MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Post 89 jaroj denove en la ĉielo

La aviadilkonstruisto Antanas Gustaitis, kiu naskiĝis en 1898, estas titolita patro de la litova milita aviado. Liaj meritoj estas naŭ aviadiloj ANBO, la litova akronimo de Antanas Nori Buti Ore (Antanas volas esti en la aero). Inter la du mondmilitoj la aviadfortoj de Litovio posedis dekojn da ANBO-tipoj, sed la sovetia okupacio detruis la militaviadon de Litovio, samkiel la konstruiston mem.

Tamen antaŭ nelonge danke al entuziasmuloj unu aviadilo de ANBO denove ekflugis. Post 89 jaroj preskaŭ identa kopio de la aviadilo ANBO-II, konstruita en 1927, kelkfoje ĉirkaŭflugis kaj glate surteriĝis. Rolandas Kalinauskas, la konstruisto, kiu pilotis la aviadilon, estis kontenta. „La aviadilo funkcias preskaŭ senprobleme”, li diris.

Fotoj kaj desegnaĵoj

Kalinauskas estas unu el kelkaj entuziasmuloj, kiuj antaŭ tri jaroj lanĉis la ideon rekonstrui la aviadilon ANBO. La piloto rakontis, ke la laboro abundis, necesis investi minimume 50 000 eŭrojn. La aviadilo povis esti rekonstruita surbaze nur de fotoj kaj kelkaj desegnaĵoj. Al la efektivigo de la ideo kontribuis diversaj entreprenoj. La rekonstruisto ĝoje asertis, ke nun la aviadilo povos esti demonstrata en diversaj ekspozicioj kaj la litovaj gejunuloj povos ekinteresiĝi pri la historio de la litova aviado, kiu pereis dum la dua mondmilito.

Kalinauskas esperas, ke ANBO-II ne estas la lasta kopio de la aviadilserio ANBO. Li havas planon rekrei la iom pli progresan modelon ANBO-III kaj, en la okazo de sukceso, ankaŭ ĉiujn aviadilojn, kreitajn de la litova aviadilkonstruisto Antanas Gustaitis. Inter la jaroj 1925 kaj 1939 estis faritaj entute 66 aviadiloj de la naŭtipa serio ANBO.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07