MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ARMENIO

Memore al sindonemaj eksterlandaninoj

Ĉiun 24an de aprilo, dum 102 jaroj, la armena popolo rememoras la masakron de siaj antaŭuloj fare de la otomana registaro en la jaro 1915. Multaj armenoj sukcesis saviĝi kaj konservi sian identecon danke al virinoj, alveturintaj kiel misiuloj el diversaj landoj.

Eksciinte pri la suferoj de la malproksima armena popolo, ili lasis sian hejmon, veturis milojn da kilometroj, kaj sin dediĉis al savado de armenoj. Eblas ekzempli ĉi tiun sindediĉemon per biografietoj de kvin tiaj virinoj.

Karen Jeppe

Karen Jeppe naskiĝis en Danio en 1876. Ŝi studis medicinon en Kopenhago. De la organizaĵo „Danaj amikoj de armenoj” ŝi eksciis pri la historio de masakritaj armenoj. En 1903 la 27-jaraĝa Jeppe, jam sufiĉe bone reganta la armenan lingvon, troviĝis en la urbo Urfa, kie ŝi edukis 300 orfojn.

Kiam en Urfa komenciĝis en 1915 bataloj por defendi armenojn, ŝi sukcese savis la vivojn de pli ol 30 000 infanoj kaj virinoj. En 1922 ŝi fariĝis reprezentanto de „Ligo de nacioj”. Ĝis sia morto en 1935 ŝi laboris en Alepo (Sirio), kie ekde 1947 situas gimnazio portanta ŝian nomon.

Anna Hedvig Büll

La estonino Anna Hedvig Büll naskiĝis en 1887 en riĉa familio en la urbo Haapsalu. Ŝi regis la rusan, francan, anglan kaj germanan lingvojn. Dum sia misiula agado ŝi eklernis ankaŭ la turkan kaj armenan lingvojn. Eksciinte pri la sorto de armenoj, ŝi forveturis al Kilikio, la urbo Maraŝ, por eklabori ĉe germana orfejo.

En 1918 ŝi savis de turka malliberejo orfajn infanojn. En 1922 ŝi alvenis en Alepo, ekzilejo de armenoj, kaj iniciatis malfermon de malsanulejo. Ŝi organizis laboron por armenaj virinoj, kies varoj estis vendataj en Eŭropo.

Büll forpasis 94-jaraĝa, en 1981, en Germanio. En 2003 grundo de ŝia tombejo estis alportita al Armenio kaj enlokita en la memor-muron pri viktimoj de la genocido de armenoj.

Bodil Catharina Biørn

En la norvega urbo Kragoro naskiĝis en 1871 Bodil Catharina Biørn. En 1908 ŝi veturis al la otomana imperio kaj tie fotis la teruraĵojn. Reveninte Norvegion, ŝi kunportis fotoalbumon kaj ankaŭ du-jaraĝan armenan knabon, kiun ŝi nomis Fritjof, laŭ la humanisto Nansen.

En 1922 ŝi reiris al Sirio kaj poste al sovetia Armenio. En la urbo Aleksandropolo ŝi fondis orfejon „Lujsaĥbjur” („Fonto de lumo”). Ĝis 1935 ŝi laboris en Sirio, helpante armenojn. Ŝi forpasis en Norvegio en 1960.

En 2015, nepo de Bjorn, Jussi, transdonis al la armena genocido-muzeo manuskriptojn de sia avino. Li informis, ke multaj fotoj kaj materialoj de la avino nun troviĝas en la Norvega Reĝa Arkivo.

Maria Jacobsen

Maria Jacobsen naskiĝis en la dana urbeto Sijme en 1882. En 1907 ŝi veturis al la urbo Kharperd kaj estris malsanulejon. Ŝi eklernis la armenan lingvon kaj samtempe komencis kolekti materialojn por estonta 600-paĝa albumo, poste tradukita en la armenan kaj eldonita fine en 1979.

En 1919, savinte pli ol 3600 orfojn suferantajn pro tifo, ŝi mem malsaniĝis kaj bezonis kuracadon en Usono. Tie ŝi kolektis monon por armenaj orfoj.

La humanisma agado de Jacobsen estis alte taksata de la dana registaro. Ŝi fariĝis la unua virino, kiu ricevis de la registaro oran medalon. Ŝi mortis en 1960.

Alma Johansson

La svedino Alma Johansson naskiĝis en 1880. De 1901 ĝis 1915 ŝi laboris en okcidenta Armenio, en germanaj misiistaj organizaĵoj kaj orfejoj. Dum 1920-1921 ŝi helpis al savitaj infanoj en Konstantinopolo.

En 1923, translokiĝinte al Tesaloniko (Grekio), ŝi fondis fabrikon por 200 armeninoj-fuĝintoj kaj malfermis infanĝardenon kaj lernejon en la urbo Charilaos. Fine de 1941, post la faŝisma okupado de Grekio, ŝi revenis al Svedio, sed daŭris ŝiaj ligoj kun armenoj.

Ŝi eklernis la armenan, kaj postlasis librojn: „Forpelita popolo” (1930) kaj „Vivo de forpelitoj” (1931).

La armenoj dankas al tiuj kuraĝaj kaj bonkoraj virinoj, pro kiuj nun vivas multaj. Eble ankaŭ mi estas posteulo de unu el la savitaj orfoj ...

Lida ELBAKJAN
korespondanto de MONATO en Armenio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakjan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07