MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

LITERATURO

Mirèio: mirinda verko en mirinda lingvo

Antaŭ kelkaj jaroj mi feriis en la langvedoka regiono de Francio, kaj tie mi havis la okazon ĉeesti interesan prelegon pri la okcitana lingvo. Imponis min la beleco de tiu ne plu bone konata lingvo. Estis evidente, ke la plimulto de la aŭskultantoj estas francoj, kiuj scias malmulton, aŭ eĉ nenion, pri tiu lingvo, kiu iam estis disvastigita tra granda parto de Francio. Dum la mezepoko ĝi estis la muzikeca lingvo de la famaj trobadoroj, kiuj (laŭ PIV) „ricevis disĉiplojn en Nord-Francio kaj en Germanujo”. Eble oni povus aldoni Portugalion al tiu listo, ĉar kiam mi loĝis en tiu lando, oni diris al mi, ke la stilo de la fadoj (kantoj) de la studentoj ĉe la universitato en Coimbra devenas de la trobadora tradicio.

Frédéric Mistral

Ekde mia restado en Langvedoko, mi forte deziris lerni pli pri la okcitana. Mi jam sciis, ke la plej fama poeto de la provenca dialekto de la okcitana estas Frédéric Mistral (1830-1914), aŭtoro de la longa poezia verko Mirèio. Kiam mi estis studento, mi legis pri tiu verko kaj pri Mistral, en la libro Lettres de mon Moulin (Leteroj el mia muelejo) de Alphonse Daudet, sed mi sciis malmulton pri la vivo kaj laboro de Mistral mem. Poste mi konstatis, ke li estis batalanto por la sendependeco de Provenco, kunfondinto de la literatura kaj kultura asocio Félibrige, leksikografo kaj korifeo de la movado por la restaŭro de la provenca lingvo, kiun li priskribis kiel „la unua literatura lingvo de la civilizita Eŭropo”.

Mistral estis la kvara ricevinto de la Nobelpremio pri literaturo (la dua el Francio, post Sully Prudhomme). Sed Prudhomme verkis en la franca; Mistral en la okcitana. La Nobel-komitato aljuĝis tiun honoron al Mistral „rekonante la freŝan originalecon kaj veran inspiron de lia poezia produktaĵo, kiu fidele respegulas la naturan pejzaĝon kaj indiĝenan spiriton de lia popolo, kaj plie, lian signifoplenan laboron kiel provenca filologo.” Cetere li ricevis la altan ŝtatan honorigon Légion d'Honneur (Honora Legio).

Frustrita amo

La longa poemo Mirèio konsistas el 12 kantoj kaj rakontas pri la frustrita amo de Vincent kaj Mireille, du provencaj gejunuloj de malsamaj sociaj rangoj. La nomo Mireille estas la franca formo de la provenca meraviho, kiu signifas miron. La poemo rakontas, ke la gepatroj de Mireille volas, ke ŝi edziniĝu kun provenca bienulo, sed ŝi enamiĝas al malriĉa korbofaristo, kiu reciprokas ŝian amon. Ŝi rifuzas tri riĉajn svatiĝantojn, kaj kiam ŝiaj gepatroj ne permesas, ke ŝi edziniĝu kun Vincent, ŝi fuĝas al Saintes-Maries-de-la-Mer, por preĝi, ke la sanktuloj ŝanĝu la decidon de la gepatroj. Sed, pro la fakto, ke ŝi forgesis kunporti ĉapelon, ŝi mortas pro sunfrapo en la brakoj de Vincent.

Riĉa teksaĵo

Ene de la framo de tiu simpla kampara tragedio estas enplektita riĉa teksaĵo konsistanta el abunda priskribo de la historio, legendoj, kutimoj, religio, flaŭro, faŭno, geografio, muziko, rimaĵoj, manĝaĵoj, pejzaĝo, superstiĉoj, festoj, laboro, metioj kaj loĝantoj de la provenca regiono. Do, ĝi estas valorega kontribuaĵo al la okcidenta kulturo kaj al la nacia kaj monda literaturo. Plie, ĝi montras la belecon kaj riĉecon de la okcitana lingvo.

Persekutoj

Bedaŭrinde, dum la tuta monda historio, la grandaj influhavaj popoloj kaj ŝtatoj ĝenerale malestimas, ignoras, primokas, malpermesas, kaj ofte persekutas parolantojn de indiĝenaj, minoritataj kaj regionaj lingvoj. Tio okazis en Britio al la kimroj kaj gaeloj; en Rusio al la regionaj etnoj; en Nord-Ameriko al la indiĝenoj; en Hispanio (precipe sub Franco) al la katalunoj, eŭskoj kaj galegoj; en Francio al la bretonoj, okcitanoj; kaj en multege da aliaj landoj kaj lokoj.

Valorega servo

Malgraŭ la honoroj kaj omaĝo, kiujn Francio kaj la Nobel-komitato donis al Mistral kaj al liaj kulturaj kontribuoj, ŝajnas, ke liaj skribaĵoj en la okcitana estas legataj de malmultaj. Mi devis multe klopodi kaj longe serĉi por trovi ekzempleron de Mirèio en la originala provenca. Feliĉe mi finfine trovis ĝin ĉe societo, kiu reproduktas faksimilojn de gravaj kaj ne plu eldonataj verkoj de monda literaturo. Tiuj societoj kaj entreprenoj faras valoregan servon al la kulturo kaj la edukado. Espereble multe pli da homoj utiligos tian servon kaj retrovos tiajn literaturajn trezorojn.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07