MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Pardonon, panjo. Jam ne elteneblas.

Ekde 1954, kiam en Japanio estis registritaj 3081 murdoj, konstante falis tiu ĉi nombro, kiu en 2013 atingis malpli ol 1000. La novaĵo bonvenas, sed la malmultiĝo prilumas aliflanke gravan problemon en la nuntempa Japanio.

Pli ol duono de la nunaj murdoj – 53,5 % en 2013 – okazas inter familianoj. La absoluta nombro de enfamiliaj murdoj ne tiom kreskis, sed kontraste al la falo de alispecaj mortigoj la proporcio okulfrapas.

Enfamiliaj mortigoj oftas en mitoj, sanktaj skribaĵoj, historiaj rakontoj kaj literaturoj: filoj kaj patroj, patrinoj kaj infanoj, pli aĝaj fratoj kaj malpli aĝaj fratoj, edzoj kaj edzinoj ktp. Psikologoj klarigas, ke familianoj ĝenerale situas fizike kaj psike proksime unu al la alia, kaj tial multon deziras de la aliaj anoj.

Ekstrema

Se tiu ĉi dezirado ne estas plenumata, reago fojfoje fariĝas ekstrema. Ĉi tiu fenomeno estas universala. Eble tamen ĉiu nacio aŭ socio havas siajn proprajn specojn de krimoj kaj mortigoj.

En Japanio estis longe konataj murdoj de infanetoj fare de patrinoj. Bastardaj infanoj en multaj okazoj ne povis ricevi financan aŭ vartan helpon de la patroj: tial sian infaneton mortigis la patrino.

Demencaj

Nova fenomeno koncernas gemaljunulojn. Familianoj trovas sin ne plu kapablaj prizorgi malsane kadukiĝantajn, fojfoje demencajn, maljunajn parencojn. Ekzemple, 74-jaraĝa viro mortigis sian 92-jaraĝan patrinon, kiun li sola prizorgis. Li mesaĝis: „Pardonon, panjo. Jam ne elteneblas.”

Fakuloj pri familiaj problemoj kaj socia bonfarto opinias, ke la registaro, municipoj, aliaj institucioj kaj volontulaj grupoj intervenu. Tiuj finance kaj alimaniere helpu tiujn, kiuj nur malfacile prizorgas parencojn, ĉu junajn, ĉu maljunajn.

Dekstraj

Malfavore reagis la registaro, parte pro la kosto por konstrui vartejojn, parte pro ideologio pri la valoro de la familio. La ĉefministro, Abe Ŝinzo, lia Liberal-Demokratia Partio kaj dekstraj kaj religiaj grupoj, kiuj lin subtenas, opinias, ke ŝanĝi la konstitucion solvos la problemon.

Enfamiliaj murdoj, ili argumentas, fontas el la konstitucio, kiu neglektas familiojn kaj substrekas individuojn kaj iliajn rajtojn. Ili proponas aldoni artikolon: „Familianoj devas helpi unu la alian.”

En 2010 Abe diris, ke „infanvartado fare de la socio” baziĝas sur la ideologio de „liberigo de individuoj el familioj”, kion reale praktikis Pol Pot en Kamboĝo. Rezulte naskiĝas mizera socio.

Devigataj

La japana juĝistaro ŝajne subtenas tradiciajn familiajn valorojn. Kortumo decidis lastatempe, ke la civila juro, kiu postulas saman familian nomon de geedzoj, ne atencas bazan homrajton. Tio ne kontentigis edzinojn devigatajn rezigni pri siaj familiaj nomoj. La kortumo opiniis, ke geedzoj kun malsamaj nomoj malfortigas la tradician familian ligon.

En alia kazo fervoja kompanio volis, ke la familio de demenculo, kiu vagis sur la trakojn kaj estis surveturita de trajno, pagu kompenson pro la damaĝoj kaŭzitaj al la kompanio. La kortumo ne akceptis la respondecon de la familianoj, tamen klarigis, ke sub aliaj cirkonstancoj povus esti, ke oni ja kompensu la kompanion.

La verdikto maltrankviligis tiujn, kiuj hejme vartas familianojn. Ŝajnas, ke ju pli zorge ili vartas, des pli ili respondecas.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07