MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

FILATELO

Trezoro sen valoro

Kolektantoj de poŝtmarkoj estas speciala kategorio. Ili konas detale ĉiujn siajn multnombrajn idojn, bone konservas ilin en luksaj albumoj kaj trastudas aliajn ĉe kolektantoj por trovi certan mankantan objekton, kiun ili kapablas pacience serĉi dum jaroj.

Post iu tempo estiĝas trezoro, kies monan valoron oni povas ekscii el katalogoj. Sed pri tio oni ne tre laŭte parolas. Post kiam mortas diligenta kolektanto, la heredantoj ja trovas la filatelan postlasaĵon, sed ofte ne kapablas mem taksi la materian kvaliton. Pri la spirita kaj la emocia valoro ili scias tute nenion. Iom trafoliuminte albumojn por eble trovi la legendan poŝtmarkon „Blua Maŭricio”, senkonsile ili prenas la abundan materialon kaj provas ĉe komercisto de poŝtmarkoj vendi la valorajn paperpecojn.

Tie ili elreviĝas, konstatante, ke ili ne estas solaj. En la lastaj jaroj multaj filatelistoj devis forlasi sian ŝatokupon kaj seniluziiĝis pro la ŝanĝiĝinta poŝtmarka mondo. Tial la komercistoj preskaŭ ne plu povas stoki la alvenantajn skatolojn plenajn je albumoj. Fojfoje esperemaj homoj venas eĉ per tutŝtopita kamioneto al la firmaa korto. Sed en la stratflanka vendejo ili devas konstati post kontrolado, ke tie oni vendas ne plu unuope, sed grandkvante kaj malaltpreze la iamajn raraĵojn de la antaŭuloj.

Reduktiĝo de la valoro

La juna generacio havas aliajn ŝatokupojn. Se mankas ĝenerala intereso, perdiĝas la valoro de la varo. Tial la mona valoro de la „dentumita trezoro” nuntempe ofte ne plu kreskas, sed draste reduktiĝas. En multaj filatelaj asocioj disvastiĝas pesimismo. Oni restas inter si kaj la rondo malgrandiĝas. Al tiuj ne povas helpi rakontoj pri aŭkciaj rezultoj kun altegaj prezoj. Ili forlasas siajn ekspoziciojn kun kelkaj eŭroj en la poŝo, se ili tamen ion vendas.

Sendepende de tiu sperto ĉiu fervora filatelisto volonte konservas siajn rememorojn pri feliĉaj horoj kun la paperbildoj kaj propra kolekto. Ŝajne senvaloraj paperpecoj ĉiam ankoraŭ povas esti valorega parto de la vivo.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi estis la lasta kontribuo de Franz-Georg RÖSSLER, kiun li sendis al MONATO tuj antaŭ sia forpaso. MONATO kondolencas al lia edzino Rita, kiu kiel fotisto grave kontribuis al liaj artikoloj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07