MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Nekrologo

Danksaluto

La ĉi-jaran someron mi certe memoros pro la aĉaj novaĵoj, kiuj, hazarde ĉiam en la vesperaj horoj, senkompate atingis mian modernulan – t.e. ĉiam enretan – poŝon. Iu interrompu, bonvole, la anatemon; kaj baldaŭ rekomenciĝu la pluvoj, rapide revenu la malvarmo, ĉar ĝis nun la somero estis terure kruda.

Post la novaĵo pri supozita glaciaĵ-kamiono, kiu semis morton en suda Francio kaj puŝfaligis senkulpajn homojn kvazaŭ keglojn, kaj tiu pri la puĉ-klopodo en Turkio (kuntreninta siavice la morton de centoj da homoj en nur unu nokto), ĉi-foje plej neatendite jen „vibris” en mia poŝo (dum trankvila, vespera, vere rilaksa promenado) ankaŭ la superreala novaĵo pri la forpaso de nia ĉefredaktoro – kaj mia, nia amiko – Paul Gubbins: mallonga, malambigua mesaĝo, kiu estigis veran fulmon en la sennuba (kaj tiumomente senluma) itala ĉielo super mia kapo.

Miaj 37 jaroj igas min nek tro juna nek tro maljuna. Mi bone memoras la infanajn jarojn, kiam la vorto morto estis vera fremdaĵo, kiu ĉiam rilatis ies („aliies”) geavojn, ies geonklojn, ies najbarojn; neniam (aŭ treege malofte) ĝi tuŝis homojn el mia rondo, el mia vivo. Poste venis la vico de ies gepatroj aŭ ies konatoj. Eĉ tio ne tuŝis min persone, kaj prie mi ĝojis. Sed nuntempe mi amare konstatas, ke ĉiam pli ofte amikoj aŭ konatoj aŭ kolegoj miaj estas tiuj, kiuj adiaŭas la surteran vivon: pasas iom post iom la jaroj kaj bedaŭrinde (for)pasas, iu post iu, personoj signifaj por mi, al kiuj mi estas pro pluraj kialoj ligita aŭ al kiuj mi estas el pluraj vidpunktoj dankema; personoj, kiujn mi neniom volus perdi, el kiuj mi esperis multon ankoraŭ povi lerni; personoj, sume, kiuj siamaniere ludis gravan rolon en mia vivo.

Aparta estimo, granda reciproka respekto min streĉis, min ligis al Paul Gubbins, ĉar, ekster iu ajn stereotipo, li plurfoje (konkrete!) helpis min, subtenis min, daŭre regalis min per proponoj kaj atentigoj, konsiloj kaj rimarkoj (ĉiam trafaj kaj rektaj, sen tro da nenecesaj afablaĵoj) rilate al la verkado/redaktado de artikoloj, kaj ne nur. Li multon instruis al mi, iam komencanta artikolanto/kunlaboranto, per enviinda kompetento kaj hodiaŭ malofta pacienco. Kion li sciis kaj scipovis, tion Paul senprofite kaj sincere transdonis ne nur al mi, sed certe al ĉiu el siaj junaj studentoj kaj malaplombaj verkemuloj. Paul estis helpema, altruisma, senartifika persono.

La venontaj alineoj ne tro laŭdos la kariertabelon – aliflanke abunde ĉeestan en Interreto – de Paul Gubbins, brila lingvoinstruisto, ŝatata profesoro, mordanta ĵurnalisto, akrevida esperantisto, kiu sen sufero (kaj sen iu antaŭa aŭguro!) komence de aŭgusto 2016 dumdorme pereis, konsternante tiujn, kiuj, en kaj ekster Esperantujo, havis la ŝancon kaj la plezuron konatiĝi aŭ kunlabori kun li. Ĉi tie mi kompatas kaj substrekas la forpason de zorgema kolego, kiu, sen iam pozi, sen iam aroganti, ja fariĝis – kvankam ni neniam persone renkontiĝis – mia senarta interreta konsilisto kaj, mi emas aldoni, plumamiko.

Oni ne subtaksu la gravecon de tiaj „ciferecaj” amikrilatoj: la reto estas hodiaŭ potenca ilo, kiu jam ebligas esti en fruktodona kontakto inter homoj tre foraj unu de la alia kaj neniam fizike renkontiĝintaj. Sed kio ŝanĝiĝas, se oni babilas kun la propraj amikoj ene de ekrano anstataŭ ene de kafejo? La povon de Interreto cetere jam antaŭ longe tre bone intuiciis Paul Gubbins, kiu longege antaŭ la alveno de Interreto estis la unua kunlaboranto de MONATO, kiu havigis al la redakcio de nia gazeto ciferecan manuskripton. Paul estis longvida, sagaca, pionira persono.

Mi regule komunikis kun Paul Gubbins retmesaĝe, konversaciante ne nur pri la teknikaj aspektoj de verkado aŭ redaktado, sed pri diversaĵoj, kiuj rilatis al niaj respektivaj, tiel malsamaj, vivoj. Mi renkontis Paul Gubbins nek ĉe Universala Kongreso, nek ĉe alia esperantista okazaĵo, ĉar, kiel li persone skribis al mi apenaŭ 11 tagojn antaŭ ol forpasi: „Se vi kongresumas en Nitra, mi deziras al vi agrablan semajnon. Denove mi malĉeestas ... tro da solenaĵoj / popoldancado / ambasadoraj paroladoj, ks”. Ŝajnas (kaj mi komprenas la sintenon de mia amiko Paul, ĉar niaj karakteroj tre similis), ke Paul volis pasigi ĉi tiun someran periodon trankvile kaj diskrete, laŭ lia modera karaktero. Kun kiu? Certe kun sia familio, konsistanta el liaj edzino, Anne, du gefiloj kaj unu (treege amata) nepo. Aldone, tamen, Paul tre amis siajn hejm-bestojn. „Finfine briletas la suno ĉe ni kaj mi povis tetrinki ĉi-vesperon en la ĝardeno, helpate de mia (tri)kataro. Sendube ĉe vi multe pli agrablas la vetero. Ĝuu la sunon kaj enspiru freŝan aeron”, li skribis al mi en la printempo. Al Paul sufiĉis tiel malmulto (io bongusta por trinki, iom da kompanio, iom da milda vetero) por esti feliĉa! Paul estis simpla, bonkora, sentema persono.

Paul estis krome idealisto, sed – se tiel diri, uzante oksimoron – realisma idealisto: li plu kredis, ĝis sia lasta tago, je iu unuiĝinta senlima Eŭropo (kiun lia Britio lastatempe decidis forlasi), kiel ĉiuj povas legi nehazarde en lia iuspeca testamento, lia lasta kontribuo, aperinta en la antaŭa numero (MONATO 2016/08-09, p. 5). Li ja kredis kaj esperis je la paco, ĉar li estis vera homo de paco („Mi bedaŭras, ke miaj samlandanoj uzas vian insulon Kipron kiel aviadilo-portanton. Mi ne subtenas britan militan intervenon en Sirio kaj ne kredas, ke ni povas helpi ... tute male. Ni malbonigas jam malbonan situacion kaj tiel kreas malamikojn, ne amikojn”, li deklaris pasintjare al mi per reta mesaĝo), kaj li estis konvinkita, kiel ni ĉiuj legantoj de MONATO, ke Esperanto estas la plej taŭga lingva instrumento, por ke la homaro povu „kunvojaĝi” („Kunvojaĝu!” ja estis la titolo de vaste utiligata manlibro pri Esperanto, ĝuste de li verkita) al horizontoj de frateco, sendepende de oniaj etno, raso, religio.

Tamen Paul, kiu uzis la lingvon internacian por verki ne nur gramatikajn librojn, sed precipe prozon kaj teatraĵojn, neniam falis en iujn teoriajn finvenkismajn kliŝojn. Li neniam flirtigis verdstelajn flagojn, mi kredas, aŭ naive kantis, ke „Esperanto estas la vivo por ni, por ni”. Li estis ulo, kiu amis labori („vortojn ŝparu, agojn faru” sendube estis lia devizo) kaj preferis sin koncentri sur la praktikan utilecon de komuna neŭtrala lingvo, perfekta por interŝanĝi opiniojn kaj glatigi eventualajn malkonsentojn inter diversaj popoloj kaj kulturoj. Li mem havis siajn ideojn, kiujn li ĝisoste defendis, sed li neniam trudis ilin al la aliuloj. Paul, eĉ kiel ĉefredaktoro, nenion decidis iam aŭtoritateme. Li voĉdonigis ĉiujn proponojn, respektante la senton kaj la volon de la plimulto. Paul estis humila, demokrata, respektema persono.

Entute, mi multege lernis de Paul Gubbins; mi ne forgesos lian ĵurnalisman stilon, tiel amuzan, kaŭstikan, malpezan kaj ofte memironian, ke plej plezure ĉiam mi legis liajn skribaĵojn ĝis la lasta alineo. Estus certe agrable por mi renkontiĝi persone kun li iuloke; mi opiniis, ke iam tio okazos en iu ajn loko de la mondo, sed mi eraris. Tio ne gravas. Paul foje konfesis al mi, ke li ne estas devota/pia persono: tamen mi faros spiton al li kaj memoros pri lia nomo en miaj kristanaj preĝoj, ĉar li estis indulgema homo, bona kiel pano, kaj mi ne havas dubojn, ke trans la landlimo li trovis agrablan surprizon.

Danksalutante al Paul Gubbins por la lasta fojo nome de la tuta legantaro de MONATO, mi forte deziras iutage povi babili persone kun li en loko finfine bela, paca, frateca kaj ama, kia Paul imagis ke, danke al pli kaj pli da kunvojaĝantaj Esperanto-parolantaj homoj de bona volo, ĉi tiu ronda verdoblua pilko estontece fariĝos.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07