MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MALJUNULEJOJ

Pli da prizorgatoj, malpli da mono

En februaro 2016 Imai Hajato, 23-jara viro, estis arestita pro suspekto pri mortigo de tri homoj en maljunulejo en la urbo Kaŭasaki de la gubernio Kanagaŭa, Japanio. Viro 87-jara kaj virinoj 86-jara kaj 89-jara estis trovitaj fine de 2014 mortintaj, falintaj el la teraso de sia ĉambro. Ili estis tro maljunaj por mem transiri la barilon kaj ĵeti sin. Do oni supozis, ke iu prizorgisto faligis ilin teren. Laŭ la esploro de la polico Imai konfesis, ke li malkontentas pri sia laboro.

Diverskvalitaj

Japanio estas plena de maljunuloj. Laŭ registara statistiko la nombro de maljunuloj pli-ol-65-jaraj atingis ĉirkaŭ 25 % de la tuta loĝantaro de 127 milionoj. Multaj familioj ne povas hejme prizorgi maljunulojn, kiuj do loĝas en diverskvalitaj maljunulejoj. Riĉuloj povas loĝi en bonaj, sed malriĉuloj en tre mizeraj.

La salajroj en maljunulejoj estas malaltaj, kaj la laboro severa. Kelkajn fojojn monate prizorgistoj devas tranokte labori, zorgante pri demencaj kaj kuŝantaj homoj, kaj ŝanĝante vindaĵojn. Pro tiuj malbonaj laborkondiĉoj mankas laboristoj, kaj tio plimalbonigas la kondiĉojn.

En tia situacio prizorgistoj havas streĉon kaj fojfoje okazas malbonaj traktadoj al maljunuloj. Laŭ statistiko en 2014 okazis 300 perfortoj al maljunuloj fare de prizorgistoj, kaj pinte okazis la mortigo de la tri maljunuloj.

Maltrankvilaj

Multaj homoj estas maltrankvilaj, demandante sin, ĉu ili povos trovi bonan maljunulejon kaj feliĉe fini la vivon, kaj timante, ke ilia pensio ne estos sufiĉa por ricevi bonan prizorgon. La registaro diras, ke ĝi garantias feliĉan maljunan vivon, sed en la realo ĝi tranĉis la maljunularan buĝeton.

En 2015 bankrotis 76 maljunulejoj kun deficito de pli ol 10 milionoj da enoj (100 000 eŭroj). La pasintan jaron la buĝeto por dungi prizorgistojn estis tranĉita, do la financa situacio de maljunulejoj iĝis pli severa. La japana socio fariĝas malfacila loko por maljunaj homoj.

HORI Jasuo
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07