MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ITALIO

Elvolvis papirus-rulojn teamo de fakuloj

En vilao apud Napolo oni trovis de post la jaro 1750 plurajn centojn da papirusaj ruloj cindrigitaj. La domego, situanta en Herkulano kaj jam parte detruita en 62 p.K. pro antaŭa tertremo, estis tute surkovrita – de dika tavolo el fango, ŝlimo kaj lafo – 17 jarojn pli malfrue. Kiel konate kaj detale priskribite de gravaj latinaj aŭtoroj (precipe Plinio la Juna, kies onklo Plinio la Maljuna pereis provante pristudi realtempe kaj surloke la okazaĵojn), en 79 p.K. terura erupcio de la itala vulkano Vezuvo – aŭ Vezuvio – detruis Pompejon kaj provokis grandan katastrofon en la ĉirkaŭa areo, kie kuŝis Herkulano mem.

Multe da homoj mortis sufokate. Post la malkovro de la ruloj homoj nek aŭdacis, nek sukcesis iam ajn (ĝis antaŭ nelonge) ilin malfermi. Estis fakte tro granda la risko, ke tiu elvolva ago detruos por ĉiam la papirusojn kaj ilian potenciale altvaloran enhavon. Sed ni vivas en 2016, kaj komputiloj ege simpligas nian vivon, permesante aferojn, kiujn neniu estintece imagus: do noviga teknologio finfine ebligis ciferece malvolvi la menciitajn papirusajn rulojn, konservante samtempe ilian integrecon kaj endanĝerigante ilin neniom!

Esploristoj

Tiun ĉi operacion sukcesis lastatempe efektivigi internacia aro da esploristoj. Devenantaj precipe de Italio kaj Francio, ili fruktigis siajn diversajn kompetentojn rilate al fiziko, matematiko, inĝenierio, papirusologio, sed ankaŭ paleografio kaj klasika filologio. La esploro, freŝe aperinta en la revuo Scientific Reports, enplektis diversajn strukturojn, kiel European Synchrotron Radiation Facility en la franca urbo Grenoblo, la tomografia laboratorio de Nanotec-Cnr, kies sidejo estas en Romo, la universitato Tor Vergata (ankaŭ en la itala ĉefurbo) kaj la universitato de Kalabrio, en la sudo de la itala duoninsulo.

Iksoradia tomografio

Temas pri papirusa kolekto, kiu entute inkluzivas 1800 rulojn kaj kiu estis bonŝance savita post la erupcio de 79 p.K. La ruloj plejparte troviĝas en la Nacia Biblioteko de Napolo. Oni prave konsideras tiun kolekton el Herkulano la sola (kaj certe la plej grava) antikva libraro nun ekzistanta. Kadre de sendube kompleksa eksperimento oni elektis kaj analizis du papirusajn rulojn pere de evoluinta tekniko, bazita sur iksoradia tomografio kutime uzata en la medicina fako. Por la analizo de la donitaĵoj la fakuloj aplikis serion da specifaj algoritmoj kun la celo malvolvi la rulojn ciferece (sed ne reale, ĉar ili detruiĝus).

Pliigita kontrasto

Tiu ĉi tekniko antaŭvidas la uzon de aparta lumo (tiu de sinkrotrono), kiu havas la kapablon pliigi la kontraston inter la skribaĵoj kaj la papirusoj. Tiel eblis pli simple lokalizi kaj priesplori ilian tekston. Oni zorge do esploris la enan strukturon kaj skanis la skribaĵojn. La rezultoj, kiuj estis atingitaj danke al ĉi tiu kaj al kelkaj similaj pasintecaj eksperimentoj, malkovris signifan parton de teksto – skribita en la greka lingvo – ĝis nun ne observeblan tie ene.

Sablo kaj ŝtonetoj

La legado de la greka teksto, senprobleme deĉifrita de la sciencistoj, donis voĉon al famaj helenaj filozofoj el la skolo de Epikuro kaj revivigis iliajn neniam aperintajn verkojn, kiuj en kelkaj okazoj estis nur parte konataj. Tiuj ĉi lastatempaj malkovroj povus revolucie ŝanĝi niajn konojn rilate al la historio de la antikva filozofio kaj de la klasika literaturo. Sed estas io plia: krom la konkretan enhavon de la papirusaj ruloj, la studado fare de la teamo de fakuloj akirigis ankaŭ aliajn gravajn informojn. Ekzemple, la cifereca malvolvado de la papirusoj montris ankaŭ la enan ĉeeston de sablo kaj ŝtonetoj, certe ligitan kun la katastrofaj okazaĵoj, kiuj frapis Kampanion en la unua jarcento de nia erao.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07