MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

TERTREMOJ

Kiam mankas akvo, elektro kaj manĝaĵoj

En aprilo tertremo kun magnitudo 6,5 frapis la japanan gubernion Kumamoto, aparte la urbeton Maŝiki kaj la urbon Kumamoto.

Kiam okazis la tertremo, mi skajpis en mia ĉambro en Kumamoto. Saltante kaj flugante falis multaj aĵoj, inkluzive de pezaj statuetoj el la hejma altaro. Elŝrankiĝis glasoj kaj rompiĝis tasoj. La ŝrankoj mem ne falis, do mi ne vundiĝis, tamen frapis min kelkaj libroj. Mia apartamentaro estas iom ŝirmita kontraŭ tertremoj, tamen ĝi freneze ŝanceliĝis.

La sekvan tagon la urbo permesis, ke ni enrubujigu rompitajn kaj difektitajn posedaĵojn. Mia komputila printilo ne plu funkciis kaj mi ĝin forĵetis, kune kun rompitaj glasoj, tasoj kaj bovloj.

Mi ordigis kaj purigis la ĉambrojn kaj poste iris al superbazaro por aĉeti manĝaĵojn, sed ĝi estis fermita. Nur t.n. oportuna vendejo funkciis, sed en ĝi restis nenio krom libroj kaj kosmetikaĵoj.

Tamen du tagojn poste la urbon skuis alia, eĉ pli forta, tertremo, kun magnitudo 7,3. Laŭdire neniam en nia historio tiel fortegaj tertremoj okazis sinsekve en la sama loko. En mia ĉambro la supra parto de la komodo falis. Post la unua tertremo mi metis multajn librojn tavole sur la plankon, sed pro la dua tremo ĉiuj libroj saltis kaj ĉien disĵetiĝis. Libroŝranko apud mia lito falis sur ilin, do mi tute ne povis ĝin uzi.

La pordo de la fridujo spontane malfermiĝis kaj el ĝi manĝaĵoj elfalis. En alia ĉambro, kvankam la budha altaro nur iomete difektiĝis, ĉiuj budhaj statuetoj flugis en ĉiuj direktoj. Denove mi perdis tasojn, telerojn, bovlojn kaj multekostajn ceramikaĵojn.

Dum kelkaj tagoj ne haveblis akvo. Mi feliĉe uzas propangason, do mi povis kuiri, sed en iuj lokoj ankoraŭ disponeblas nek gaso, nek elektro. Falintaj muroj blokis vojojn kaj estis malfacile viziti vendejojn. Ankaŭ la polico ne povis facile helpi viktimojn de la tertremoj.

Ne funkciis aŭtoŝoseoj, fermita estis la flughaveno, kaj rapidtrajno elreliĝis. Vidindaĵo, la kastelo Kumamoto, estas detruita, kaj necesos multe da mono por ĝin rekonstruigi. Ĉe alia turisma loko, la ĝardeno Suizenĵi, konata pro bela lageto kun pura akvo, malaperis la akvo kaj mortis la tieaj karpoj.

Nun ĉe mi finfine ekfunkciis la akvo. Mi povas lavi manĝilaron kaj min bani. Sed post la katastrofo dum kelkaj tagoj mi ne povis uzi la necesejon. Post la unua tertremo amiko sendis al mi botelojn da akvo kaj tio multe helpis.

Poste li sendis aliajn aĵojn: plastajn kulerojn, jam pretajn manĝaĵojn, malsekan tualetpaperon por purigi la korpon, ktp. Aliajn amikojn, inkluzive esperantistojn, kiuj sendis ekzemple vestaĵojn, mi ne povas sufiĉe danki.

Ankoraŭ daŭras la tertremoj. Ĝis la fino de aprilo estis registritaj mil tremoj. Ni ne scias, kiam ili ĉesos. Intertempe ni volas, ke la registaro haltigu la atomenergian centralon en la najbara gubernio Kagoŝima.

Multaj perdis sian domon. Turismo estas minacata pro la tertremoj. Tiuj, kiuj volas helpi la rekonstruadon de Kumamoto, trovos en Interreto, kiel sendi mondonacojn.

HARADA Tukuru
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Harada Tukuru el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07