MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

KRIMOLOGIO

Nigra turismo, fenomeno malkvietiga

En la lastaj du jardekoj oni komencis observi ĉiam pli disvastiĝantan fenomenon, al kiu fakuloj aludas per la esprimo „nigra turismo”. Ĉi tiu esprimo, enkondukita en 1996 de du britaj esploristoj (John Lennon kaj Malcolm Foley), indikas amasan „pilgrimadon” al ejoj, kiuj bedaŭrinde famiĝis pro tio, ke ili gastigis naturajn katastrofojn kaj – eĉ pli ofte – plurspecajn kruelajn krimojn.

„Neniu moviĝu”, iam kutimis krii ŝtelistoj, dum ili eniris bankojn (precipe enkadre de agoplenaj usonaj filmoj). Ni tamen vivas en mondo – tiu de la tria jarmilo –, kie homoj kaj konceptoj, personoj kaj ideoj, ja daŭre kaj senĉese moviĝas, ĉu pro nepro, ĉu pro ies libera elekto. Tiel obliĝas la okazoj lokŝanĝi (ankaŭ kaj precipe malmultekoste), kio siaflanke naskas novajn kaj neatenditajn homkondutojn.

Koncentrejoj

La kreskanta allogo fare de lokoj, kie regis morto kaj sufero, ŝajnas ne tre normala precipe al tiuj, kiuj kredas, ke ni vivas en realo karakterizita de nivelo de racieco pli kaj pli alta. La ofteco de tia irado al geografiaj celoj, pri kiuj nigra kroniko skribis aŭ parolis, estas konsekvenco de tuta serio da faktoroj, kiujn ni klopodos resumi. Plej ofte temas pri onia nehaltigebla deziro viziti lokojn, kies pasinteco rilatas amasbuĉadon kaj torturon (legantoj pensu ekzemple pri la allogo de koncentrejoj); due, pri la volo iumaniere partopreni rememoradon/ŝajnigadon de rimarkindaj (kutime sangaj) faktoj; fine, pri la bezono ĉeesti en aparta loko por kunpartigi iun ĝeneraligitan emocian statuson.

Narcisismo

Identeco en la pasinta jarcento estis solida strukturo, sed nuntempe la situacio iom ŝanĝiĝis. Ŝajne la homa identeco ofte estas hodiaŭ supraĵa kaj cedas sub la puŝo de konformemo, kiu igas homojn konduti kiel ŝafoj kaj senkritike imiti aliulan konduton. La franca filozofo kaj sociologo Tocqueville [tokvíl] ja estis antaŭvidinta, en la 19a jarcento, la iaman aperon de amas-narcisismo: nu, lia profetaĵo ŝajnas esti finfine realiĝinta.

Provokemo

Laŭ psikiatroj, ĉi tia malsaneca/obseda turismo havas ligitecon kun onia malobeo/provokemo, kio sukcesas eksterigi la propran instinkton pere de la disfaligo de morala baro. Ankaŭ enmemiĝo ludas gravan rolon: la homoj, kiuj plenigas kaj fojfoje plenŝtopas misfamajn ejojn, ja ne volas surmeti la vestojn de murdistoj aŭ per fantazio ilin anstataŭigi, sed deziras ensorbiĝi en iun specifan situacion.

Italio

Por doni kelkajn ekzemplojn, kiuj rilatas Italion (landon de la artikolantino), oni povas mencii la murdon en Avetrana (vilaĝo en suda Italio) – okazintan la 26an de aŭgusto 2010 – kaj la internacie sendube pli diskonigitan sinkon de la ŝipo Costa Concordia [kosta konkordja], kiu estis registrita la 13an de januaro 2012.

Horor-domo

En la eta vilaĝo Avetrana de la provinco Taranto, en la regiono Apulio, fakte alvenis miloj da personoj post la mortigo de la junega Sarah Scazzi [sara skaci] fare de ŝiaj onklino kaj kuzino (kvankam komence ŝia onklo Michele [mikele] kulpigis sin, por ke liaj inaj familianoj evitu prizonon). Varias la aĝo, la deveno kaj la socia tavolo de la vizitantoj, tiom multaj, ke la urbestro de Avetrana estis eĉ devigita – pro la granda kvanto da veturiloj, kiuj ja baris la trafikon – malpermesi la aliron per aŭtobuso en la malgrandan komunumon. Longaj vicoj estis antaŭ la vilaeto, kie Sarah Scazzi estis mortigita, sen kalkuli la aŭtomobilajn haltojn fare de scivolaj personoj, kvazaŭ temus pri horor-domo en karuselejo. Absurdeco, kiel oni asertas en Italio, estas fojfoje senbrida.

Mortintejo

Tre signifa estas la atesto fare de paro el la urbo Napolo: ili vojaĝis al iu marloko en Apulio, sed decidis devii por sperti la emocion viziti la (ĝis antaŭ nelonge nekonatan) vilaĝon, kie Sarah Scazzi loĝis. Ilia intenco, kiu tamen ne realiĝis, estis ricevi aŭtografon fare de onklo Michele, la sola nuntempe libera membro de sia kruela familio: tiumomente li tamen forestis. La paro, plurfoje senrezulte intertelefoninta, sin konsolis do per vizito al la loka mortintejo, al la tombo de lia malbonsorta nevino. Statistikoj montras la efektivan ekziston de nigra turismo, kiu estigas ne nur svagan teorion. En Avetrana, en la kvar monatoj post la bedaŭrinda mortigo de Sarah Scazzi, lokaj kafejoj kaj restoracioj vidis la proprajn enspezojn altiĝi je 80-120 elcentoj.

Baletistino

Simila „prancado”, sed malpli okulfrapa, okazis ankaŭ en Brembate, alia itala urbeto, ĉi-foje en la nordo, kie en novembro 2010 oni trovis la kadavron de la perfortita 13-jara baletistino Yara Gambirasio [jara gambirazjo]: tie la trinkejaj enkasigoj leviĝis je „nur” 55 %.

Vrako

Kiam komence de 2012 okazis la drono de la ŝipo Costa Concordia, la sama afero okazis ankaŭ en Toskanio: tie multe da scivolaj uloj aĉetis biletojn al la insulo Giglio [ĝiljo], ne tiom populara ĝis tiam (kaj precipe en vintro), por havi la eblon vidi kaj foti la vrakon de la ŝipo, kie, pro la senrespondeco de la kapitano Francesco Schettino [franĉesko sketino], pereis 32 personoj el pluraj landoj. Nu, en la semajno post la tragedio, estis entute venditaj 1080 biletoj. Male, la antaŭan semajnon, estis enŝipiĝintaj nur 131 pasaĝeroj, je proksimume 90 % malpli.

Parademo

La drameco de la homa ekzisto, karakterizata de ĉiutagaj barbaraj krimoj kaj alispecaj plagoj, estas nun ekzorcata pere de senprecedenca parademo, kiun psikologio provas klarigi, sed kiu ŝajnas al multaj indignintaj personoj ĉiam pli neoportuna kaj neakceptebla.

Cristina CASELLA
krimologo kaj korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07