MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

BIOLOGIO

La cerbo frostiĝas, la homo (eble) eterniĝas

La revo, ke oni povu ekdormi hodiaŭ por revekiĝi post jardekoj, jarcentoj, jarmiloj, estis abunde kaj elvokive raportita en filmoj kaj sciencfikciaj romanoj. Sed ŝajnas, ke pri ĉi tiu „scenejo” pluraj esploristoj laboras ankaŭ en la reala mondo; ekzemple tiuj dungitaj en la 21st Century Foundation, kiuj unuafoje sukcesis revivigi bestan cerbon. Oni elektis tiun de kuniklo: ties cerbaj ĉeloj, antaŭe portitaj de la fakula teamo al subnulaj temperaturoj, ja montris nenian damaĝon post sia malfrostiĝo.

Jen unua rezulto de esplora projekto, kiu postulos tempon kaj paciencon por esti kompletigita; tamen ĉi tiu novaĵo estas sufiĉa por veki entuziasmon tra la mondo koncerne la eblon sukcese frostigi la homan cerbon en baldaŭa estonteco. La futurista tekniko, evoluigita de Gregory Fahy kaj Robert McIntyre kaj priskribita en la revuo Journal of Cryobiology, povas malhelpi la riskon pri dehidratiĝo, tiel ke ĝi drenas la sangon kaj tuj anstataŭigas ĝin per substanco, kiu protektas la histojn kontraŭ la nedezirata kreiĝo de glaciaj kristaloj.

Molekulo

Frostigi homan cerbon aŭ, pli ĝenerale, konservi tutan kompleksan organon (kaj ne nur ties unuopajn ĉelojn) por refunkciigi ĝin je posta momento estas aspiro ĝis nun nerealigebla pro tuta serio de teknikaj obstakloj. Unu el ili estas la damaĝo certe kaŭzota de la malvarmo. La ĉeloj fakte enhavas grandajn kvantojn da akvo, kiu je malaltaj temperaturoj formas glaciajn kristalojn, kiuj facile damaĝas la ĉelajn murojn. Por malhelpi la estiĝon de glacio, la esploristoj sukcesis anstataŭigi parton de la akvo per molekulo (kies nomo estas Glutaraldehyde), kiu preventas la danĝerojn de frostiĝo, malhelpante senhidratiĝon. La cerbo estis poste malvarmigita ĝis -135 gradoj celsiaj kaj, kiam oni malfrostigis ĝin, neniu signo de damaĝo estis konstatebla.

Premio

La efektivigita tekniko estas ankoraŭ nekapabla efike reaktivigi frostigitan organon kaj bezonos nemalmulte da plibonigoj, nelaste ĉar la molekulo hodiaŭ uzata estas toksa. Temas ĉiuokaze pri notinda paŝo antaŭen: tial la sciencistoj ricevis premion (konsistantan el 26 milionoj da dolaroj) deflanke de Brain Preservation Foundation. Valoras sciigi, ke, kvankam ekzistas nuntempe neniu metodo por plenumi sukcesan homan frostigon, oni kalkulas, ke pli ol 100 homoj el pluraj landoj jam petis de privataj entreprenoj, kiel Alcor, la konservadon de sia cerbo (postmorte, kompreneble!). Ilia lasta deziro, verŝajne, estis ĉi tiu: kun la espero, ke iam eblos alporti homon (aŭ almenaŭ ties cerbon kaj ties pensadon) reen al la vivo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07