MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Priatentu la kaŭzojn, ne la efikojn

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

En 2015 verŝajne la plej priparolata urbo en la mondo estis Parizo. Vole nevole dominis la franca ĉefurbo amaskomunikilojn: pro malbonaj kialoj, do atenco en januaro kontraŭ la revuo Charlie Hebdo kaj en novembro masakroj ĉe koncertejo, sportejo kaj restoracioj, pro kiuj pereis 130 homoj; kaj pro bonaj kialoj, do la ŝajna sukceso en decembro de la mondaj intertraktadoj en Parizo pri klimatoŝanĝo.

Aplaŭdendas la pariza interkonsento de 195 ŝtatoj por provi limigi la plialtigon de mondaj temperaturoj ĝis maksimumo de 1,5 oC. Tiel, limigante toksajn emisiojn, ĉefe tiujn de fosiliaj brulaĵoj, kiaj estas nafto kaj karbo, oni esperas bridi, se ne haltigi, la nocajn efikojn de tutmonda varmigo.

La franca prezidanto François Hollande bonvenigis la decidon, dirante, ke temas pri „granda salto antaŭen por la homaro”. En Vaŝingtono Barack Obama nomis ĝin „la plej bona ŝanco por savi ĉi tiun unusolan planedon, kiun ni havas”.

Tamen nepras gluti la eŭforion de prezidantoj kaj aliaj politikistoj en Parizo cum grano salis, do kun iom da salo, kaj analizi la promesitajn agojn, kaj fakte la agojn mem, malantaŭ la noblaj vortoj.

Unue, la interkonsento validos plejparte nur ekde 2020. Do restas ankoraŭ kvar jaroj, ĝis la plej poluaj industrioj serioze ekagu por sin purigi.

Due, malgraŭ asertoj, ke la interkonsento laŭleĝe devigas, la sola rimedo por kontroli, ĉu registaroj plenumas la kondiĉojn de la pariza interkonsento, ŝajnas esti kvinjaraj inventaradoj de celoj atingitaj (aŭ neatingitaj).

Trie, kaj grave, la interkonsento ne pritraktas kernan demandon. Limigi bruladon de fosiliaj brulaĵoj estas unu afero, sed la problemo aliloke kuŝas – efektive en la tero mem. Tie nepre restu la karbo, nafto kaj naturaj gasoj. Dum oni plu elterigas fosiliajn brulaĵojn, dum registaroj plu subvencias la koncernajn industriojn, dum oni priatentas nur la efikojn, ne la kaŭzojn de tuttera varmigo, ne eblos vere paroli pri sukceso.

Kvare, dum en Parizo la politikistoj bele kunkantis pri 1,5 oC, pri nul-emisioj kaj pri komuna konscio pri varmigaj danĝeroj, for de la franca ĉefurbo aŭdiĝis aliaj, malpli harmoniaj melodioj.

En Britio, ekzemple, dum la ĉefministro David Cameron [kamron] kvazaŭ zamenhofe ĵuris labori kaj ĵuris batali por realigi la promesojn de Parizo, lia registaro proponis altigi je 15 % la aldonvaloran imposton rilate al sunpaneloj kaj al vento- kaj ondo-turbinoj.

Samtempe la registaro intencas malaltigi je 87 % la subvenciojn, kiujn ricevas posedantoj de sunpaneloj pro memproduktita elektro. Tio klare malinstigos al tia investado. Konate estas, ke la registaro malfavoras la tiel nomatajn renovigeblajn industriojn. Ekde majo pasintjare, kiam estis elektita la nuna registaro, perdiĝis en la branĉo 6500 laborpostenoj, laŭ informoj de la medio- kaj ekologio-grupo Edie.net.

Se malfavorataj estas renovigeblaj industrioj, male la multe kritikata hidraŭlika minado. Tiel, sub granda premo, akvo estas pumpata inter subterajn rokojn por ilin frakasi kaj liberigi gasojn.

La registaro ne hezitas disdoni esplor-licencojn, eĉ en naciaj parkoj, al industrio, jam malpermesita en Francio, Bulgario, Germanio, Skotlando kaj kelkŝtate en Usono, kiu riskas veneni trinkakvon per toksaĵoj eligataj dum rok-frakasado.

Kvazaŭ ne sufiĉus ĉio ĉi, la brita registaro ankoraŭ cerbumas, ĉu pligrandigi la ĉefan londonan flughavenon, nuligis planon por helpi al ŝoforoj aĉeti elektrajn aŭtomobilojn kaj anoncis, ke ĝi privatigos tiel nomatan „verdan bankon”, establitan por subteni ekologian evoluon.

Mi dankas pro la parizaj promesoj je internacia nivelo, sed restas ne konvinkita pri la plenumado je nacia nivelo. Vortoj, kiel oni proverbas, sakon ne plenigas. Kaj nur tiam, kiam niaj sakoj ne plu plenos je karbo (aŭ, analoge, bareloj je nafto, ujoj je hidraŭlike minitaj gasoj), mi scios, ke la interkonsento de Parizo estas pli ol nura varm(ig)a aero.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07