MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

La morto venis sen averto

En juĝeja salonego en Graz [grac], la ĉefurbo de la aŭstra federacia lando Stirio, li parolas mallaŭte: „Mi ne volis tion. Mi ne scias, kion mi faris. Mi bedaŭras ĉion.” En sia blanka kompleto Alano Ro – tio ne estas lia vera nomo – aspektas nedanĝera, senkulpa, preskaŭ kiel granda infano.

Tagmeze la 20an de junio 2015 la 26-jara Ro amoke aŭtoveturis tra la urbocentro de Graz, mortigis tri homojn kaj vundis 36 pliajn, parte grave. Unu vundito mortis pli poste. Inter la mortigitoj estis 4-jara infano. Antaŭ superbazaro li haltis kaj atakis kelkajn promenantojn per tranĉilo. Iom poste li finis sian amokon antaŭ polica gardoĉambro kaj kaptiĝis. En la prizono li kondutis agreseme kaj devis restadi en speciala ĉelo. Ofte li mensogis. Pri sia religio li donis kontraŭdirajn informojn.

De Bosnio al Aŭstrio

Pro milito Ro fuĝis kiel 4-jara infano de Bosnio al Aŭstrio; aktuale li posedas la aŭstran civitanecon. Li vivis en vilaĝo apud Graz kaj laboris kiel kamionisto. Pro perforta konduto kontraŭ siaj edzino kaj du infanoj li devis forlasi sian loĝejon. En februaro 2016 sekvis la divorco.

Laikaj juĝistoj decidis

La malfacila demando estis: Ĉu Ro agis libervole kaj memkonscie aŭ sekve de psika malsano? La diversaj spertuloj havis diversajn opiniojn. La supera spertulo alvokita de la ŝtato decidis: Ro havas skizofrenion kaj do ne estas respondeca. La spertulo alvokita de la familio de la mortintoj deklaris, ke li ja agis el propra volo kaj do estas respondeca. Tion opiniis ankaŭ la laikaj juĝistoj en septembro 2016. Ro ricevis dumvivan karceran punon; la fina decido ankoraŭ mankas.

Ĉu reformi la leĝaron?

Post la proceso sekvis diskutado: Profesiaj juĝistoj devas argumenti aŭ pravigi sian verdikton, laikoj ne. Laikoj povas havi alian opinion ol spertuloj. Estonte ekzemple ne ok laikoj, sed kvin laikoj kaj tri profesiaj juĝistoj decidu pri la demando kulpa aŭ ne kaj devas ellabori detalan pravigon.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07