MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

PROGNOZO

Favoraj kondiĉoj en centra kaj orienta Eŭropo

Se konsideri la firman kreskon en la eŭrozono, la malaltajn naftoprezojn kaj la falantajn interezojn dum la pasinta jaro, la ekonomia situacio en centra kaj orienta Eŭropo (COE) ankaŭ dum 2016 favore evoluos. La ekonomioj de la EU-membrolandoj Bulgario, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ĉeĥio kaj Hungario kreskos je pli ol 3 %. Tion prognozas analizo, publikigita en CEE Quarterly 1/2016, kvaronjara periodaĵo pri centra kaj orienta Eŭropo de la bankgrupo UniCredit.

La ekonomioj de la landoj en tiu regiono konsiderinde kreskos dum 2016 kaj 2017. Samtempe ekzistas – kun landodiferencoj – iuj riskoj kiel geopolitikaj streĉoj kaj interezo-plialtigoj fare de la usona emisia banko (Fed). La jaro 2015 estis bona jaro por la COE-landoj. La postulado en Eŭropo plialtiĝis, la naftoprezoj falis kaj la banka likvideco tutmonde abundis. Tamen nur en la COE-landoj oni plene sukcesis profiti tiujn kondiĉojn. La kreskokvotoj atingis la plej altajn valorojn ekde la kriza jaro 2008 kaj makroekonomiaj malekvilibroj ne ekzistis.

Forta kresko stimulas

Malgrandiĝantaj riskoj pruvas, ke la kapitalaj merkatoj priatentis tion kaj la regiono plu firmigis sian reputacion kiel „sekura haveno” ĉe la investantoj. Tamen prezentiĝas diferencigita bildo: la forta kresko en la eŭrozono vere helpis Kroation kaj Serbion superi la recesion, sed ilia evoluo restis suboptimuma pro strukturaj limigoj kaj impostaj kaj buĝetaj reformoj. Ankaŭ Turkio seniluziigis, ĉar la konjunkturo kaj la financaj merkatoj estas bremsataj pro politika pasiveco kaj aldone pro grandiĝinta politika nesekureco. Rusio kaj Ukrainio troviĝas senŝanĝe en profunda recesio. La unua lando estas grave tuŝita pro la falo de naftoprezoj kaj la dua devas supervenki la perdon de produktokapacitoj en la orienta parto de la lando.

Firma evoluo

La UniCredit-analizistoj kredas, ke la kresko de la ekonomioj en centra kaj orienta Eŭropo restos firma kaj fine ampleksos ĉiujn landojn de la regiono. La konjunkturo evoluos dum 2016 pli bone ol dum 2017. La ekonomia evoluo en la COE-landoj de Eŭropa Unio ĉi-jare estos iomete pli malforta ol pasintjare kaj preskaŭ ne ŝanĝiĝos, sed ĝi fortiĝos en Turkio kaj malgrandiĝos dum 2017. En Rusio komenciĝos malforta restariĝo meze de 2016, kiu daŭros dum 2017. Samtempe Ukrainio devos kontentiĝi pri kresko je 2 % dum ambaŭ sekvaj jaroj. En la COE-landoj de Eŭropa Unio varios la evoluoj de lando al lando. Dum la kresko en Bulgario kaj Pollando iom stabiliĝos, estas atendata malrapidiĝo en Rumanio, Ĉeĥio kaj Hungario.

Diference de publikaj investoj ekvigliĝos konsumado kaj privataj investoj. Ĉi-lastajn devus subteni pli alta konfido, kreskanta entrepren-profiteblo kaj bankfinancadoj. La privata konsumado devus profiti la pli bonan situacion en la labormerkatoj, pli fortajn plialtiĝojn de la enspezoj kaj revigliĝon ĉe la kreditoj por konsumantoj.

La inflacio dum 2016 estos limigita pro la malalta importita inflacio el la eŭrozono kaj la malaltaj naftoprezoj. Ambaŭ faktoroj kune devus kompensi la prezpremon kaŭzatan pro grandiĝanta laborigo kaj pli altaj salajroj. Oni atendas, ke la monpolitiko de la tuta regiono kun neŝanĝitaj aŭ malaltaj interezoj restos malstreĉita. Plua malstreĉiĝo povus okazi en Hungario, Kroatio kaj Serbio.

Malgraŭ tiuj plaĉaj perspektivoj ekzistas ankaŭ riskoj. La ĉefa estas ebla malpli bona evoluo de Eŭropo. Konjunktura malrapidiĝo koncernus ĉefe Rusion kaj Ukrainion, dum la interez-plialtigoj de Fed obstaklus unuavice Turkion, Kroation kaj Serbion. La geopolitikaj streĉoj ŝarĝos ankaŭ dum 2016 ĉefe la orientan parton de la COE-regiono, kio povus havi malfavoran efikon al multaj COE-landoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07