MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

SKOTLANDO

MacLeòid, amiko de la gaela lingvo

Unu el la plej elstaraj skotoj de la 19a jarcento estis Tormod MacLeòid (1783-1862), angle konata kiel Norman MacLeod [maklaud] kaj kromnomata Caraid nan Gàidheal (tradukebla kiel „amiko de la gaeloj”). Li estis kleriko de la Eklezio de Skotlando kaj fariĝis amiko de la reĝino Viktoria. Tamen, li iĝis pli fama kaj influhava kiel verkisto kaj klerigisto pri la skotgaela lingvo. Li fondis kaj redaktis du el la plej fruaj gaellingvaj periodaĵoj: An Teachdaire Gaelach (La gaela kuriero, 1829-1832) kaj Cuairtear nan Gleann (La gaela vizitanto, 1840-1843).

Instruado

MacLeòid estis entuziasma apoganto de la skotgaela lingvo kaj, precipe, de la utiligo, enkadre de edukado, de tiu antikva indiĝena idiomo de Skotlando. En 1824 li sukcesis persvadi la Eklezion de Skotlando (kiu ĝis la restaŭro de la loka parlamento efektive funkciis kiel kvazaŭa registaro) enkonduki skemon de instruado en la montaraj kaj insulaj regionoj de la lando. Post malmulte da jaroj tiuj lernejoj havis pli ol 22 000 lernejanojn. Samtempe aliaj gaelaj kaj religiaj asocioj instruis legadon kaj skribadon en la maldense loĝata Skota Altejo. Presitaj libroj ekaperis en la gaela kaj estis entuziasme legataj.

Iam la skotgaela (parenco de la irlandgaela) estis disvastiĝinta en preskaŭ tuta Skotlando, krom en la sud-orienta angulo, apud la landlimo inter Skotlando kaj Anglio, kie oni parolis la skotanglan (nun iomete konfuzige nomatan Scots).

Hodiaŭ la skotgaela estas inkluzivita en la listo de endanĝerigitaj lingvoj de Eŭropo, kvankam – ekde la restaŭrado de la parlamento en Edinburgo en 1997 – ĝi estas rekonata kiel unu el la lingvoj de Skotlando kaj havas oficialan statuson. Sekve estas pli da intereso kaj aktiveco, kaj multaj infanoj kaj plenkreskuloj nuntempe studas ĝin. Aperas ĉiam pli da moderna literaturo en tiu ĉi lingvo. Iom strange, pluraj eksterlandanoj lernas la gaelan en la altlernejo Sabhal Mòr Ostaig, parto de la universitato de Skota Altejo, sur la insulo Skye (gaele Eilean Sgitheanach).

Gastronomo

Se, kiel verkanto, mi rajtas aldoni personan komenton, tiu disvolvo ŝajnas tre kuraĝiga. La hejma lingvo de mia familio estas la gaela (pli precize la skotgaela; ne tiom la gaela de Irlando, kie mi nuntempe loĝas). Tri generacioj de nia familio parolas la skotgaelan, kvankam la plimulto de niaj parencoj jam delonge uzas la anglan kiel ĉiutagan idiomon.

Kio instigis min verki ĉi tiun artikolon, estis sendaĵo, kiun mi ricevis de amiko en Germanio. Temas pri eltiraĵo el la germana semajna magazino Boulevard pri la aktoro, aŭtoro kaj gastronomo Michael Klevenhaus el Bonn. La diversaj talentoj de tiu ĉionfara sinjoro jenas: li ne nur flue parolas kaj instruas la skotgaelan, sed agas ankaŭ kiel korespondanto de la skota radia dissendejo Radio nan Gàidheal. Mi posedas ekzempleron de lia lernolibro (inkluziva de kompaktdisko) Lehrbuch der schottisch-gälischen Sprache por germanlingvanoj: ĝi vere estas rekomendinda verko.

Amikoj

Kiel jam asertite, Tormod MacLeòid estis la unua „amiko de la gaeloj” aŭ (eble pli ĝuste) „de la gaela lingvo”. Michael Klevenhaus mem povas esti nomata amiko de la lingvo de la gaeloj: unu el la ne malmultaj homoj, kiuj donas valoran kontribuon al ĝia disvastigo, tiom eksterlande kiom en Skotlando. Ĉiuj el la endanĝerigitaj kaj minoritataj lingvoj de Eŭropo (kaj de la tuta mondo) bezonus tiajn amikojn.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07