MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Rakonta koliero

Da rakontaroj, kolektoj de noveloj en nia literaturo aperis multe. La rakonta ĝenro estas teorie la plej facila. Ne estas rimoj devigaj, ne estas ritmo sekvota, ne estas fiksformaj strofoj. Ĉio tio estus balasto, la tuto tenas sin tra la rakontata epizodo: ne tro da personoj enplektitaj, ili ja kreus konfuzon, ne tro da moralaj predikoj, ili tuj divenigus la filozofion de la aŭtoro, dum la rakonto estas dialogo inter la aŭtoro kaj la leganto, kaj ne strange, se legantoj diversaj sentus la saman rakonton malsame.

Anarkiisma sento

Mi neniam renkontis Miguel Fernández persone, almenaŭ neniam konscie: eble ni apudpasis unu la alian ĉe iu kongreso, sed mi ne memoras. Mi renkontas lin en Sennaciulo, en la bitbulteno de Hispana Esperanto-Federacio, ni kunas en Beletra Almanako. Tamen ĉiam min allogis tiu anarkiisma sento, tiu spiro de libereco, tiu omaĝo al la falintaj por sia kredo, solidaj principoj, kiujn mi sentas al mi komunaj.

El la kvar startintoj de la „ibera grupo” per Ibere libere, Fernández estas la plej konsekvenca, la plej kohera, la plej muzika. Jorge Camacho estas sendube la plej produktiva: momentaj impresoj, vojaĝoj, politiko, persona filozofio; Miguel Gutiérrez, sub plumnomo Liven Dek, per sia kolekto Sferoj patronas sciencfikcion, Gonçalo Neves instruas per humuro; Fernández preskaŭ antiteze, malsimile al ĉiuj, tre skrupule mezuras siajn paĝojn, siajn liniojn, tiel ke lia tuta rakonta produktado de 1995 ĝis 2012 konsistas entute el dek ses eroj, el kiuj ok estas verkitaj en la unua periodo kaj aperis en Ekstremoj jam en 1997, do fakte certa ono de la libro estas jam konata. La aliaj ok do diluiĝis tra dek kvin jaroj. Certe, li plenigis tiun tempon, produktante ankaŭ poemojn kaj kantojn; lia tre esprimiva hispaneska lispa voĉo cirkulas abunde en Jutubo; ne eblas imagi hispanan kongreson sen liaj prezentadoj.

Historio

Lin ligas al mi ankaŭ la gusto kaj la respekto por la historio, pri kiu li donas mirindajn ekzemplojn per artikoloj en revuoj. Pli sobra ol Steele, malpli datumdona ol Lins, li kapablas verki literature pri historio majstre.

Alia atuto: neniam leganto trovas en la verko signon de malŝato, vulgaran esprimon; li amas siajn protagonistojn, eĉ la negativaj modeloj havas ion pozitivan, ja ankaŭ ili estas homoj.

Libereco

La unua protagonisto de ĉi tiu novelaro, La vorto kaj la vento, tra tri komencaj rakontoj estas amo al libereco, anarkiismo, tiu anarkiismo ĝisosta, ankoraŭ romantika, ke ĉiuj homoj estas fratoj, ke oni devas ribeli kontraŭ tiraneco, kiu subpremas, enkarcerigas, mortigas. Kortuŝa estas la novelo en kiu, al anarkiisto najlita al sia lito oni kredigas, per ĝenerala teatraĵo ludata versimile en la stratoj de la urbeto, ke la revolucio venkis kaj ke la laboristoj alprenis la povon. La civila milito estas memorigata ĉiupaŝe, agace por malgajninto, kun siaj kruelaĵoj, maljustaĵoj.

Amo

Alia protagonisto: la amo, tiu seksa, intelekta, spirita, kiun oni jam trovis kiel senrivalan aganton en la samaŭtora El la sonoraj soloj. Kisoj teneraj, kisoj grandiozaj, eĉ „kosma kiso” kun Adriana, miksiĝas kun volupto, kelkfoje simple aludata, sed saĝa kapo duonvorton komprenas. Ino kunestas ĉiam, eĉ se mortinta: Tiumomente mi solis sur la lito, sed Alba ne forestis. Neniam ŝi forestos, tiel longe kiel la mondo mondos. [...] Mi nudigis min tuta. Plonĝe. Sensis, ke la lipoj de Alba, en infinita likva multobliĝo, kisas ĉiun poron de mia haŭto. Mi mergis min ĝisfunde por apercepti ŝin absolute kovranta mian korpon. Alba ĉieis. Dominis min nepriskribebla delektiĝo. Paroksisma, paradiza. Mi sentis min mar-ondo. Mi rompiĝis en ŝaŭmo. Plezuro apogeis ... La subkolekto (ĉu ĉapitro en la novelaro?) Variacioj pri ama temo efektive pritraktas nur amon laŭ cent aspektoj, vivatan preskaŭ konstante en muziko; la titoloj de la noveloj Largo ma non tanto, Andanto, Tange, verkitaj en la periodo 2012-2013, kreas jam la atmosferon. Ĉu viro bezonas elekti nur unu virinon el paro, unu, al kiu oni nepre fidelu? Ne nepre, oni povas prezentiĝi kun du gardenioj ...

Morto

Oftas la sento pri morto kaj pri postmorta rememoro pri la amat(in)o; tiel la morto estas ekzorcata, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. La amata figuro daŭre prezentiĝas en la sonĝoj veraj, en tiuj duonveraj, en la soleco: ĝi restas konstante. Efektive, tio donas kontinuecon al la rakontaro, tiel ke prava estas la subtitolo Rakonta koliero; engravuro de ĉi tiu kontinueco estas ankaŭ arte aranĝita truko, ke ĉiu sekvanta novelo komenciĝas per la lasta frazo de la antaŭa, kvazaŭ transdono de stafeto.

Supervivo al la diktaturo

Plej freŝa estas la lasta parto, verkita en 2015. Iom longeta rakonto estas pri la preparado de filmo pri la unua amo de Marcos Ana (1920-2016), hispana poeto enprizonigita en sia dekoka jaro pro politikaj motivoj sub la regado de Francisco Franco kaj liberigita nur post 23 jaroj da karcero. Fernández mem kunvivis kun Marcos Ana la sperton de tiu preparado, kaj tion li rakontas en la libro; lia historia precizeco raportas, ke Ana post la liberiĝo estis ekzilita kaj estis invitita al multaj prestiĝaj lokoj en Eŭropo kaj Ameriko, kie li ricevis sennombrajn honorigojn kaj kie li rakontis pri siaj idealoj kaj sia kruda karcera vivo, punktita ankaŭ de psikologiaj atakoj, ekzemple minaco pri sekvamatena ekzekuto.

Li iel rolis kiel simbolo de pluvivado sub la hispana diktaturo kaj kiel daŭra instiganto al lukto por libero, kaj en Francio li konkrete agadis pere de tiucela centro de informado kaj solidaro kun ĉiuj viktimoj de politika subpremado.

Ĉi-teme, bonvolu permesi al mi personan memoron: Marcos Ana venis ankaŭ al Pisa kaj parolis en ne rapida hispana, sen traduko, tute bone komprenebla por la multaj aŭskultantaj studentoj italaj, inter kiuj estis mi. La mallonga posta pli intima konversacio kaj energia manpremo iel transigis al mi liajn sentojn de maturaĝa persono ankoraŭ junece alkroĉita al la idealoj de socialismo kaj homa frateco.

Kiel apendicojn la leganto trovas poemojn, rilatantajn al la temoj menciitaj (du de Marcos Ana, tradukitaj) kaj unu porinfane reduktitan ĉarman rakonton pri la troja milito, ĉerpitan el pli granda plano pri dulingva (esperanta-hispana) rerakonto pri tiu fama evento, inkluzivanta neprajn aludojn al tuta aro da mitologiaj cikloj. Junulo, kiu ne konas la grekan mitologion, trovos ĉi tie stimulon al studado kaj enprofundiĝo.

Leksike kaj muzike

Ne decas konsideri la recenzon kompleta sen aludo al la lingvaĵo. Fernández majstras la lingvon ne nur leksike (tenu NPIV-on ĉemane), sed ankaŭ muzike: frazoj mallongaj, kvazaŭ akordoj: Fajris karesoj. Anksie. Aŭdace. Direkte al ŝia ĝu-kerno. Ŝanceliĝis virto. Sed ... fine, ve, imperiis la sesa di-ordono. Abundas verbigoj el substantivoj, el adjektivoj: la suno diamantis, longis la vesperoj, li ellangis tiun misteron el ŝia buŝo, li forsagis surstraten, stelis la lumoj de la montaraj vilaĝoj, Paŭlo kaj Roberto foraŭtis Skotlanden kaj tiel plu. Vera ĝuo por lingvaj spertuloj, sed ankaŭ legolibro por duagrada kurso, kie oni analizu ĉiun vorton por lerni, kiom esprimpova estas la kunmetado de radikoj kaj kiom flua povas esti eĉ arte kunplektita lingvaĵo.

Carlo MINNAJA
Miguel Fernández: La vorto kaj la vento. Eld. Mondial, New York, 2016. 250 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-1-59569-315-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07