MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

Ekonomio

Krizo nekomprenita

En la jaro 2008 okazis mondskala financa krizo, kiun nur malmultaj antaŭvidis. Investintoj perdis grandegajn monsumojn kaj registaroj estis devigataj ŝuldiĝi por savi la bankan sistemon. Neniu komprenas kiel la samaj misinvestoj povis okazi ĉe preskaŭ ĉiuj bankoj, kaj ĝis nun neniu el la kulpuloj ricevis punon. Intertempe la regularoj iĝis pli severaj (kaj pli kompleksaj), sed la bankoj daŭre ofertas, eĉ altrudas, al siaj klientoj financajn produktojn, kies detalojn neniu persono kun meza instrunivelo kapablas kompreni.

Ĉu la ekonomikistoj komprenas la ekonomion?

Ĝenerale ankoraŭ estas aplikata la ekonomia scienco de la pasinta jarcento kun la nov-liberalaj trajtoj aldonitaj dum la Thatcher-erao, kvankam ĝi multflanke konfliktas kun novaj fenomenoj kiel tutmondiĝo kaj ekologio. Ĉu la mondfamaj ekonomikistoj nenion lernis el la pasinteco? Tion asertas Frank Niessen [nisn], kiu studis en la germana Aachen kaj loĝas en la belga Eupen, en sia libro Entmachtet die Ökonomen! Warum die Politik neue Berater braucht (Senpovigu la ekonomikistojn! Kial la politiko bezonas novajn konsilantojn).

Laŭ Niessen ekonomikistoj konsideras sian fakon scienco kiel naturscienco, kun ekzaktaj, netuŝeblaj aksiomoj, dum ĝi reale estas socia scienco, influata de multegaj faktoroj. Multaj teorioj estas tro simplaj por esti utilaj en la reala vivo. En sia verko li faras proponojn por pli etika kaj sociala ekonomia sistemo.

Daŭra ekonomia kreskado ne eblas

Jam en 1972 la Klubo de Romo en raporto atentigis pri la limigitaj stokoj de bazaj materialoj kiel energio kaj ercoj. Kvankam dum postaj jardekoj evidentiĝis, ke la reala situacio estas malpli maltrankviliga ol la prognozo, oni ĝenerale akceptas, ke la stokoj iam, en ne tro fora tempo, elĉerpiĝos, ĉar ĉiuj mondanoj deziras havi la vivkomforton de la „riĉaj” regionoj. Ŝparemo kaj reuzo de materialoj nur iom povas prokrasti tion. Malgraŭ tio, politikistoj kaj ekonomikistoj (kaj ĵurnalistoj...) daŭre instigas al kreskado de la ekonomio, ĉar laŭ ili nur tiel solveblas problemoj kiel senlaboreco, socia sekureco kaj ŝtataj ŝuldoj. Ili pretervidas, ke en ilia lando plejparto de la bezonoj jam estas plenumitaj. La ekonomia kresko okazu en malriĉaj landoj, sed tiuj ne kapablas pagi la ofte altteknologiajn kaj multekostajn produktojn. Pli utilus al ili pli simplaj, malpli multekostaj produktoj, kiujn ili mem kapablas produkti.

En multaj evoluantaj landoj la politika situacio estas tiel malstabila, ke kresko de la ekonomio estas nur revo; la loĝantoj kontentas se ili sukcesas vivteni sin. Sed estas ankaŭ grandiĝanta grupo de antaŭe sufiĉe bonfartaj ŝtatoj, kiuj iom post iom forglitas en malriĉecon, ekzemple la sudaj landoj de Eŭropa Unio, aŭ kiuj perdis la esperon baldaŭ iĝi bonfartaj, ekzemple la landoj de orienta Eŭropo. Ilia progreso en iu momento kolapsis aŭ tute ne sukcesis. Ĉar ne estas aliaj solvoj, tiuj kiuj volas eskapi senlaborecon devas, leĝe aŭ neleĝe, migri al pli riĉaj landoj, kie ili plenumas malbone pagatajn taskojn (kaj forpuŝas la tieajn malbonŝanculojn al senlaboreco). Cetere, eĉ en la plej riĉaj landoj de la mondo, ekzemple Germanio kaj Japanio, grandaj grupoj de la loĝantaro ja ne mortas pro malsato, sed tamen ne havas sufiĉan aŭ sufiĉe stabilan enspezon por dece vivi.

Diskonigo kaj realigo de novaj ideoj ne facilas

Abundas etaj grupoj kaj politikaj partioj, kiuj volas pli-malpli draste reformi la ekonomian sistemon, sed ilia influo estas neglektinda. De tempo al tempo unu tia grupo havas allogan ideon kaj/aŭ sukcesas arigi grandan subtenadon, sed ĉiufoje ĝi post kelkaj monatoj aŭ jaroj, ofte pro interna kverelado, disfalas kaj perdas sian influon. Ekzemple pri la francdevena ATTAC, fondita in 1998, oni ne plu aŭdas, malgraŭ la nuna agitiĝo en Francio. La „Piratoj” en Germanio (Piratenpartei Deutschland) fondiĝis en 2006 kaj ankoraŭ ekzistas, sed ties bonaj ideoj forgesiĝis kaj intertempe venis Alternative für Deutschland kaj Pegida, kun aliaj ideoj. En Hispanio estas Ciuadadanos (2006) kaj Podemos (2014). En la ĝeneralaj elektoj de 2015 ambaŭ akiris pli ol 10 % de la voĉdonoj. Kune ili estus influhavaj, sed individue ili estas malfortaj.

Senkondiĉa baza enspezo

Jam de kelkaj jarcentoj ekzistas la teorio pri senkondiĉa baza enspezo, sed ĝis nun en la realo okazis nur kelkaj eksperimentoj. La ideo: ĉar en la nunaj strukturoj konsiderinda parto de la loĝantaro estas kaj restos senlabora, des pli, ĉar pro aŭtomatigo kaj saturado multaj laborfortoj ne plu estas bezonataj, indus doni, sen iuj kondiĉoj, al ĉiuj loĝantoj bazan enspezon, sufiĉan por komforte vivi.

Unuavide la ŝtata buĝeto ne kapablas pagi tion, sed laŭ la poruloj grandegaj monsumoj iĝos disponeblaj, ĉar ne plu estos bezonataj administrado kaj kontrolado de senlaboruloj. Oni emas forgesi, ke ankaŭ multaj administrantoj kaj kontrolistoj perdos sian laboron kaj bezonos senkondiĉan bazan enspezon. Apenaŭ eblos prognozi la financajn konsekvencojn. La espero estas, ke en realo plejparto de la homoj tamen laboros (kvankam ili ne nepre devos), sed dum multe malpli da horoj kaj kun grandaj interrompoj.

La unua granda testo de la senkondiĉa baza enspezo estis referendumo en Svislando en la 5a de junio 2016. Ĝia ĉefa iniciatinto estas Daniel Häni, 49-jara entreprenisto. La proponita sumo estis 2500 svisaj frankoj (2250 eŭroj), sufiĉe multe, eĉ por lando kun altaj vivkostoj. En la voĉdonado partoprenis 45 % de la rajtigitoj; la poruloj atingis 23 % de la voĉoj. Ne estas venko, sed estas pli bona rezulto ol eĉ Häni antaŭvidis. Li kontentas, ĉar unuafoje la ideo estas grandskale diskutata, ne nur en Svislando.

Roland ROTSAERT
redaktoro de MONATO pri Ekonomio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07