MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HOMAJ RILATOJ

Mi ekamis vin je la unua vido - antaŭ 40 jaroj.

Lastatempe la bofratino de mia duonfrato mallaŭte tamen serioze diris al mi, ke jam de la unua vido ŝi min ekamis. Fakte tion ankaŭ mi konscias.

Laŭ nia loka kutimo, antaŭ ol akcepti novedzinon en ŝian novan hejmon, infano aŭ knabo de la familio de la novedzo vizitas la domon de la novedzino. Do, antaŭ ĉ. 40 jaroj, mi vizitis per boato la hejmon de la edzino de mia duonfrato. Mi estis 15-jaraĝa.

Atinginte la hejmon de la novedzino, mi trovis tie knabinon tre ĉarman. Ŝiaj okuloj estas tiel belaj, ke ili kvazaŭ parolis al mia koro. Poste mi sciiĝis, ke ŝi estas la juna fratino de la novedzino. Tamen katastrofe: pro mia malkuraĝo mi ne povis esprimi mian amon.

Ekster mia espero ankaŭ ŝi amas min, ĉar ŝi vizitis la familion de mia duonfrato de tempo al tempo ĝuste por vidi min. Kompreneble ankaŭ por mi estas granda plezuro ŝin vidi. Tamen estas strange, ke ekde nia konatiĝo ni interŝanĝis eĉ ne unu vorton, kvankam pasis ĉ. 40 jaroj. Ni nur salutis unu la alian per rideto.

Intertempe ni starigis niajn proprajn familiojn. Kvankam mi ne bone scias, ĉu ŝi amas sian edzon, tamen mi bone scias, ke mi preferas ŝin ol mian edzinon, malgraŭ tio, ke mia edzino bone zorgas pri mia vivo. Tamen por mi la unua amo estas la plej trezora kaj neforgesebla.

Lastajn jarojn mi povis renkontiĝi kun ŝi almenaŭ unufoje ĉiujare, danke al la ĉina tradicia printempa festo. Tiam mia duonfrato invitas siajn parencojn viziti lian familion por kune vespermanĝi. Ĉi-jaron, kiam komenciĝis nia vespermanĝo, mi ankoraŭ ne povis trovi ŝin inter la parencoj, kvankam mi atente balais la tutan hejmon de mia duonfrato per miaj okuloj. Tio maltrankviligis min.

Mi eliris el la hejmo por fumi. Ĝuste tiam ŝi kun sia edzo motorcikle alvenis. Ŝia edzo komencis trinki vinon laŭ la varma peto de la gemastroj, dum ŝi senvoĉe eliris kaj staris apud mi, fumanta mezaĝulo. Nur ni duope restis en mallumo kaj kiel antaŭe regis silento inter ni.

Sed post kelka tempo okazis io tute surpriza. Ŝi ekparolis: „Mi ekamis vin je la unua vido antaŭ 40 jaroj”. Kaj mi kun neesprimeble malĝoja sento respondis al ŝi, ke ankaŭ mi ŝin amas. Jes, ni ambaŭ amas unu la alian, tamen la amo estis nepublikigebla kaj ni nur profunde sekretigis ĝin en niajn korojn.

En nia mondo troviĝas diversspecaj amoj. Gepatroj amas siajn infanojn, kaj infanoj amas siajn gepatrojn; ankaŭ amikoj reciproke amas unu la alian. Tamen la amo inter gejunuloj estas la plej forta el ĉiuj amoj.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07