MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Neniam legu la aeron!

Iam pola esperantisto diris al mi: „Se troviĝas du poloj, troviĝas tri politikaj opinioj.” Do, rilate Japanion, mi diris: „Se troviĝas tri politikaj opinioj, troviĝas cent japanoj.”

Tiu ĉi akordema sinteno de japanoj baziĝas sur aparta karaktero de la socio. Ĝi montriĝas ne nur en la formado de politikaj aŭ publikaj opinioj sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo de la gejunuloj.

Tre populara nuntempa japana vorto, KY [kei ŭai], nome kuuki ga yomenai, laŭlitere „ne kapablas legi la aeron”, estas mallaŭda kaj riproĉa taksado pri kolego aŭ kunulo. En la japana lingvo kuuki havas du signifojn: unue gaso, konsistanta el nitrogeno kaj oksigeno, kaj due loka aŭ socia etoso, aŭ atmosfero, kiu regas la tieajn homajn rilatojn kaj montras la direkton de la socio aŭ la grupo.

Tial vi devas anticipe „legi la aeron” de la grupo aŭ la socio, al kiu vi apartenas, kaj opinii kaj agi laŭ la reganta „aero”. Se ne, vi estus taksata kiel KY, kaj riskas esti ignorata, izolata aŭ eĉ turmentata.

Jam en 1977 Yamamoto Ŝitihei, kritikisto, publikigis libron Studo de aero, en kiu li klarigis, ke en Japanio multaj politikaj kaj sociaj okazintaĵoj estis determinitaj laŭ la tiamaj „aeroj”.

Ekzemple, la Pacifikan Militon en 1941 decidis komenci nek la imperiestro, nek la ĉefministro, nek militistoj, sed la tiama „aero”, kiu englutis la tutan socion. Neniu povis rezisti tiun „aeron” eĉ per sciencbazita kaj detale preparita kontraŭo.

Rezulte, ĉiuj estas forfluigataj en la tajdo de kolektiva histerio kreita de tiu „aero”. Kompreneble kontribuis al la formado kaj disvastigo de la militema „aero” multaj politikistoj, militistoj kaj precipe amaskomunikiloj, sed estas malfacile trovi unusolan iniciatinton.

La Pacifika Milito estas la plej grava ekzemplo, sed ankaŭ hodiaŭ oni povas trovi multajn grandajn kaj malgrandajn similajn cirkonstancojn. Eblas mencii la decidon de la Tokia Elektro-kompanio malgraŭ sciencaj avertoj ne konstrui defendmurojn kontraŭ cunamoj ĉe la fukuŝima atomcentralo, kaj longdaŭran trompadon pri la financa situacio de Toshiba.

Krome notindas, ke inter la lernantoj de mezaj kaj altaj lernejoj gravas la KY-fenomeno. En grupoj ligataj per poŝtelefonoj ĉiu membro havas altruditan rolon aŭ karakteron. Se grupano ne kondutas laŭ la koncerna rolo, tiu povas esti taksata kiel KY, kaj ignorata aŭ forpelata de la grupo. Tio kondukas fojfoje al rezigno pri la lernejo aŭ eĉ al sinmortigo.

En la gubernio Fukuŝimo la rifuĝintoj de la cunamo, kiuj ankoraŭ loĝas en portempaj loĝejoj, sentas premon eĉ inter kunulaj rifuĝintoj, ke ili ne menciu la danĝeron de radioaktiveco.

En socio-psikologio la fenomeno de kunula aŭ grupa premo estas internacie konata. Okazoj en lernejoj kaj armeoj estas raportitaj kaj studitaj en multaj landoj. Do ne temas pri aparte japana afero. La aŭtoro, laiko pri socio-psikologio, ne scias, kiom speciale aŭ propre japana estas ĉi tiu KY-fenomeno aŭ „aero”.

Ĉiuokaze videblas, ke en socio aŭ grupo regata de prema „aero” malfacile naskiĝas unika, elstara ideo kaj invento. Tial Nakamura Ŝuĵi, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko pro la invento de lum-eliganta diodo (LED), kiu elsendas bluan lumon, alvokas al japanoj: „Neniam legu la ‚aeron’!”

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07