kvietiĝos, ni revenos!

– Ĵulia, vi konas min. Mi ne estas senrespondeca civitano. Mi devas, verdire ni devas resti en la lando kaj helpi ...

– Helpi al kio? Al kiuj? Ni estas inĝenieroj, nek soldatoj nek politikistoj.

– Ĉiuokaze mi restos!

– Ĉiuokaze? Eĉ se mi sola reiros al Francio?

Ahmad klinis sian kapon kaj fikse rigardis la plankon. Dilemo inter patrolando kaj amo, dilemo inter respondeco kaj sinsavo ...

***

Calais neniam vidis tiom da eksterlandanoj en si. Ĵulia ne povis trovi Ahmadon en la homamaso. Ŝi estis informita, ke li estas inter la rifuĝintoj. Post multe da strebado, kun la helpo de la loka polico, finfine ŝi lin trovis en koncentrejo.

Ahmad ne plu estis la antaŭa altranga postenulo, kiu neniam eldomiĝis sen kravato. Li estis magra, malpura, ne razita kaj vestis sin per nekonvenaj vestoj. Liaj okuloj rakontis la teruron de la morto. Ĉe li sidis knabino kelkjara. Ĵulia ne sciis kion diri. Post iom da intersilento ŝi demandis de la knabino ŝian nomon. La knabino ne parolis la francan. Ahmad vole-nevole devis interveni por traduki:

– La sinjorino demandas pri via nomo. Diru vian nomon al ŝi.

– Ĵulia!

– Jes, kara mia, mi estas Ĵulia. Sed mi demandis pri via nomo. Kio estas via nomo?

– Ĵulia! (mallaŭte kaj honteme respondis Ahmad): Ŝia nomo estas kiel la via!

Ĵulia staris konsternite dum kelkaj minutoj ...

Finfine ŝi decidis helpi al Ahmad, sed ne povis regi sian scivolon. Ŝi demandis lin:

– Kiel vi decidis ...

– Ne plu eblis resti tie ... estis vera infero ... la homoj sovaĝe mortigas unu la alian ...

Ekstere aŭdeblis bruoj:

– Ili venas kapti niajn laboreblojn ...

– Ili eĉ ne volas labori ... Ili venas misuzi niajn viveblojn ... netaŭguloj ... Ili eĉ ne parolas nian lingvon ...

– Ili ja estas homoj ... la homoj devas helpi unu la alian ...

***

Ĵulia akompanis Ahmadon kaj la knabinon al la prefektejo por registri iliajn nomojn. Laca oficisto demandis iliajn nomojn. Ahmad indiferente silentis. Ĵulia montrante la knabinon diris:

– Ĵulia Ŝehade ...

– Ne, ne: Ĵulia Aziz – haste respondis Ahmad.

– Sed via familia nomo estas Ŝehade ...

– La mia, jes, sed ŝi estas filino de mia fratino. La gepatroj mortis en sia domo, sub bombardoj. Ankaŭ la miaj! De la tuta familio restis nur ŝi kaj mi ...

La ekploro ne lasis al Ahmad plu paroli ...

Kaj ankaŭ Ĵulia ekploris. Ŝi ne plu pensis pri la bagatelaj vortoj de la tumultanta homamaso, nek tiuj de la politikistoj.

Ŝi pensis: Kien ni fuĝus, se okazus simila afero tie ĉi en Eŭropo?

Said BALUĈI kaj Marianne PIERQUIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi kaj Marianne Pierquin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07