MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SOCIO

Arĝenta pokalo por centjarulo

La tria lundo de septembro estas en Japanio la tago por respekti la maljunulojn. Ĝi estas ankaŭ nacia festotago, kiun oni enkondukis antaŭ 50 jaroj. Sed pro la maljuniĝo de la socio, ĉiu tago ŝajnas tago por maljunuloj. En 2015 loĝantoj 65-jaraĝaj kaj pli konsistigis 26,7 % el la tuta loĝantaro de 127 milionoj. En 2016 la ministerio pri sano, laboro kaj bonfarto anoncis, ke la homoj almenaŭ 100-jaraĝaj superas 65 000.

Sakeo

Por festi la centjariĝon la registaro donacas al la atingintoj arĝentan pokalon por sakeo. En la jaro 1963, kiam la donacado komenciĝis, la nombro de 100-jaruloj estis nur 153.

Ĉar la centjaruloj multiĝis kaj la elspezo por la pokaloj kreskis, la registaro decidis anstataŭigi la pokalojn el pura arĝento per tiuj el arĝente galvanizita alojo el kupro, zinko kaj nikelo. Pro tio la antaŭa kosto de 7600 enoj (64,7 eŭroj) por ĉiu pokalo duoniĝis.

Parencoj, gefiloj kaj genepoj celebre kolektiĝas ĉirkaŭ la centjaruloj kaj gratulas ilin. Bedaŭrinde estas multaj, kiuj pro demenco nur konsumas tempon enlite kaj eĉ ne rekonas siajn familianojn. Ĉu tiuj maljunuloj estas vere feliĉaj aŭ ne, dependas de ilia sanstato korpa kaj mensa.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07