MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

La sekreta vivo de lavmaŝinoj

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Proksimiĝas, almenaŭ en la norda duonsfero, almenaŭ teorie, la somero. Tagoj da varmo, lumo, espereble ripozo; longaj vesperoj en ĝardenoj kun amikoj kaj trinkaĵoj; ekskursoj, ferioj, eĉ kongresoj. Sed fojfoje pendas la tempo kiel dormanta vesperto ... senmova, ŝrumpinta, iom minaca. Kolegoj, najbaroj, familianoj fremdlande forestas. Sian allogon perdis la membiografioj, la prihistoriaj volumoj, kiujn vi promesis al vi, tre noble, dumsomere tralegi. Kaj pluvadas. Do distraĵojn vi bezonas.

Jen solvo: esplortasko, sufiĉe serioza, kiu garantios, ke vi ne enuos. Samtempe vi scios, ke vi kontribuos al niaj ankoraŭ limigitaj konoj, pri tio kiel funkcias nia socio. Vi povos eĉ priraporti viajn trovitaĵojn en venonta numero de MONATO aŭ eĉ, kiu scias, pli funde esplori kaj verki prian doktoriĝan disertacion ĉe prestiĝa kaj dankema universitato. Kunligu viajn esplorojn kun sociolingvistiko, kaj la esperanta mondo por ĉiam sidos adoranta ĉe viaj piedoj. Vere, senlimas la ebloj.

Oho, piedoj. Al piedoj aŭ, pli precize, al ŝtrumpetoj, rilatas la esplorado. Kaj jes, mi konscias, ke multaj el ni nun eniras sezonon senŝtrumpetan, kiam ni paŝas nudpiede sur ne tro varma sablo, aŭ sur herbo, aŭ apud naĝejo. Do eble la esplorado ne aparte oportunas. Tamen ... paciencon.

Aperis gazetara raporto lastatempe pri perditaj ŝtrumpetoj – tiuj, kiuj pare eniras lavmaŝinon, solaj eliras. La firmao Samsung kalkulis, ke ĉiumonate (monate, diable!) perdiĝas en britaj lavmaŝinoj 84 milionoj da ŝtrumpetoj. Imagu: 84 milionoj! Samsung krome informis, ke meza brito dum sia vivo perdos ŝtrumpetojn kun valoro de entute 2528 pundoj – ekvivalento de 3301 eŭroj. Nekredeble!

Por eviti la problemon bienisto surmerkatigis ŝtrumpetojn faritajn el mohajro. La bienisto asertas, ke ŝtrumpetoj tiaj ŝviton sorbas kaj ke necesas ilin lavi nur ĉiun duonmonaton. Mi ankoraŭ ne provis. Do provizore restas la problemo.

Kaj problemo ĝi estas. Antaŭ nur unu semajno mi ofertis – „oferis” estus vorto pli taŭga – ŝtrumpetojn al la lavmaŝino. Revenis, senblage, unu paro kaj kvar orfoj. Evidentis poste, ke du ŝtrumpetoj amindumis en la maŝino kun pulovero kaj provis sin tie kaŝi. Sed du pliaj specimenoj aliĝis al la tirkesta ŝtrumpeto-orfejo. Baldaŭ mi posedos pli da orfoj ol paroj.

Do jen la demando. Kio okazas al la ŝtrumpetoj? Kie ili nun estas? Ĉu nur britaj lavmaŝinoj tiel konspiras por devigi nin konstante aĉeti novajn piedkovrilojn? Ĉu sekreta vivo de lavmaŝinoj, kaj ĉu same en aliaj landoj? Do ek, homoj, ek ... kontrolu viajn ŝtrumpetojn, kontrolu vian lavmaŝinon ... kaj faru notojn, por ke ni komencu kune prilumi la misterojn de la mankantaj ŝtrumpetoj.

Jes, mi aŭdas jam viajn riproĉojn. Kial la ulo ne mane lavas siajn ŝtrumpetojn, kaj tiel helpas savi la planedon? Nu, kulpas MONATO: artikoloj por legi, kontroli, finaprobi, eĉ verki. Aŭ kial li ne sekvas la ekzemplon de sia filo, kiu aĉetas nur nigrajn ŝtrumpetojn, kaj kiu do ne rimarkas, kiam unu, du, sin forpermesas? Sed ... ĉu nigraj ŝtrumpetoj? Ne, ne, oble ne ... miaj ŝtrumpetoj estu pli buntaj, spegulantaj mian karakteron, kun siaj katoj, ranoj, trajnoj, frapfrazoj, verdaj steloj. Ne. Pri ĉi lastaj mi mensogas.

Buntaj kaj memorindaj. Mi instruis iam Erasmus-studentojn el Francio. Ili demandis min, kion mi estas farinta dum la ĵusa semajnfino. Mi klarigis, ke mi ferietis kaj aĉetis ruĝajn ŝtrumpetojn kun enteksitaj blankaj ŝafoj. Mi metis mian piedon sur tablon, por ke ĉiu vidu.

Fine de la staĝo, mi demandis, kion la studentoj rememoros post sia restado en Britio. Leviĝis studentina mano. „Viajn ŝtrumpetojn, sinjoro,” ŝi diris. „Viajn ŝtrumpetojn.”

Mi deziras al vi agrablan someron aŭ, se sude de la ekvatoro, ne tro sovaĝan vintron – ĉu kun aŭ sen ŝtrumpetoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07