MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

CELIAKIO

Italaj sciencistinoj denove sur la ondokresto

En la lastaj jaroj pluraj italaj fakuloj suriras la scenejon pro tio, ke ili atingas en la tuta mondo ĉiam pli da rezultoj rimarkindaj el scienca vidpunkto. Ja estas notinde, ke pli kaj pli ofte temas pri virinoj. Post la spacaj faroj de Samantha Cristoforetti (MONATO, 2015/08-09, p. 15-17) en la printempo de 2016 multiĝis la artikoloj kaj la revuaj kovriloj dediĉitaj al du kromaj italdevenaj esploristinoj: Virna Cerne [virna ĉerne] kaj Ombretta Polenghi [ombreta polengi]. Ilia merito? Esti sukcesintaj en sia laboratorio ekstrakti el maizo iujn proteinojn, per kiuj oni kapablos doni al senglutenaj pastaĵoj, pano kaj aliaj bakaĵoj la samajn krakecon, aromon kaj saporon, kiujn havas la „originalaj”, se tiel diri, nutraĵoj.

Maldika intesto

Tiuj lastaj, en sia laŭnorma glutenhava versio, estas – kiel verŝajne konate – netaŭgaj por personoj trafitaj de celiakio: temas pri pli-malpli grava formo de netolero pri gluteno, kiun onia maldika intesto ja povas sperti. Alivorte (kaj sendube pli popularige) ekzistas cerealoj, kiel hordeo, sekalo, tritiko kaj aveno, kiuj enhavas glutenon (kaj sekve ankaŭ gliadinon, iun fojfoje netoleratan proteinon): pro tio, ilin devas eviti celiakaj homoj.

Rigora dieto

Tiu ĉi fakto naskas plurajn problemojn en la ĉiutaga vivo, ĉar la menciitaj cerealoj troviĝas en plej multaj manĝaĵoj, kiuj estas disvastiĝintaj aŭ sur kiuj vere sin bazas la homa nutrado en pluraj mondaj regionoj. Nepras, ke la celiakuloj sekvu rigoran dieton sen gluteno. Ili do havigu al si, en apartaj vendejoj, specifajn manĝaĵojn (ekzemple farunon, panon, pastaĵojn, biskvitojn) faritajn el rizo aŭ maizo (kiuj ambaŭ senas je gluteno). Nutraĵoj faritaj el ĉi-lastaj fakte kuntrenas nenian riskon por la sano, sed ties odoro kaj gusto estis, almenaŭ ĝis antaŭ nelonge, nur parte similaj al tiuj de la respondaj glutenhavaj nutraĵoj.

Frandemaj celiakuloj

La novigo plenumita de la du italaj esploristinoj, kiu certe iom post iom difuziĝos kaj kontentigos multe da celiakuloj mondskale (certe la plej frandemaj), estis inter la finalistoj de Eŭropa Inventista Premio 2016 de Eŭropa Patentoficejo (EPO). Tiun cetere jam gajnis pasintece alia itala virino, nome la esploristino Catia Bastioli [katja bastjoli], danke al ŝia eltrovo de biomalkombinebla (tio estas biodegradiĝema) tipo de plasto.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07