MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

TEOLOGIO

Irano: Ĉu ankoraŭ nova religio?

Post Zurvanismo kaj Mitraismo, de kiuj restis en la nuna Irano nur sporadaj elementoj en diversaj kredoj, plej unue ni havas Zoroastrismon kies adeptaro ankoraŭ loĝas en Irano, Barato kaj aliaj landoj. Laŭ la asocio de la iranaj zaratuŝtranoj, ilia profeto vivis ekde 1768 ĝis 1691 antaŭ Kristo. La plej lasta irana profeto estis Bahao, la fondinto de Bahaismo (Bahá’u’lláh, 1817-1892 p.K).

Henry Corbin diris: „En la irananoj kvazaŭ ekzistas ia gnostika 1 geno”! Kaj mi aldonas: Ankaŭ religia, ankaŭ poeta, ankaŭ politika ... Kial Irano estas unu el la plej produktivaj landoj rilate al la religioj? Tio ne estas la temo en tiu ĉi artikolo. Eble iam mi parolos pri tiu temo.

Herezo aŭ nova religio

En tiu ĉi artikolo mi emus konatigi vin kun la plej freŝaj kaj plej aktualaj diskutoj inter la iranaj intelektuloj en la perslingvaj (kompreneble plejparte eksterlandaj) komunikiloj. Mi parolos pri fenomeno, kiun la inventinto mem ne nomas nova religio. Tamen multaj religiuloj kaj sekularaj intelektuloj verkis dekojn da artikoloj pri liaj teorioj. Iuj akuzis lin eĉ je herezo. Aliaj insistas, ke li faras novan religion.

Mi parolas pri profesoro doktoro Abdolkarim Soruŝ 2 (1945). Li estas irana filozofo. Li studis en Teherano farmakologion kaj en Londono kemion kaj okcidentan filozofion. Post la islama revolucio en Irano (1979) li unue helpis la novan reĝimon. Li havis altrangajn postenojn. Sed iom post iom evidentiĝis, ke li havas siajn memstarajn vidpunktojn kaj ne volas oferi siajn liberecon kaj memstarecon kontraŭ tiuj altrangaj postenoj. Finfine pro multaj konfliktoj li devige forlasis la landon kaj ekloĝis en Usono. Ekde tiam li instruas kaj prelegas en universitatoj de Usono, Germanio kaj Nederlando pri la persa poeto Rumi, pri islamologio kaj pri la filozofio de la scienco. En la jaro 2004 li ricevis la premion „Erasmus” en Amsterdamo.

Demokratio ankaŭ en Islamo

Resumi la verkojn kaj opiniojn de Soruŝ ne estas facile. Li sufiĉe bone regas la persan literaturon kaj la islaman teologion, kies terminojn, metaforojn, ambiguajn kaj aludajn esprimojn li abunde uzas en siaj verkoj. Lia stilo plenplenas de la klasikaj literaturaj kaj teologiaj terminoj. Krome, en siaj antaŭaj tekstoj, li intence aŭ subkonscie parolis sufiĉe svage, almenaŭ laŭ la konkretema kaj klarecema gusto de la nova generacio. Tio estas alia kialo por instigi diversajn diskutojn pri liaj verkoj. Tamen loĝante eksterlande, kaj eble desperante reveni al la patrolando, kaj ankaŭ danke al multaj kritikoj, nun liaj pensoj fariĝis pli kompreneblaj. Por resti kiel eble plej neŭtrala, mi uzas lian propran retejon, Vikipedion kaj la kritikojn de unu el la famaj kritikantoj de liaj opinioj, Akbar Ganĝi.

Soruŝ, sub la influo de la irana gnostikismo, ade klopodis disponigi novajn komentariojn kaj hermeneŭtikaĵojn 3 pri Islamo kaj tiele montri, ke plurismo kaj finfine demokratia vivmaniero povus okazi en la islamaj socioj.

En siaj unuaj pridiskutitaj verkoj, kiam li ankoraŭ loĝis en Irano, li implice diris, ke la kompreno de la religiuloj pri la esenco de la religio povus ŝanĝiĝi, ĉar tio dependas de la historia evoluo de la cirkonstancoj kaj sekve, de nia komprenpovo mem, kaj tial eblas eraroj. Kvankam en tiu ĉi teorio li absolute ne tuŝis la esencon de la religio, tamen tiu ĉi eldiro en sia tempo estis intriga laŭ la regantaj teologoj kaj kompreneble ne tolerata. Komenciĝis kvereloj. La tumulto multfoje malhelpis liajn prelegojn en universitatoj. La regantoj timis, ke de tiaj teorioj Soruŝ konkludos plurismon de la kompreno kaj poste de la kognado kaj poste ekkritikos la teorion de „teologa regado”. Ili ĝuste antaŭvidis kaj prave ektimis.

Kredo ne povas esti deviga

Soruŝ ja mem post nelonga tempo deklaris, ke la religia regado ne estos sukcesa. Pro du kialoj: unue, oni ne povos perforte krei kredon kaj amon. Due, la religia regado sin bazas sur la devoj, dum nia tempo estas la tempo de la rajtoj. La religia regadmaniero konas nenian rajton por la individuo.

Jam de longe en Irano oni diskutas, ĉu religiulo povas esti intelektulo? Irano havas movadon, kies nomo estas „religia intelektismo”. Kontraŭuloj kredas, ke tio estas paradokso. Laŭ ili, la intelektulo devas pensi kaj elpensi novajn progresemajn rimedojn por solvi la problemojn. Kiu de antaŭe sin devontigas resti engaĝita en kadro de certa religio, tiu estas teologo, ne intelektulo! Soruŝ tamen ankoraŭ nomas sin religi-intelektulo. Li ade deklaras sian fidon kaj kredon je Islamo.

Revoj aŭ sonĝoj

Verŝajne lia plej lasta teorio pri la revelacio plej tuŝis kaj la islamanojn kaj la sekularulojn. Soruŝ, serĉinte rimedon klarigi la koranajn nesciencaĵojn kaj nedemokratiaĵojn, reklamis pri sia nove elpensita teorio: La Profetaj Sonĝoj/Revoj! (La koncerna vorto en la persa lingvo (Roja) signifas kaj revon kaj sonĝon.)

Laŭ tiu teorio, la koranaj versoj estas rezultoj de la profetaj sonĝoj/revoj. La radikoj de la koranaj versoj devenas de la profeto mem, ne de Dio. Dio estas Ĉiomo. Dio ne estas homsimila estaĵo, kiu ĉiumomente povas ordoni al iu fari aŭ ne fari tion aŭ tion ĉi. Do, oni ne bezonas Koran-interpretistojn, komentariistojn, teologojn ... sed aliajn koncernajn fakulojn. Responde al la kritikantoj, Soruŝ diris: „Laŭ ĉiuj historiistoj, kiam la profeto ricevis la revelacion, li estis trafita de nekutima stato, io simila al la dormo, eĉ pli profunda ol la dormo”. Li ankaŭ respondis al la kritikantoj: „Se vi kredas je la revelacioj de la profeto, kredu ankaŭ je liaj sonĝoj/revoj”. Soruŝ kredas, ke per tiu teorio li kapablas klarigi multajn verŝajne paradoksajn versojn de la Korano.

Akbar Ganĝi, unu el la kritikantoj de la opinioj de Soruŝ, kredas ke: – Soruŝ, kiel ĉiu ajn alia homo havanta penson kaj opinion, trapasis pensoŝanĝojn fojfoje tre esencajn. Oni devas legi kaj kompreni lin kronologie. Laŭ Ganĝi: Soruŝ en la 1980aj jaroj klare deklaras, ke post la forpaso de la profeto la fenomeno de la profeteco finiĝis kaj ĉiuj posteuloj nur povos esti klarigistoj kaj komentariistoj de la Libro kaj la Sunao. En la 1990aj jaroj Soruŝ trapasis tiun stadion kaj diris, ke islamaj gnostikuloj kaj filozofoj ne estis nur klarigistoj kaj ripetantoj de la spertoj de la profeto, sed ili mem havis novajn malkovrojn, interalie „la amon”, koncepto, kiu antaŭe ne ekzistis en Islamo. La gnostikuloj (sufioj) kaj filozofoj per siaj unikaj spertoj pliriĉigis kaj plievoluigis la mahometan religion.

Timlibro de ĝihado

Dum la lastaj kvin jaroj, Soruŝ eĉ opinias, ke la profeteco post la profeto eblas! Li klare nomas Rumi-on profeto de la nova religio kaj lian libron (Masnavi Manavi) rezulto de la revelacio! Soruŝ komparas la Koranon (kiun li nomas: Timlibro de ĝihado kaj sklaveco) kun Masnavi (kiun li nomas: Amlibro ne-ĝihada de la libereco) kaj verŝajne preferas la lastan!

Do, Ganĝi kredas, ke pri Soruŝ, kiel pri multaj aliaj filozofoj, ni devas distingi inter la antaŭa Soruŝ kaj la posta Soruŝ! Ekzemple pri la liberalismo, la antaŭa Soruŝ rigore diris: „Neniu religiulo povus esti liberala, ĉar la religio kontraŭas la liberalismon.” Kaj: „Mi ne defendas la liberalismon kaj konsideras ĝin neanto de la religio.” Tamen en la lastaj jaroj Soruŝ ekkredis, ke la liberalismo baziĝas sur la rajtoj, dum la religio baziĝas sur la devoj. Li ekkredis, ke en Islamo la liberalismaj elementoj estas pli multaj ol la maldekstraĵoj.

Tri grandaj paŝoj

Ganĝi kredas, ke Soruŝ, ĉu li debutas kiel profeto aŭ ne, laŭ la rezulto de siaj teorioj, vole­-nevole kondukos al nova religio. Soruŝ mem respondis al tiu akuzo, ke li neniam volis, volas, emis, emas, kapablas ... esti profeto! Tamen Ganĝi akuzadas lin jene: Soruŝ klopodas per tri grandaj paŝoj glatigi sian vojon al pli granda ekpaŝo:

1. Per la teorio „profetaj sonĝoj” li strebas redifini la revelacion tiele, ke la revelacia sperto ne restu en la monopolo de kelkaj selektitaj homoj. En tiu ĉi paŝo li celas ŝanĝi aŭ aliformigi la revelacion de la tradiciaj monoteismaj religioj (vortoj de personigita kaj homsimiligita Dio kaj Lia parola kontakto kun homoj) en la fenomenon „sonĝo”! Do, laŭ Soruŝ:

1.1 La bildo de Dio en la Korano kaj la teologio de la profeto estis malĝusta kaj populara. Oni devas anstataŭigi tiun bildon per „ne-personigita, ne-homsimila Dio” aŭ per „Senforma Absoluto”.

1:2 En tiu ĉi kunteksto, la revelacio estas samkiel la sonĝo. La profeto pro epilepsi-similaj atakoj ekdormadis kaj en la dormo parto de lia personeco ekkontaktis vide-aŭde alian parton de lia personeco kaj la revelacio estis nenio alia ol lia interna/psika situacio.

1.3 La komentoj de la profeto pri siaj sonĝoj estis malĝustaj. Li erare supozis, ke iu personigita, homsimila Dio alparolis lin. Do, li ne povas esti senerarulo.

1.4 La rezulto de liaj sonĝoj, la Korano, estas ne homogena teksto kaj plenas de paradoksoj kaj kontraŭdiroj rilate al la modernaj scienco kaj filozofio.

1.5 Tial, tiu ĉi sonĝolibro devos esti interpretata de psikologoj kaj antropologoj (kaj ne de komentariistoj kaj teologoj). Soruŝ nomas tiujn siajn asertaĵojn: „fenomenologio de la strukturo de la Korana revelacio”.

2. En Islamo, ĝia profeto estas la lasta profeto. Venos neniu profeto post li. Soruŝ kontraŭe reklamis, ke lia teorio „ekspansias la profetan sperton”. Per tiu teorio li strebas al la ideo, ke post la profeto la revelacio povas ade daŭri, eĉ en nia tempo.

3. Soruŝ asertas, ke Rumi estis profeto. Li nomis la libron de Rumi „revelacio samkiel la Korano”. Alivorte, Rumi estis alia profeto post Mahometo por kompletigi la antaŭan religion, ricevis revelacion, havis Libron ...

Bezonata plia profeto

Soruŝ kompreneble opinias, ke la religio de Rumi ne malplenas de mankoj. Kvazaŭ devos alveni ankoraŭ nova profeto por kompletigi lian amreligion! Kvazaŭ la mondo atendas ankoraŭ novan profeton, kiu venos kaj nin antaŭen puŝos al nova paŝo per siaj profetaj sonĝoj!

Tiuj tri paŝoj laŭ Ganĝi estas rudimentoj kaj antaŭlaboroj por inventi novan religion, kiu devas konformi al la modernismo kaj la moderna mondo. Soruŝ konsideras sin la profeto de tiu ĉi nova religio kaj li tute kredas je la sukceso de la religio, kiun li elkonstruas surbaze de siaj sonĝoj.

Said BALUĈI
korespondanto de MONATO pri Irano
1. Noto de la redaktoro: La irana nocio gnostikismo-sufismo-mistikismo similas al la PIVa gnostikismo.
2. www.drsoroush.com.
3. Hermeneŭtiko estas en filozofio la metodologio de la interpreto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Said Baluĉi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07